Vikipedio:Bonvenon al Vikipedio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Biografio pri Luis Felipe Saldarriaga, Kolombia arkitekto kaj Esperantisto.
e Forigis redaktojn de Luis felipe (diskuto); restarigis al la lasta versio de Airon90
Linio 54: Linio 54:
Ĝenerale, antaŭ ol redakti paĝon, estas saĝe rigardi kio estas skribite en la diskutpaĝo.
Ĝenerale, antaŭ ol redakti paĝon, estas saĝe rigardi kio estas skribite en la diskutpaĝo.


=== Minimumaj kriterioj por nova paĝo ===
LUIS FELIPE SALDARRIAGA
Kolombia arkitekto kaj Esperantisto.


Kiam vi kreas novan paĝon, tiam prefere tuj aŭ post kelkaj minutoj enmetu almenaŭ tri frazojn, unu internan ligilon kaj enmetu en unu kategorion. Tiam la nova paĝo nomiĝas ''[[Vikipedio:ĝermo|ĝermo]]''. Se vi enmetas malpli da teksto, eventuale iu opinias vian novan paĝon forigenda; tio celas gardi bazan kvalitonivelon de la vikipedio. Por eviti problemojn prefere legu, kiaj artikoloj estas [[Vikipedio:Reguloj pri forigado|forigendaj]] - kaj evitu, ke via artikolo estas ekzemple tro mallonga aŭ "[[Vikipedio:Menciindeco|ne-enciklopedia]]".
ĜENERALAĴOJ.

Luis Felipe Saldarriaga naskiĝis en urbeto Segovio, Departemento de Antiokio, la 21-an de oktobro de 1956. Tie li loĝadis ĝis novembro de 1976, kiam abiturientiĝis en mezlernejo “Liborio Bataller”, kaj decidis vojaĝi al urbo Medeĵino (Medellín), kie aktive partoprenis E-agadojn, dum multaj jaroj instruis la Internacian Lingvon kaj nune loĝas.

En 1974, en Segovio, ekkonis pri Esperanto per E-profesoro Jairo del Río Ángel, kiu instruis al li kaj al aliaj segovianoj la unuan elementan E-kurson. Tuj Luis Felipe Saldarriaga Esperantistiĝis kaj de tiam la Internacia Lingvo logis lian menson kaj vivon.

Ekde sia frua infanaĝo Luis Felipe Saldarriaga interesiĝis pri arto; tial li unue decidis studi pentrarton en Belarta Instituto de Medeĵino, kie studis tri el la ses jaroj de tiu kariero. Poste interesiĝis pri arkitekturo, kariero kiun li studis en Kolombia Nacia Universitato de Medeĵino, kiu diplomigis lin en 1993.

ŜTATOFICISTO.

En 1994, per publika konkurso, atingis postenon kiel arkitektura dizegnisto en la fako pri publikaj konstruaĵoj de la ŝtata entrepreno Departemento de Antiokio, kie restis dum tri jaroj, ĝis decembro de 1997, kiam estis oficoŝanĝita al la Kultura Fako, kie nune kunordigas la laborojn pri kultura heredaĵo por 125 urboj kaj urbetoj de la Antiokia Departemento.

En tiu posteno Luis Felipe Saldarriaga devas, inter alie:

• Asesori al membroj de la komunumo kaj al ŝtatoficistoj pri rekono kaj protektado de la kultura heredaĵo de la 125 urboj kaj urbetoj de la Antiokia Departemento.

• Kunordigi la Departementan Konsilion pri Kultura Heredaĵo de Antiokio kaj realigi ĝian Teknikan Sekretarion.

• Kunordigi la Departementan Programon “Gardantoj de la Kultura Heredaĵo”.

• Realigi kontrolon al projektoj pri klerigado rilate al la kultura heredaĵo de la Antiokia Departemento, kiujn oni kontraktas kun universitatoj.

• Realigi kontrolon al projektoj pri protekto-planoj de la Antiokia Kultura Heredaĵo, kiujn oni kontraktas kun universitatoj aŭ privataj entreprenoj.

