Uzanto-Diskuto:Celumio: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Celumio (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 259: Linio 259:
Cetere mi markis la artikolojn verkitajn de vi [[Yuan Ming Yuan-Imperia Ĝardeno]] kaj [[Ĉinio]] [[Vikipedio:Polurado#Ĉinio|polurindaj]]: mi rimarkas multajn sintaksajn erarojn kiuj igas la tekstojn malfacile kompreneblaj. {{alss}} 09:27, 23 Feb. 2011 (UTC)
Cetere mi markis la artikolojn verkitajn de vi [[Yuan Ming Yuan-Imperia Ĝardeno]] kaj [[Ĉinio]] [[Vikipedio:Polurado#Ĉinio|polurindaj]]: mi rimarkas multajn sintaksajn erarojn kiuj igas la tekstojn malfacile kompreneblaj. {{alss}} 09:27, 23 Feb. 2011 (UTC)
:Dankon por via sciigo! Mi sciis tion kaj faros pli.[[Uzanto:Celumio|Celumio]] 06:16, 24 Feb. 2011 (UTC)
:Dankon por via sciigo! Mi sciis tion kaj faros pli.[[Uzanto:Celumio|Celumio]] 06:16, 24 Feb. 2011 (UTC)

==您的世界语那么好,请问您在哪儿学的呀?==
RT,真佩服您!

[[Uzanto:A0110110010|A0110110010]] 08:37, 25 Sep. 2011 (UTC)

Kiel registrite je 08:37, 25 sep. 2011

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Celumio!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Narvalo 05:47, 4. Jun 2005 (UTC)

Manĝobastonetoj

Saluton, Celumio! Mi vidis viajn ŝanĝojn rilate al la artikolo pri manĝobastonetoj kaj ties diskutpaĝo. Bonvolu ne plu tuŝi tiujn paĝojn, ĝis kiam aliaj vikipediistoj konsultis la diskutpaĝon kaj esprimis sian opinion. Amike, Bea 09:42, 16. Jul 2008 (UTC)

Saluton, Celumio. Mi pensas, ke ne estas bone, ŝanĝi vortojn en estintaj diskutoj. Mi ĵus malfaris tion. Krome mi subtenas la proponon de Lvh alinomi la artikolon al la antaŭa titolo manĝobastoneto. Kore --Tlustulimu 11:43, 16. Jul 2008 (UTC)

Forbaro

Saluton, Celumio. Pro redaktoj, kiujn vi faris mallaŭ niaj reguloj kaj forigoj de paĝaj enhavoj mi forbaris vin por semajno. Bonvolu legi la paĝon Vikipedio:Regularo. Krome mi esperas, ke vi estonte redaktos laŭ niaj interkonsentoj. Se vi havas demandojn, vi povas uzi diskutajn paĝojn. Kore --Tlustulimu 22:10, 16. Jul 2008 (UTC)

Celumio, estas neakcepteble ke vi forviŝas entenon de artikoloj Dharamsala kaj Ekzilita tibeta registaro‎. Eĉ se malplaĉas al vi ekzisto de urbo kun dudekmil loĝantoj kaj ke iu etno starigis ekzilan registaron, nenio pravigas ke vi provu forviŝi la artikolojn. Eĉ se la ĉina ŝtato ŝatus forviŝi la urbon kaj kredigi al la mondo ke tibeta etno neniam ekzistis, vikipedio ne estas tereno por tia mensoga propagando. Mi aprobas la forbaron far Tlustulimu. Unu-semajna forbaro estas milda respondo al tiuj neakcepteblaj agoj kontraŭ Vikipedio. Pli longan forbaron mi sugestus se vi emus ripeti tiajn. Arno Lagrange @ 16:27, 22. Jul 2008 (UTC)
Saluton, karaj Tlustulimu kaj Arno Lagrange! Eble vi ambaŭ jam elvidis, ke mi jam longe ne uzis la Vikipedion kelkjare.Mi ne sciis la funkcion de “diskutejo” kaj “diskuto”, aŭ iuj aliaj, malgraŭ ke mi registris en Vikipedio antaŭe. Mi nelerte uzas ĝin.Jes, mi legos bone la regularon,kaj faros laŭ la regularo. Ni ĉiuj devu obei regularon kaj principon,ĉu ne?
Pri la forbaro, jes, tio ja atentigis min,tamen ne timigu min. Mi certe havas kapablon fari, se mi volus.Jam tio pasis, nun mi estas libera.
Mi volas klarigi, ke mia faro estis, as kaj as nur mia individua faro, inkluzive mian opinion.Ne rilatu kun la ĉina registaro! Kaj mi necese eldiras, ke ni devu forviŝi la neneŭtralajn vortojn, ekz. Invado kaj okupo, sub titolo Tibeto. Tibeto estas parto de Ĉinio. Tibeto apartenas al Ĉinio. Tio ĉi estas agnoskita de UN kaj de preskaŭ ĉiuj landaj registaroj. Kaj Dalai Lamao ankaŭ diris ke li ne deziras sendependiĝon de Tibeto. Tial, tiaj vortoj estas ne taŭgaj. Estu necese forviŝitaj!Per neŭtralaj vortoj sen individua opinio.Tio ankaŭ estas la principo de Vikipedio,ĉu ne? Dankojn!--Celumio 13:17, 25. Jul 2008 (UTC)

