Fiŝoj en antikva Egiptujo: Malsamoj inter versioj
Lvh (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo: eta|Kato manĝas fiŝon, [[Tombo de Nacht (TT52)|]] '''Fiŝoj''' kaj aliaj akvobestoj estis en antikva Egiptujo unu el la plej gravaj nutraĵoj. ... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 09:08, 20 okt. 2011
Fiŝoj kaj aliaj akvobestoj estis en antikva Egiptujo unu el la plej gravaj nutraĵoj. De prahistorio ili estis la plej grava provizantoj de proteino por granda parto de la egipta loĝantaro[1]. Skribaj kaj arkeologiaj fontoj prezentas vastajn informojn pri diversaj fiŝoj kaj akvaj bestoj, kiel ankaŭ ties kaptado kaj uzado. Fiŝojn kaj akvobestojn oni prezentis en la egipta arto, uzis ilin kiel kuracilo, prilaboris konkojn al ornamaĵoj, juveloj aŭ iloj. Fiŝkaptado estis aparata entreprena branĉo, oni komercis pri akvobestoj, kaj ilia kaptado estis ŝatokupo de la egipta elito. La biblio mencias la gravecon de fiŝaĵo kiel nutraĵo en antikva Egiptujo.[2]
Fiŝoj
. Kontraŭe al aliaj mediteraneaj kulturoj de la antikvo la egiptoj kaptis ĉefe dolĉakvaj fiŝoj en la delto de la Nilo. Laŭ la nun konataj fontoj la kaptado de salakvaj fiŝoj estis sensignifa.[3] La kialoj estas neklaraj, eble la risko de kapti fiŝojn el la maro estis pli granda, kaj estis pli facile fiŝkapti en la Nilo aŭ oazaj lagoj. La ĉefa kaptoregiono estis la Nilo, ties delto kaj la lagoj en Fayum[1].
Bibliografio
- Joachim Boessneck: Die Tierwelt des Alten Ägypten. Untersucht anhand kulturgeschichtlicher und zoologischer Quellen. C.H. Beck, München 1988, ISBN 3-406-33365-6.
- Angela von den Driesch: Fische im Alten Ägypten. Eine osteoarchäologische Untersuchung. Kanzler, München 1986 (Documenta naturae, Nr. 34).
- Heinz Felber: Fischerei, Fischereigewerbe. II. Ägypten. In: Der Neue Pauly Band 4 (1998), Sp. 527.
- Ingrid Gamer-Wallert: Fische und Fischkulte im Alten Ägypten. Harrassowitz, Wiesbaden 1970 (Ägyptologische Abhandlungen, Bd. 21), ISBN 3-447-00779-6.
- Dietrich Sahrhage: Fischfang und Fischkult im Alten Ägypten. von Zabern, Mainz 1998 (Kulturgeschichte der Antiken Welt, Bd. 70), ISBN 3-8053-1757-3.