• Realigi kontrolon al projektoj pri restaŭrado de konstruaĵoj kaj artaĵoj apartenantaj al la Kultura Heredaĵo de la Nacio, lokigitaj en la Antiokia Departemento, kiujn oni kontraktas kun entreprenoj spertaj pri la temo.


KULTURA PARTOPRENO.

Dum sia laborado por la ŝtato Luis Felipe Saldarriaga vojaĝas tra la tuta Departemento de Antiokio, enhavanta 125 urbojn kaj urbetojn, kun diversa kaj abunda kulturo. Same, invitite de la Kultura Ministerio de Kolombio, li ĉeestas plurajn naciajn kongresojn kaj kunvenojn por alporti al la disvolvo de la politiko necesa por protekti la kulturan heredaĵon de la Kolombia lando.

De longe Luis Felipe Saldarriaga prelegas pri kultura heredaĵo en la Antiokiaj universitatoj, muzeoj, lernejoj, kulturdomoj kaj kulturaj sidejoj de la Antiokiaj urboj.

Luis Felipe Saldarriaga ankaŭ verkis kaj publikigis plurajn artikolojn pri kultura heredaĵo kaj kunordigas la eldonadon de kulturaj verkoj.

Okaze de siaj laborvojaĝoj, Luis Felipe Saldarriaga fariĝis amatora fotisto. Liaj fotoj ilustras diversajn kulturjan publikaĵojn.

Dum kvin jaroj estis membro de la Medeĵina Kultura Konsilio kaj antaŭ dek jaroj estas teknika sekretario de la Departementa Konsilio pri Kultura Heredaĵo de Antiokio.

La 30-an de novembro de 2009, Luis Felipe Saldarriaga estis medalita de la departementa gubernio de Antiokio, okaze de siaj 15 jaroj da elstara laborado por la regiona ŝtato.


== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==

Kiel registrite je 00:19, 14 okt. 2011

  bonvenon indekso · kategorio · premioj · portalejo · helpo  
Bonvenon al la Vikipedio!

Tiu ĉi paĝo provas doni al vi koncize la plej gravajn informojn pri Vikipedio.

Principoj

Vikipedio estas libera enciklopedio. Libera signifas antaŭ ĉio, ke la tekstoj kaj multaj el la bildoj en ĝi estas liberaj verkoj, t.e. vi rajtas kopii tiajn tekstojn kaj bildojn kaj laŭplaĉe uzi ilin ŝanĝe aŭ senŝanĝe, komerce aŭ ne, kondiĉe ke via uzo estas konforma al la koncerna libera licenco.

Krom tio,

  • vi povas legi ĝin senpage, el la reto;
  • ne ekzistas firma redakcio, sed verkas nur volontuloj;
  • ĝi estas neŭtrala kaj sendependa.

Kiu rajtas kontribui? Ĉiu, kondiĉe, ke li aŭ ŝi respektas niajn regulojn. La plej gravaj reguloj estas:

  • Vikipedio estas enciklopedio, ne forumo por babilado, politika propagandejo, blogo por personaj spertoj ktp.
  • Kondutu al aliaj vikipediistoj kun respekto.
  • Respektu la kopirajtajn leĝojn, ne simple prenu tekstojn de aliloke. (Do reformulu la frazojn por eviti problemojn.)
Du virinoj legas artikolon pri Alberto Ejnŝtejno en la angla Vikipedio.

Vi rajtas kontribui sen registriĝo, tamen ni tre rekomendas registriĝon. Kiel registrita uzanto ("vikipediisto") vi havas pli da ebloj, kaj aliaj vikipediistoj povas pli bone komuniki ion al vi. Vi rajtas registriĝi sub pseŭdonimo, se vi deziras. Por kontribui vi povas laŭplaĉe:

  • korekti lingvajn erarojn aŭ tajperarojn
  • trovi pli bonan vortumon
  • pliampleksigi artikolojn
  • krei novajn artikolojn.

Kiam vi kreas novan artikolon, zorgu pri tio, ke enestu almenaŭ tri frazoj; legu sube pri la minimumaj kriterioj por nova paĝo.

La Oftaj demandoj klarigas al vi multajn aliajn bazajn aferojn pri Vikipedio. Eble vi interesiĝas ankaŭ pri respondoj al kritikoj pri Vikipedio.

