Vanuatuo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 157: Linio 157:
[[ms:Vanuatu]]
[[ms:Vanuatu]]
[[mt:Vanwatu]]
[[mt:Vanwatu]]
[[my:ဗနွားတူနိုင်ငံ]]
[[na:Banuatu]]
[[na:Banuatu]]
[[nah:Vanuatu]]
[[nah:Vanuatu]]

Kiel registrite je 21:44, 25 sep. 2011

Respubliko de Vanuatuo
Ripablik blong Vanuatu
Republic of Vanuatu
République de Vanuatu

Flago de Vanuatuo

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Yumi, Yumi, Yumi
Nacia devizo: Long God Yumi Stanap
(Bislame: antaŭ Dio ni staras)
suverena ŝtatoinsula landolando • insulara lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Portvilao
Oficiala(j) lingvo(j) bislama lingvo, franca lingvo, angla lingvo
Uzata(j) lingvo(j) Bislama, angla, franca (oficialaj); pli ol 100 regionaj
Plej ofta(j) religio(j) Kristanoj (protestantoj)
Areo 12 281,25[1] km²
- % de akvo 0 %
Loĝantaro 234 023 (2009)[1] (2020)
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Loĝantoj vanuatuanoj
Horzono +11
Interreta domajno vu
Landokodo VUT
Telefona kodo +678
Plej alta punkto Mount Tabwemasana
Plej malalta punkto Pacifiko
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Iolu Abil (de 2009)
Ĉefministro Sato Kilman (de 2011)
Sendependiĝo disde Francio kaj Britio 30-a de julio 1980
Ekonomio
Valuto vatuo (VUV)
vdr

Vanuatuo, oficiale Respubliko de Vanuatuo (bislame Ripablik blong Vanuatu, angle Republic of Vanuatu, france République du Vanuatu), estas oceania ŝtato en Melanezio, en la Korala Maro (Pacifika Oceano). Ĝi estas insularo konsistanta el 83 insuloj, plejparte vulkanaj.

En la insularo unue loĝis melanezianoj. Eŭropanoj malkovris ĝin en 1605 kiam alvenis Pedro Fernandes de Queirós al la insulo Espiritu Santo. Nomita Novaj Hebridoj post James Cook, la insularo spertis koloniigon de eŭropanoj inter la 18-a kaj 19-a jarcentoj. En 1904, Francio kaj Britio decidis kunregi ĝin: de 1906 ĝis 1980, Novaj Hebridoj estis la sola kolonio regata de du landoj. En 1980, ĝi sendependiĝis kaj eknomiĝis Vanuatuo.

Geografio

Mapo de Vanuatuo kaj Nov-Kaledonio

Vanuatuo troviĝas en la Korala Maro, 1 750 km oriente de Aŭstralio kaj 540 km nordoriente de Nov-Kaledonio.

Sur la insularo troviĝas la vulkano Manaro.

Biogeografie Vanuatuo situas en la Aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas la ekoregionon: Vanuatuajn pluvarbarojn.

Insularo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de insuloj de Vanuatuo.

La tuta teritorio de Vanuatuo estas insularo konsistanta el 81 insuloj, plus du (insulo Matthew kaj Hunter) kiuj estas kontestataj de Francio (kiu konsideras ilin parto de Nov-Kaledonio). La insularo estas preskaŭ 900 km longa, laŭ nord-suda akso, kaj kovras areon de pli ol 12 000 km2.

La tri plej grandaj insuloj estas Espiritu Santo, Malekula kaj Efate.

Preskaŭ ĉiuj insuloj estas vulkanaj. Pluraj el la vulkanoj estas neaktivaj, sed kelkaj estas daŭre aktivaj, ekzemple la vulkano Yasur sur la insulo Tanna. La insulo Lopevi estis iam loĝata, sed ĝia loĝantaro estis movita al Epi pro la danĝero de ĝia vulkano.

Loĝantaro

Vanuatuo havas 234 023 loĝantojn[1] kutime nomataj Ni-Vanuatu, kiuj plejparte estas praloĝantoj (Melanezianoj kaj Polinezianoj). Aliaj loĝantoj venas de aliaj pacifikaj insuloj, Eŭropo kaj Azio.

Multaj loĝantoj vivas en vilaĝoj; la lando havas nur du urbojn: la ĉefurbon Portvilao sur la insulo Efate kaj Luganville sur Espiritu Santo.

Administraj dividoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Provincoj de Vanuatuo.
Mapo de la provincoj

Vanuatuo estas dividita en ses provincoj ekde la jaro 1994. Tiuj provincoj estas, de nordo al sudo: Torba, Sanma, Penama, Malampa, Shefa kaj Tafea.

Politiko

Ekstera politiko

Vanuatuo apartenas al la Brita regnaro kaj al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Interesaj informoj

La 8-an de decembro 2009 la aborigena tribo loĝanta en Vanuatuo oficiale pardonpetis al posteuloj de la brita misiisto John Williams. Li envenis al la insulo Erromango en 1839 kune kun sia parulo John Harris por konverti al kristanismo lokajn loĝantojn, sed ambaŭ estis mortigitaj kaj manĝitaj de tiuj. Por partopreno en la ceremonio en Vanuaton elveturis prapranepo de la misiisto kaj 17 liaj parencoj. Aborigenoj kredas, ke ĉi tiu rito forigos de ili la antaŭlongan malbenon.[2][3]

Referencoj

Ŝablono:LigoElstara