Demando kaj peto

Saluton Celumio, vi skribis, ke vi ne scias por kiu mi laboras, tamen vi trovis klaran politikan antaŭjuĝon kaj inklinon al Ĉinio el miaj Vikipediaĵoj. Tio tute ne ĝustas, mi NENIAM skribis aŭ skribos vikipediaĵojn kontraŭ Ĉinio; neniam kaj neniel! Ankaŭ se mi ne ŝatus la ĉinan kulturon, landon kaj homaron mi neniel farus tion - mi bedaŭras, vi ege malpravas; sed eble vi erare interŝanĝis min! Bonvolu pruvi aŭ repreni tiun ĉi ofendon. Kore Punktor 05:54, 22. Jul 2008 (UTC)

Mi petus vian pardonon, kara Punktor! Pro mia nelerta uzo de Vikipedio, mi ne priatentis kiuj skribis pri tio. Fakte mi neniam priatentis la vikipedian historion, ĉar mi ne sciis ĝian funkcion. Nun mi eksciis jam. Dankon pro via atentigo! El mia koro, mi volis esprimi "vi administranoj". Tio estis ambigua. Pardonon denove!

sensencaj paĝoj

Bonvolu ĉesi krei sensencajn paĝojn, kies enhavo neniel rilatas al titolo. Se vi volas obstini, bv iri al alia loko.Kerio 09:54, 26. Jul 2008 (UTC)

Bonvolu ne diri ke la enhavo estas sensenco. Tiu vekipediaĵo estas neobjektiva. Ŝanĝu la enhavon neobjektivan. Celumio
La enhavo neniel rilatas al la titolo. Se vi pensas, ke jes, mi pensas, ke ne ĉio estas en ordo ĉe vi. Kerio 10:02, 26. Jul 2008 (UTC)
Mi jam argumentis 8 kialojn. Ĉiuj rilatas neobjektivon. Legu bone.Vi administrantoj starigis principon, kaj propre rompas la princopon.Mi ne kredas vin ĉiujn.Celumio
Mi forte dubas pri via sano. Ĉu per via obstino en Vikipedio io ŝanĝiĝos ĉe vi? Mi kuraĝas aserti, ke ne. Adiaŭ! Kerio 10:31, 26. Jul 2008 (UTC)
Dankojn pro via prizorgo! Mi fartas bone. Mi faris, as kaj os laŭ mia povo por mia patrujo. Mi ne permesas ke iuj kun antaŭjuĝo, kun ia politika celo,kun neneŭtraleco kaj kun individua opinio atakas kaj kalumnias nian landon.Ĝis reskribo, kara amiko! Forĵetu vian antaŭjugon!Celumio

Celumio, Ne ĝenu Vikipedion por pruvi vidpunkton. Ni amike kunlaboru por krei bonan enciklopedio por ĉiu. Dankon pro via pacienco. Kore salutas Yekrats 10:52, 26. Jul 2008 (UTC).

Celumio, kio estas la fonto de la bildo kiun vi alŝutis, Dosiero:Guĉino.jpg? Bildoj en Vikipedio devas enhavi fontindikon kaj informon pri ĝia kopirajtecon. Se ĝi ne devenas liberan fonton, ankaŭ bezonas informon pri justa uzo. Vidu regularon pri justa uzo. Dankon! Kore salutas Yekrats 10:23, 29. Jul 2008 (UTC).

Kara Yekrats, kiel mi ŝanĝos la dosieron? Ĉu mi devu alŝuti la dosieron denove?Celumio
Ĝi estas redaktebla kiel iu ajn artikolo, kun la butono 'redakti'. -- Yekrats 14:15, 30. Jul 2008 (UTC)

Antaŭrigardu

Antaŭ ol vi konservos ŝanĝojn post la redaktado, eblas ekvidi, kiel ili aspektos. Por tio servas butono "Antaŭrigardo" troviĝanta sube sub ĉiu paĝo, kiu estas en redakta formo. Eventualajn ŝanĝojn vi tiel povos korekti pli baldaŭ ol en la paĝo Lastaj ŝanĝoj aperos milfoje via redakto, en kiu aperos ŝanĝo de kelke da bitokoj. Estu tolerema ankaŭ al aliaj vikipediistoj, kiuj vidas milfoje viajn redaktojn de du paĝoj, kiujn vi eĉ ne indikas kiel redakteto. Por tio denove servas kvadrateto, apud kiu estas noto: Ĉi tiu ŝanĝo estas redakteto. En lastaj ŝanĝoj antaŭ tiuj redaktoj aperos malgranda "e". Dankon. Kerio 14:10, 30. Jul 2008 (UTC)

Dankon, kara Kerio! Mi priatentas tion. via instruo estas tre utila por mi.Fartu bone!Kiel fari pri mia tempo-14:10, 30. Jul 2008 (UTC)?Celumio~~

Ŝablono Redaktata

Saluton Celumio, se vi preparas ian paĝon, kiun vi ne havas ankoraŭ preta, do por tiuj kazoj ekzistas ĉi tie ŝablono {{redaktata}}. Tiun enskribu supre de la paĝo, kiun vi redaktos kaj la ceteraj ekvidos, ke ĝi ankoraŭ ne estas finita, ke iu laboras por ties finigo. Kiam vi finos la verkadon, simple forviŝu la ŝablonon. Tio estas ĉio. Kerio 05:03, 2. Aŭg 2008 (UTC)

