Velsono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: kk:Тіл арты дауыссыздар
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.3) (robota aldono de: simple:Velar consonant
Linio 132: Linio 132:
[[pt:Consoante velar]]
[[pt:Consoante velar]]
[[ru:Заднеязычные согласные]]
[[ru:Заднеязычные согласные]]
[[simple:Velar consonant]]
[[sv:Velar konsonant]]
[[sv:Velar konsonant]]
[[ta:மெல்லண்ண மெய்]]
[[ta:மெல்லண்ண மெய்]]

Kiel registrite je 09:50, 19 sep. 2011

Lokoj de artikulacio
Labialo
Bilabialo
Labial-velaro
Labial-alveolaro
Labial-dentalo
Koronalo
Lango-labialo
Interdentalo
Dentalo
Alveolaro
Apeksa konsonanto
Laminalo
Postalveolaro
Alveolo-palatalo
Retroflekso
Dorsalo
Palatalo
Labial-palatalo
Velsono
Uvularo
Uvular-epiglotalo
Radikalo
Faringalo
Epigloto-faringalo
Epiglotalo
Glotalo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj.
[Helpon!]
vdr

Velaroj, velaraj konsonantoj, aŭ velaj konsonantoj estas konsonantoj artikulaciataj per la malantaŭa parto de la lango (la langa dorso) kontraŭ la mola palato (la malantaŭa parto de la plafono de la buŝo, nomata la mola palatovelo).

Ĉar la vela regiono de la buŝa plafono estas relative vasta kaj la moviĝoj de la langa dorso ne estas tre precizaj, velaroj facile spertas asimiladon, movante sian artikulacion dorsenfrunten dependante de la kvalito de apudaj vokaloj. Ili ofte aŭtomate iĝas "fruntigitaj", tio estas parte aŭ tute palataj antaŭ sekvanta antaŭa vokalo, kaj "retiritaj" antaŭ dorsa vokalo.

Palataligitaj velaroj (kia la angla /k/ en keencube) fojfoje nomatas palatovelaroj.

Multaj lingvoj ankaŭ havas labialigitajn velarojn, kia [kʷ], en kiu la artikulacion akompanas rondigo de la lipoj. Ankaŭ ekzistas labial-velaraj konsonantoj, kiuj duoble artikulaciiĝas ĉe la velo kaj ĉe la lipoj, kia [k͡p]. Tiu distingo malaperas ĉe la alproximanto [w], ĉar labialigo engaĝas la aldonon de labiala alproximiĝa artikulacio al la sono, kaj tiu ambigua situacio ofte nomiĝas labial-velara.

La velaraj konsonantoj identigitaj de la Internacia Fonetika Alfabeto estas:


IFA Priskribo Ekzemplo
Lingvo Ortografio IFA Signifo
ŋ velara nazalo Angla ring [ɹɪŋ] ringo
k senvoĉa velara plozivo Angla skip [skɪp] salteti
ɡ voĉa velara plozivo Angla get [ɡɛt] akiri
x senvoĉa velara frikativo Germana Bauch [baʊx] abdomeno
ɣ voĉa velara frikativo Margi ɣàfə́ [ɣàfə́] sago
ʍ senvoĉa labial-velara alproksimanto Angla which[1] [ʍɪtʃ] kiu
ɰ velara alproksimanto Hispana pagar[2] [paɰaɾ] pagi
velara laterala alproksimanto Mez-Wahgi aʟaʟe [aʟaʟe] kapkirle
w labial-velara alproksimanto Angla witch [wɪtʃ] sorĉistino


Piednotoj

  1. Vidu liston de la anglaj dialect-oj kiuj distingigas inter which kaj witch.
  2. Intervokala g en la hispana ofte estas priskribita kiel tre leĝere artikulaciata voĉa velara frikativo.

Vidu ankaŭ