Pedro la 1-a (Kastilio): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ChuispastonBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota modifo de: id:Peter, Raja Kastilia dan León
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: fi:Pietari I Julma
Linio 58: Linio 58:
[[es:Pedro I de Castilla]]
[[es:Pedro I de Castilla]]
[[eu:Petri I.a Gaztelakoa]]
[[eu:Petri I.a Gaztelakoa]]
[[fi:Pietari I Julma]]
[[fr:Pierre Ier de Castille]]
[[fr:Pierre Ier de Castille]]
[[gl:Pedro I de Castela]]
[[gl:Pedro I de Castela]]

Kiel registrite je 09:09, 25 sep. 2011

Pedro la 1-a La Kruela

Pedro la 1-a de Kastilio (Burgos, Kastilio, 30an de aŭgusto de 1334Montiel, Kastilio, 23an de marto de 1369), nomita la Kruela de liaj malamikoj kaj la Justema de liaj partianoj, estis reĝo de Kastilio kaj Leono ekde la 26a de marto de 1350, kiam li estis ankoraŭ 15jaraĝa, ĝis sia morto kun 35.

Junaĝo

Li estis la filo kaj sukcedonto de Alfonso la 11-a la Justema kaj de María de Portugalio (1313-1357), filino de la reĝo Alfonso la 4-a de Portugalio. Li estis la lasta reĝo de Kastilio de la Dinastio de Burgonjo.

La reĝo patro ne zorgis lian edukadon, ĉar li vivis kun sia amantino Leonor Núñez de Guzmán, kaj lasis la zorgadon de la heredonto al la patrino María de Portugalio, kiu loĝis kun la filo en Sevilo. Rapide rivaleco eksplodis inter la partianoj de la diversaj sukceduntoj, ĉu filoj de la reĝo kaj de María de Portugalio ĉu filoj de la reĝo kaj de Leonor Núñez de Guzmán ĉu la aragonaj infantoj.

Enlanda Milito

Manuskripto de la 15a jarcento kie aperas la Batalo de Nájera.

Ĝi daŭris preskaŭ 20 jarojn, la tutan epokon de la reĝado de Pedro. Ne nur temis pri politikaj rivalecoj, sed ankaŭ la amrilatoj de la diversaj monarkoj (kaj la patro kaj li mem) komplikigis enorme la situacion kaj implikis diversajn partiojn; interfamiliaj, duonfamiliaj kaj bofamiliaj mortigoj okazis multe. Eĉ komencis milito kontraŭ la Reĝlando de Aragono en 1357. En 1366 la duonfrato Henriko la 2-a organizis armeon kun helpo de Francio kaj Aragono, prenis la povon en Kastilio kaj frontis la militan povon de la duonfrato Pedro.

Senkapigo de Pedro la 1-a (manuskripto de la 14a jarcento).

En 1369 finfine renkontiĝis batale la du duonfratoj en legenda lukto kie ŝajne intervenis ankaŭ la franco Bertrand du Guesclin kaj mortis Pedro, al kiu sukcedis la duonfrato Henriko.

Pedro havis almenaŭ 8 gefilojn kun almenaŭ 5 virinoj.

Antaŭe:Reĝo de KastilioPoste:
Alfonso la 11-a1350-1369Henriko la 2-a

Bibliografio

  • Díaz Martín, Luis Vicente: Itinerario de Pedro I de Castilla. Valladolid: Universidad de Valladolid, 1975. ISBN 84-600-1763-X
  • Díaz Martín, Luis Vicente: Pedro I el Cruel (1350-1369). 2ª ed. Gijón: Trea, 2007. ISBN 978-84-9704-274-1
  • González Jiménez, M. y García Fernández, M. (ed. lit.): Pedro I y Sevilla. Sevilla: Ayuntamiento de Sevilla, Icas, 2006. ISBN 84-96098-77-X
  • Guichot, Joaquin: Don Pedro I de Castilla. Ensayo de vindicación crítico-histórica de su reinado. Sevilla, 1878.
  • López de Ayala, Pedro: Crónicas. Barcelona: Editorial Planeta, 1991. ISBN 84-320-6965-5
  • Mérimée, Prosper: Histoire de don Pèdre Ier, roi de Castille. París: Elibron Classics, 2006. ISBN 1-4212-3964-7
  • José María Montoto López Vigil: Historia de don Pedro I de Castilla. Sevilla: Editorial Ibérica, 1845.
  • Ortíz de Zúñiga, D: Anales Eclesiásticos y Seculares de la muy noble y muy leal ciudad de Sevilla. Reproducción facsímil. Guadalquivir. Sevilla, 1988. vol. 2. pp. 146-147.
  • Rocasolano, Javier: Historia del Reino de Castilla. Barcelona: Editorial Hesperión, 1966.
  • Sevilla, Santiago: El Rey Don Pedro el Cruel Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes, 1996.
  • Tubino, Francisco M.: Pedro de Castilla: la leyenda de doña María Coronel y la muerte de don Fabrique. Madrid: [s.n.], 1897 (Sevilla: Imp. de "La Andalucía")
  • Valdeón Baruque, Julio: Pedro I, el Cruel y Enrique de Trastámara. Madrid: Aguilar, 2002. ISBN 84-03-09331-4
  • José Velázquez y Sánchez: Apuntes sobre el carácter y conducta del rey D. Pedro. En Revista de ciencia, literatura y artes. Sevilla. T.6 (1860), pp. 140-152.

Eksteraj ligoj

Ŝablono:LigoElstara