Dankon por via instruo, kara Kerio! Celumio 05:33, 2. Aŭg 2008 (UTC)

Leslie Cheung

Saluton Celumio, ĉu povus rigardi la paĝon pri Leslie Cheung kaj kontroli ĉinajn nomojn en la paĝo kaj eventuale korekti ilin? Mi korektis grandan parton de tiu paĝo, sed ĉine mi ne konas. Dankas Kerio 06:32, 2. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton, kara Kerio! Strange, ŝajne vi estas denaska ĉino. Mi penege serĉis, sed trovis nenion pri la ĉina lingvo. Kaj tamen ie estas trovitaj en Esperanto. Bone kontrolu. Samtempe mi proponas,ke estas plibona, se vi aldonos lian ĉinan nomon post la angla nomo komence. ekz. Leslie Cheung 張國榮. レスリーチャン estas lia japana nomo por via elekta uzo. Lia unua kromnomo estas 十仔(signife la deka infaneto), ŝanĝe je 哥哥 poste.Celumio 07:44, 2. Aŭg 2008 (UTC)

Historio de Tibeto

Saluton Celumio,

Via artikolo "Historio De Tibeto" estis forigita de Yekrats pro tio, ke jam ekzistas "Historio de Tibeto" sen majuskla "D". Anstataŭ krei novan artikolon kun malĝusta titolo, vi plivole redaktu la jam ekzistantan artikolon, aŭ antaŭe kreu subpaĝon en via vikipediista paĝo (ekz. Vikipediisto:Celumio/Historio de Tibeto) se vi preferas labori surbaze de blanka paĝo. "Historio De Tibeto" estas ĉiukaze forigenda. Kore, Thomas Guibal 07:13, 2. Aŭg 2008 (UTC)

Kara Thomas, saluton! Mi jam trovis materialon pri la historio de Tibeto en Vikipedio de ĉinlingva versio. Mi intencas traduki ĝin denove. Ĝi estas pli detala kaj objektiva, kiu enhavas duflankajn vidpunktojn,de Dalai Lamao kaj la ĉina registaro. Kaj ĝi estas pli enciklopedieca.Mi volontas plenumi la laboron kunlabore kun vi interesitoj, aŭ aliaj ĉinaj e-istoj. Eble vi jam sciis tion, ke la ĉina registaro baras la retejon de Vikipedio ( sed ne al E-versia retejo.) Tiel mi opinias ke la vikipediaĵo estas objektiva. ( Mi vizitis la retejon per Web Proxy Server.) Ne gravas, forigi aŭ ne, se mi devu havi la lokon por la plinova, plidetala kaj pliobjektiva vikipediaĵo. Do, kie mi aperigos la vikipediaĵon? Samtempe mi planas vikipedii denove la parton Ĉinio. Baldaŭ aperiĝos plimulte da novaj vikipediistoj el Ĉinio. Celumio 08:05, 2. Aŭg 2008 (UTC)
Jes, kara Celumio, sed bonvolu fari ĝin Esperantlingvan! :-) Mi ne permesu "fremdajn lingvaĵojn" nek ĉinalingvajn nek anglalingvajn. -- Yekrats 11:32, 2. Aŭg 2008 (UTC)
Jes, vi pravas. Mi jam estis konstatinta tion kaj ŝanĝis Jilin al alidirektilo por Jilin (provinco), kiel vi povas konstati, do ĉio en ordo. Tamen kiam oni enmetas artikolon oni devas unue enmeti tekston, krom bildoj, kaj ligojn al alilingvaj versioj, kion ni nun faros por Jilin (provinco).--kani 10:37, 2. Aŭg 2008 (UTC)

bonvolu ne meti personajn detalojn de aliaj uzantoj

Vi afiŝis personajn detalojn de alia vikipediisto ĉe ties vikipediista paĝo. Ne eblas pruvi, ke la alia uzanto deziris ke vi faru tion. Estonte, bonvolu lasi ke aliaj uzantoj mem publikigu tiajn detalojn, se ili tion deziras. La stevardoj nun kaŝis la redaktojn post mia peto (vidu m:Oversight). Alan 14:13, 3. Aŭg 2008 (UTC)

memore,iu redaktis la mian, tiel mi ankaŭ opiniis ke mi rajtas fari same.Celumio 14:23, 3. Aŭg 2008 (UTC)
Vi tute miskomprenis la celon de mia plendo. La afero ne estas iu regulo kontraŭ ĉiu ajn redakto de la vikipediista paĝo de alia uzanto. La afero estas ke vi enmetis personajn detalojn en paĝon. Pro tio, stevardo de la projektaro pretis uzi siajn specialajn potencojn por ne simple malfari la redakton sed ankaŭ malkonservi vian version en la paĝa historio. Tion oni faras nur en tre specialaj kazoj. Alan 17:09, 3. Aŭg 2008 (UTC)

La tiel nomata "Boksera ribelo"