Esperantlingva kaj aliaj vikipedioj

La Esperanto-vikipedio estis la 4-a plej granda vikipedio de majo 2002 ĝis januaro 2003. Ĝi poste restis la sesa post la angla, la germana, la franca, la pola kaj la sveda. Fine de 2008 ĝi havis la 22-an lokon inter la diverslingvaj versioj, kio supozeble restos dum iom da tempo. Nun (19-a de aprilo 2024) ĝi havas 352 488 artikolojn. Ankaŭ vidu ĉe Internacia Vikipedio kaj la kutime relative aktuala anglalingva listo de vikipedioj. Tamen, la plej grava afero ne estas havi laŭeble multajn artikolojn, sed precipe multajn bonajn - aŭ almenaŭ bone uzeblajn, kiuj plenumas la minimumajn kriteriojn por artikolo.

La Vikipedio estas grava por Esperantujo:

  • Ĝi estas jam nun bone uzebla kiel ĝenerala enciklopedio - la unua en Esperanto.
  • Ĝi informas ankaŭ pri Esperanto-temoj.
  • Ĝi helpas ellabori la fakan lingvon.
  • Ĝi ofte montras al alilingvaj vikipediistoj, ke koncerna artikolo ekzistas ankaŭ en Esperanto - ja Esperanto troviĝas oportune tuj post English en la listo "aliaj lingvoj".

Se vi volas helpi diskonigi la vikipedion kaj varbi novajn kunlaborantojn - jen kelkaj ideoj: Vikipedio:Vikipedio kaj Esperantio.

Unuopaj aferoj

Registriĝi

Du virinoj legas tekston en libro.

Vi povas redakti sen registriĝi, aŭ fariĝi registrita vikipediisto kun vikipediistaj konto, nomo kaj paĝo (senpage). Post registriĝo vi povas ensaluti.

Elektu vikipediistan nomon (ankaŭ nomata "salutnomo"). Ĝi ne estu ofenda. Vi povas uzi vian personan nomon, voknomon, aŭ simple vorton kiun vi ŝatas. Estas je via elekto ĉu vi restas anonima aŭ mencias sur la vikipediista paĝo vian veran nomon (kiel faras multaj). Vi respektu la anonimecon de aliaj vikipediistoj, kiuj evidente preferas tion.

Redakt(et)i artikolon

Se vi vidas artikolon kiun vi deziras plibonigi, vi bonvenas klaki "redakti", tute supre. Tiam la teksto reaperos en alia formo kaj vi povos korekti la enhavon, lingvaĵon aŭ ekzemple verki novan alineon. Simple faru simile kiel la teksto, kiun vi jam vidas kaj rigardu la rezulton unue helpe de la "Antaŭrigardo"-butono. Por pli komplikaj aferoj estas preferinde, ke vi iomete lernu pri la reguloj de Vikipedio - eble komence redaktu nur etajn aferojn. Ĉiam helpas rigardi en aliaj artikoloj, kiel viaj kolegoj atingis iun difinitan rezulton.

Uzi la diskutpaĝon

Ĉiu artikolo havas propran "diskuto"-paĝon. Do, se vi timas redakti paĝon, skribu vian komenton aŭ proponon en la koncernan "diskuto"-paĝon. Foje vi vidas ke la ligilo ankoraŭ estas ruĝa, do la diskutpaĝo ankoraŭ ne ekzistas; simple surklaku kaj vi kreas ĝin.

Ĝenerale, antaŭ ol redakti paĝon, estas saĝe rigardi kio estas skribite en la diskutpaĝo.

Minimumaj kriterioj por nova paĝo

Kiam vi kreas novan paĝon, tiam prefere tuj aŭ post kelkaj minutoj enmetu almenaŭ tri frazojn, unu internan ligilon kaj enmetu en unu kategorion. Tiam la nova paĝo nomiĝas ĝermo. Se vi enmetas malpli da teksto, eventuale iu opinias vian novan paĝon forigenda; tio celas gardi bazan kvalitonivelon de la vikipedio. Por eviti problemojn prefere legu, kiaj artikoloj estas forigendaj - kaj evitu, ke via artikolo estas ekzemple tro mallonga aŭ "ne-enciklopedia".

Vidu ankaŭ