Saluton Celumio ! Hazarde mi legis en la germana vikipedio pri la Boksera ribelo. Interalie estas skribite, ke la vorto "ribelo" ne estas bona, ĉar "ribeli" estas "rifuzi obeon al registaro", sed la bokseroj ja ne batalis kontraŭ la propra registaro, sed kontraŭ imperialistaj armeoj. Tiel skribas la germana vikipedio ([1]). En la esperanta versio ankoraŭ legeblas la nun "malmoderna" esprimo "ribelo". Kion vi pensas pri plibonigado de la artikolo Boksera ribelo, kio estus bona nomo por tiu ĉi milito? Ĉu "Boksera milito"? La germana vikipedio skribas, ke oni ofte uzas "Boksera milito"n aŭ la ĉinan nomon, sed kiel esprimi la ĉinan nomon en Esperanto ? Salutojn, Punktor 09:56, 28. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton,kara Punktor! En Ĉinio, ni nomas ĝin 义和团运动 (Boksula Movado).团 signifas komuno aŭ societo. Jes, elekti vorton ja estas malfacile, precipe pri la ĉinaj aferoj. Alie, mi opinias ke la vorto boksera ne estas esperanta, plibone boksula aŭ boksana. Boksula Movado nun ankaŭ ekzistas disputoj subtena kaj kontraŭa. Laŭ mi, ni ne devu postuli antikvulon laŭ nuntempa penso.Fartu bone!Celumio 00:10, 29. Aŭg 2008 (UTC)

Redirektado

Kara ! Bonvolu ne krei du samajn artikolojn kun nur malsama titolo. Bv redakti nur unu artikolon sub la preferinda titolo (Ĉangĉuno) kaj igu la alian redirektilo al ĝi, simple enmetante en ĝi #REDIRECT [[Ĉangĉuno]] - kion vi povas facile atingi alklakante la butonon aŭ la ligilon sub la redaktofenestro #REDIRECT[[]]. Se ekzistas du artikoloj kun sama enteno estas risko ke unu estos aktualigota kaj la alia ne : unuvorte estas nedezirinde havi du samajn artikolojn dum ni havas tiun tre oportunan eblecon krei redirektojn. Arno Lagrange @ 08:59, 1. Sep 2008 (UTC)

Jes, antaŭe mi priatentis la regulon,tamen Ĉangĉuno ne estas bona uzita vortformo kaj la nacia normo.Oni devu uzi pinjinon kiel persona nomo kaj loka nomo laŭ la ĉina regularo. Tio ĉi estas la nacia normo.Oni eblas uzi specialan,esperantigan vortformon nur je kelkaj lokonomoj,ekz.Beijing->Pekino,Shanghai->Ŝanhajo,Nanjing->Nankino ktp.Tio estas nur kutimo,sed ne norma.Samtempe aliaj ne estas tiel uzitaj.Ĝenerale ni uzas pinjinon skribi loknomon en Ĉinio. Preskaŭ ĉiuj ĉinaj esperantistoj skribas tiel,do,tio igos nin ĉiujn monde neavantaĝa dum ni uzas Vikipedion.Ni ne elbe skribas Ĉangĉunon en vikipedia serĉado. Sama situacio ankaŭ ekzistas en aliaj loknomoj.Tia uzo estas nur facile prononci por eksterlandaj esperantistoj. Se eble ŝanĝu la teman nomon Ĉangĉunon al Changchun,kaj aliaj al pinjino.Nur Esperanta rondo uzas la vortformon Pekino, alia ne.Tio ne estas bona uzado.Dankon!Celumio 10:04, 1. Sep 2008 (UTC)
Diskuteble estas kiu estu la preferinda titolo (ĉu Ĉangĉuno ĉu Changchun ? ) Kiu ajn estu la decido fine de la diskuto, estu nur unu artikolo kaj sub la lia nomo estu redirektilo al la unua. AL @

Pli pri redirektado. Same kiel vi redaktis du identajn artikolojn sub du alternativaj titoloj vi kreis tri apartajn identajn paĝojn por priskribi vin kiel vikipediiston, el kiuj du estas ligitaj al uzula konto kaj la tria ne. (Vikipediisto:Li Changlu Vikipediisto:LI Changlu Vikipediisto:Celumio). Tiu agmaniero estas fonto de konfuziĝo. Koncerne tion sufiĉas ke vi elektu UNU salutnomon kaj ke en via uzula paĝo vi mencius la alternativajn skribmanierojn de via nomo. AL @ 12:10, 2. Sep 2008 (UTC)

Mi apartigas la diskuton pri elekto de la nomo, kio ne estas la sama problemo kiel la teknikaĵo kio estas estigi redirektojn.

Ĉu Ĉangĉuno, ĉu Changchun ?

PIV havas Ĉangĉuno. La malavantaĝo de pinjino estas ke ĝi sekvas la anglan skribmanieron de sonoj kiu ne taŭgas en Esperanto (sh por ŝ, ch por ĉ, ...). Bedaŭrinde ke ĉinaj (kaj siaflanke japanaj - mi jam havis similan diskuton kun Japano) Esperantistoj uzas skribmanieron kongruan al anglaj reguloj kaj ne al Esperantaj. Arno Lagrange @ 12:04, 1. Sep 2008 (UTC)

Jes,mi ankaŭ trovis ĝin Ĉangĉun en PIV. Tamen unue, kiom da ĉinaj esperantistoj uzas ĝin? Ni uzas nur laŭ la nacia normo pri loknomo kaj person-nomo.Tiel du uzadaj manieroj kune ekzistas,senorde. Esperanto neeble esperantigas ĉiujn loknomojn de Ĉinio. Laŭ kia normo?
Same pri ĉinaj kaj alilandaj lokoj : oni esperantigas nur la plej gravajn, kiuj havas mondan famecon, kaj jam enradikiĝis de multaj jardekoj en la lingvo. Tia estas Ĉangĉuno kiu estas grava ĉefurbo menciita en PIV. AL @
Due,se ne REDIRECT,kiam iutage iu eksterlande legis en la ĉina retejo aŭ gazeto, li volus konsulti la loknomon en pinjino en Vikipedio. Ĉu li povus trovi la loknomon laŭ sia volo?
Kompreneble jes : al tio utilas redirektiloj. Se vi entajpas nomon de urbo en la serĉfenestreton kiu ajn estu la skribmaniero per kiu vi serĉas, kaj kiu ajn estu la skribmaniero sub kiu la artikolo aperas, la serĉilo rekte gvidos vin al la ĝusta artikolo. Bonvolu kontroli tion mem. AL @
Trie, mi men ja renkontis la situacion. Mi havas la mapon de Ĉinio, sur kiu tute estas skribita en Esperanto.( Eble vi ankaŭ havas ĝin). Tamen mi tute ne eble elkonas kiujn urbojn ili estas krom kelkaj grandaj urbegoj. Multe da malavantaĝoj estas. Alie, se iu vizitos Ĉinion, ĉu li povus elkoni la strat-direktilon ? Ĉar sur la direktilo estas pinjina skribo, sed li lernis nur la Esperantan.
La problemo estas la sama kun ĉiuj lingvoj skribitaj per aliaj skriboj ol la latina. Tial en Vikipedio, ni kiel eble menciu kaj la originala(j)n formo(j)n (en kiu ajn skribo - iuj lokoj jam havas malsaman nomon en la diversaj lingvoj parolataj de la loĝantoj mem ) kaj la esperantigitan formon (kiam ĝi ekzistas) kaj la aliajn internacie akceptitajn skribmanierojn. En Esperanta mapo devus aperi nur la esperantigita formo, kaj vojaĝanto esploru en Vikipedio (aŭ aliloke) kiel estas nomita la loko surloke. Miaj francaj mapoj ankaŭ enhavas nomojn francigitajn kiuj malsamas de internacie akceptitaj kaj de lokaj nomoj (ekz.: Pékin (foje nun Beijing), Canton, Moscou, Londres, Francfort, Munich, Anvers, ...) . AL @
Kvare,Ĉangĉuno jam ne estas Ĉangĉun. Ili devu esti en malsamaj silabaj dividoj,jen: Ĉan-gĉu-no kaj Ĉan-gĉun. Oni neeble ĝuste prononcas la urban nomon Changchun laŭ pinjino. Se la prononco ŝanĝas,do, tiu estos alia urbo, aŭ nenio.
Esperanto ne povas respekti regulojn de ĉiuj lingvoj. Esperantigo de la nomo de la urbo igas ĝin radiko Ĉangĉun' + o-finaĵo. Ne kongruas kun Esperanto dividi al Ĉan-gĉu-no (eĉ se tio estas sencoplena en la ĉina). Esperantigo estas internaciigo kun neevitebla perdo de parto de la nacieco. Se iu scivolas pri nuancoj en la ĉina, tiam tiu studu la ĉinan, sed Esperanto ne povas speguli ĉiujn nuancojn kaj apartaĵojn de ĉiuj naciaj lingvoj. AL @
Kvine,ni scias ke ekzistas Esperanta Transskriba Sistemo por la Hanlingva Fonetiko.Tamen ĝi ne estas perfekta. Ni ne eble literumas prononce ĉiujn vortojn en la ĉina lingvo laŭ la sistemo.kiel fari?
Jen tasko por vi ĉinparolantoj ! AL @
Sese,elbe sh devenas de la angla lingvo. Sed tio ne devu esti la kaŭzo rifuzita de ni. Homaro ĉiam estas interinfluas unu al alia.
Tamen Esperanta skribmaniero ne povas akcepti ke entrudiĝu ke sh = ŝ (krom en surogata h-skribmaniero). La Esperanta alfabeto estas fundamente netuŝebla. AL @
Dankon!Celumio 13:24, 1. Sep 2008 (UTC)
Kara Arno,Saluton!
Vikipediisto:Li Changlu Vikipediisto:LI Changlu estas forigendaj. Komence mi mallerte uzis Vikipedion,tiel tio okazis.Mi fakte volis redakti esperantistan vikipediaĵon pri mi,tamen...... Pri ŝablono Vejĉio, vejĉio estas en Esperanto-Ĉina Vortaro. Ĉinaj esperantistoj preferas uzi la vorton vejĉio ol goo. Ne gravas, se vi opinias ke tio ne kongruas, do forigu la ŝablonon faritan de mi. Mi nur provis fari tion.
Fakte mi ne kontraŭas la vorton Ĉangĉuno. Male mi ĝojas tion, ĉar en Esperanto troviĝas la nomo pri mia urbo. Eble vi miskomprenis min. Vi estas denaska esperantisto. Kvankam mi ne estas denaska, tamen mi lernas E-on ankaŭ pliol ĉ. 24 jaroj. Mi aŭ aliaj renkontis la problemon pri la loknomo kaj persona nomo en reala uzado dum ĉ. 24 jaroj, ekz. en korespondado,vivo kaj E-agado ktp. Ĉiam estas iaj diskutoj kaj disputoj pri tio. Tial mi menciis la problemon. Kompreneble Vikipedio ne estas por solvi la problemon. Tiel, nia diskuto estas sensignifa. Nia komuna celo same estas, kiel plibone redakti vikipediaĵon. Mi jam ekŝatis vikipedian redaktadon pli kaj pli.
Ni devu doni la unikan vikipedian titolon pri loknomo laŭ sia nacia lingvo. Tiel oni ne konfuzas la uzon. Mi konsultis la vikipediaĵon pri Francio. Ankaŭ ekzistas la konfuza uzo pri loknoma titolo,foje Esperanta, foje la naci-lingve. Alie, kvankam Changchun titolo estas redirektita al sia paĝo, tamen Qingdao,Chengdu,Nangjing,Guangzhou kaj Xian ne eblas. Oni redaktis ilin senregule,senorde kaj sennorme.
Mi prove redaktis la paĝon laŭ la vikipediaĵo Franco. Mi pensas ke ĝi estas plibona, plireferenca kaj pliĝenerala. Ni bezonas nur ŝanĝi la paĝan titolon. Dankojn! Celumio 01:31, 3. Sep 2008 (UTC)
Jen:

Ĉefaj urboj

Vidu ankaŭ: Listo de urboj de Ĉinio

Inter la ĉefaj urboj de Ĉinio estas :

Urbo Loĝantaro (urba areo)
Shanghai上海Shànghǎi (Ŝanhajo)
9.644.507
Beijing 北京Běijīng (Pekino)
1.648.216
Hongkong香港Xiānggǎng (Hongkongo)
1.349.000
Tianjin天津Tiānjīn (Tjanĝino)
1.143.125
Wuhan 武汉Wǔhàn (Vuhano)
964.797
Chongqing 重庆Chóngqìng (Ĉongĉingo)
925.253
Harbin 哈尔滨Hā'ěrbīn (Harbino)
550.000
Shenyang 沈阳Shěnyáng (Ŝenjango)
273.100
Guangzhou 广州Guǎngzhōu (Kantono)
342.738
Chengdu 成都Chéngdū (Ĉengduo)
225.392
Changchun长春Chángchūn (Ĉangĉuno)
206.229
Qingdao青岛Qīngdǎo (Ĉingdaŭo)
168.639
Nanjing南京Nánjīng (Nankingo)
153.317
Xian西安Xī’ān (Ŝjiano)
Dalian大连Dàlián (Dalian)
Jinan济南Jìnán (Ĝjinano)
Hangzhou杭州Hángzhōu (Hangĝoŭo)
Zhengzhou郑州Zhèngzhōu (Ĝengĝoŭo)
Shijiazhuang石家庄Shíjiāzhuāng (Ŝiĝjaĝŭang)
Taiyuan太原Tàiyuán (Tajjŭan)

Prave : ni ĉi tie certe ne solvos tiun komplikan problemon. Mi ne dubas ke estas malkohere ankaŭ pri lokoj en aliaj landoj (Francio kaj aliaj). Mi trovas bona vian proponon : la artikoloj aperu sub la unua formo. En la unua linio aperu la cetero kun ia norma klarigo. Ekzemple

1 Changchun (ĉine : 长春, pinjine: Chángchūn, esperantigita al Ĉangĉuno) estas ĉefurbo de ....

La esperantigita formo fariĝu redirektilo al la artikolo kiu aperu sub la pinjina formo se tio ŝajnas al vi pli taŭga.

Altenative la esperanta formo estu la kapvorto (kiel jam estas koncerne Pekinon kaj Ĉangĉunon)

2 Pekino ( ĉine : 北京, pinjine :Běijīng, Beijing)

Tamen ni duope diskutas pri la afero. Estus interese esplori kion opinias aliaj pri tio. Arno Lagrange @ 09:30, 4. Sep 2008 (UTC)

Estas maloportune ke vi igis Changchun la ĉefartikolo kaj Ĉangĉuno redirektilo. Mi lanĉis la diskuton sur la dissendolisto de Vikipedio, kaj la unuaj reagoj ĉiuj aprobas ke nomoj de lokoj el kiu ajn lando estu esperantigitaj. Arno Lagrange @ 09:13, 5. Sep 2008 (UTC)
Mi tre bedaŭras tion. Ni vikipedias nenorme kaj senorde ankoraŭe.Jen la nova vikipediaĵo:BeauneCelumio 10:28, 7. Sep 2008 (UTC)

Vejĉio

Mi ĵus konstatis ke vi kreis {{Uzanto Vejcxio}} dum jam ekzistas {{uzanto Goo}}. Krom la problemo ke vi kreis ŝablonon kun x-a formo kio estigas kelkajn problemojn, ne estas necese krei apartan ŝablonon -kaj ankaŭ malsaman kategorion- por priskribi saman fakton, nur ĉar vi preferas uzi alian nomon por sama ludo. Baze mi opinias neoportuna ke ni enkonduku en Esperanton esperantigon de vortoj el ĉiuj lingvoj pro priskribi la saman realaĵon. En Esperanto ni havas la vorton Goo (kiu aperas en PIV). Kial esperantigi laŭ alilingva vorto ? Tio povas enkonduki nur konfuzon kaj la Esperanta vortprovizo povus rapide enteni centmilojn da vortoj kun po cento da sinonimoj. Arno Lagrange @ 09:32, 2. Sep 2008 (UTC)

Terminoj

Saluton, Celumio. Mi ĵus vidis, ke vi kreis du novajn artikolojn pri fungoj, kiuj kreskas en Ĉinio. El unu el la artikoloj mi ĵus faris alidirektilon, ĉar pli granda kaj pli konvene nomata artikolo jam ekzistas. Sed mi transprenis la ĉinan nomon tien kaj viajn tekstojn. Bonvolu atenti, ke vi ne kreu novajn terminojn, kiuj ne estas uzata ekster Vikipedio aŭ via lando. Tio povus esti traktata aŭ vidata kiel eltrovado de teorio. Ĉu vi jam konas la paĝon Vikipedio:Lingvaĵo? Kore --Tlustulimu 09:59, 2. Sep 2008 (UTC)

Dankon! Mi legos ilin.Celumio 06:16, 4. Sep 2008 (UTC)

Via paĝo

Saluton Celumio, mi kreis laŭ via vikipediista paĝo artikolon pri vi. Vi trovos ĝin ĉi tie. Se io estas aldonenda, ĉu vi estus tiel afabla kaj aldonus tion? Dankas. Kerio 16:45, 6. Sep 2008 (UTC)

Saluton,kara Kerio! Mi elkore dankas vin por mia propra paĝo,kiun vi kreis por mi! Ĝi ja estas tre bela. Mi tre ŝatas la paĝon. Bondeziron kaj saluton al vi kaj via familio! Celumio 10:21, 7. Sep 2008 (UTC)

Peto

Saluton Celumio, eble vi havas emon klaj tempon por mia peto: Ĉu tiu ĉi frazo el la artikolo Paŭso ĝustas rilate al la ĉina vorto ? "La anglalingva esprimo paper tiger (laŭvorte "papera tigro", signifante falsan minacon) paŭsas la ĉinan 紙老虎.", Koran Dankegon ! Punktor 14:20, 24. Sep 2008 (UTC)

Saluton, kara Punktor! "papera tigro" devenis de la fama vorto de Mao Zedong:Ĉiuj reackciuloj estas paperaj tigroj. Laŭ tiama situacio, tio montris al imperiisma Usono, nun al falsa minaco.Fakte la vorto ekzistis longe jam en Ĉinio, sed ekfamiĝis pro Mao Zedong.Celumio 02:15, 27. Sep 2008 (UTC)
Multan dankon pro la klarigo ! Amike, Punktor 07:55, 27. Sep 2008 (UTC)

Saluton, Celumio. Vi kunlaboris al la artikolo kvajzoj, bonvolu skribi vian opinion pri la kunigo de la artikoloj en la diskutpaĝo. Amike, Bea 10:46, 19. Mar 2009 (UTC)

Mesaĝo

Jen sennoma mesaĝo por vi, malĝuste lasita en la paĝo Celumio, kiun mi nun forigas. Kore, Thomas Guibal 10:45, 7. Nov 2009 (UTC)

saluton,kara Celumio. dank'al via helpo ,mi trovis la ĉefpaĝon de vikipedio,kaj legis multajn artilokojn interesajn kaj freŝajn.jes,nuntempe la interreto ŝanĝas la homan vivon.kaj mi partoprenas en la konvesacio funkciigita de japana lerta kaj sperta esperantisto,lando,se mi havas liberan tempon,kaj en la konvesacio troviĝas multaj geamikoj diverslandaj,ja estas granda plezuro, ke ni havas ŝanĉo fari interparoladon pri diversaj temoj.

Dankojn elkore,kara Thomas! Tiu estas nova vikipediisto,kiu ankoraŭ ne lerte uzas la Vikipedion.Celumio 11:03, 7. Nov 2009 (UTC)
La mesaĝon skribis: Neensalutinto:211.140.106.23. Zuazua 11:12, 7. Nov 2009 (UTC)

Saluton Celumio! Mi ĝojas pro via entuziasmo pri la vikipedia konkurso Monato de Vikipedio. Estos tre bone se vi povos plibonigi la artikolojn kiujn vi listigis en ĝia paĝo - tamen mi devas atentigi vin, ke el ili bedaŭrinde nur la artikolo pri Pekino partoprenas en tiu ĉi konkurso - ĉar la konkurso koncentriĝas pri la listo de 1000 plej gravaj artikoloj, kiuj estas ia specimeno montranta la kvaliton de ĉiu Vikipedio, kaj pro tio indas ke ili estu altkvalitaj ankaŭ en tiu nia. Povas esti, ke estonte aperos alia konkurso, kie la limigoj estos malpli streĉaj. Mi do bedaŭrinde devis forstreki viajn proponitajn artikolojn krom Pekino el la listo. Tio tamen ne signifas, ke vi ne rajtas plu labori pri ili - nur simple vian kontribuon al ili ni ne povos enkalkuli dum pritaksado de via partopreno en la konkurso kaj atribuado de la premioj. Kaj mi ja kuraĝigas vin okupiĝi aparte pri la artikolo pri Pekino, kiu ja estas konkursa kaj certe plu eblas ĝin diversmaniere plibonigi. Kaj se vi volas, vi povas ankoraŭ alelekti aliajn artikolojn el la listo, kaj eblas kontribui ekzemple ankaŭ tradukante el alilingva vikipedio. Dankon pro via subteno kaj sukceson en la konkurso! Amike ĉefĵuriano Marek "Blahma" BLAHUŠ 02:01, 15. Apr 2010 (UTC)

Vikipedia konkurso: Lastaj du tagoj

Saluton! Mi ĝojas pro via partopreno en la vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio". Bonvolu atenti, ke la konkurso finiĝas la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC. Tio signifas, ke vi ankoraŭ dum preskaŭ du tagoj povas redaktadi la konkursajn artikolojn kaj tiel plialtigi vian ŝancon gajni premiojn. Bonvolu tamen nepre definitivigu ĉiujn viajn deziratajn redaktojn antaŭ la supre menciita limdato, ĉar ni bedaŭrinde ne povos akcepti ajnajn redaktojn faritajn poste. Ankaŭ rimarku bone, ke nur artikoloj kiujn vi listigis apud via nomo en la konkursa paĝo kalkuliĝos kiel via kontribuo (ĉu eble vi dum aprilo redakt(et)is ankaŭ aliajn artikolojn kiuj estas en la listo, sed ne sciis pri tio kaj tial ankoraŭ ne indikis ilin?). En majo, post analizo de ĉiuj ricevitaj kontribuoj fare de la ĵurio, mi denove kontaktos vin. Marek "Blahma" BLAHUŠ 08:25, 29. Apr 2010 (UTC)

Ĉinaj urboj

Saluton! Mi trovis Listo de milionurboj-n, kie komence mankis artikoloj. Tial mi faris artikolojn pri tiuj urboj, inter ili ĉinajn urbojn. Ili estas pli facile videblaj ĉe Ĉinio. Por mi estis problemo la nomo, ĉar ofte mankis la Esperanta formo. Mi ne uzis la anglan formon pro literoj w,q,x,y kaj aliaj, la ĉinan mi ne konas. Se vi havas energion por ili, bonvolu trarigardi la urbonomojn.--Crosstor 07:40, 20. Jan 2011 (UTC)

Saluton,kara Crosstor! Mi ĉiam opinias,ke oni devu uzi loknomon per sia nacilingvo (aŭ literumita skribo). Mi tute ne konas tiom da loknomoj kiel Sjuĉĵou ktp,se mi ne viziti la paĝon.Do, mi absolute ne uzas tian formon, nur per pinjino.Kaj oni ne eblas solvi la tutajn problemojn tiajn per Esperanto.Estas plejbone,ke ni uzu ilin same kiel rilataj landanoj.Korajn dankojn!-[[Celumio 12:31, 21. Jan 2011 (UTC)]]

Ŝanhajo

Saluton Celumio, eĉ kiam vi metis en la paĝon pri Ŝanhajo ŝablonon pri redaktado, mi ŝanĝis ŝablonon pri urbo en ĝi. Petr Tomasovsky 09:47, 20. Jan 2011 (UTC)

Saluton,kara Petr! Korajn dankojn!- Celumio 12:33, 21. Jan 2011 (UTC)

Saluton! Mi rimarkis ke vi disiĝis Ĉinio en apartaj artikoloj sur la civilizacio kaj modernaj landoj, kiu estis farenda! Tamen, mi pensas tio "Ĉina Popola Respubliko" estas pli konvena nomo por la lando (kun la oftasento mallongigo ĈPR). Ankaŭ, la apartigilo inter la paĝoj estas ia malordo aktuale, kaj se vi povus trovi tempo por ordigi tion, estus bonege! Amike, Tchock00 04:22, 21 Feb. 2011 (UTC)

Efektive, mi nun ŝanĝis la titolo mem (Ĉina Popola Respubliko), kaj riparis iom de la alidirektiloj. Mi sincere esperas, ke mi ne preterpasis mian aŭtoritaton tiel! Amike, Tchock00 20:32, 21 Feb. 2011 (UTC)
Saluton,kara amiko! Ja tio ĉi estas pli konvena por nia (ĉino) kutimo. Mi tradukis tiel laŭ la anlga kutimo:Respublic of China kaj People Respublic of China.Kaj mi foliumis materialaĵojn. Ĉina Popola Respubliko ankaŭ estas uzita oficiale. Koran dankon!Celumio 23:57, 21 Feb. 2011 (UTC)

Dankas Arno Lagrange @

Dankas A L @

Cetere mi markis la artikolojn verkitajn de vi Yuan Ming Yuan-Imperia Ĝardeno kaj Ĉinio polurindaj: mi rimarkas multajn sintaksajn erarojn kiuj igas la tekstojn malfacile kompreneblaj. AL @ 09:27, 23 Feb. 2011 (UTC)

Dankon por via sciigo! Mi sciis tion kaj faros pli.Celumio 06:16, 24 Feb. 2011 (UTC)

您的世界语那么好,请问您在哪儿学的呀?

RT,真佩服您!

A0110110010 08:37, 25 Sep. 2011 (UTC)