Oberstammheim: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 21: Linio 21:


==Najbaraj komunumoj==
==Najbaraj komunumoj==
La komunumo Oberstammheim limas en nordo al [[Wagenhausen TG|Wagenhausen]] ([[Kantono Turgovio|TG]])
La komunumo Oberstammheim limas en nordo al [[Wagenhausen TG|Wagenhausen]] ([[Kantono Turgovio|TG]]), en sudoriento al [[Nussbaumen]].


==Trafiko==
==Trafiko==

Kiel registrite je 23:04, 26 okt. 2011

Oberstammheim
Blazono de Oberstammheim
Dosiero:Oberstammheim.jpg
Vilaĝa placo de Oberstammheim
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Zuriko
Distrikto Andelfingen
Koordinatoj  47° 38′ N 8° 47′ O / 47.633 °N, 8.783 °O / 47.633; 8.783 (mapo)Koordinatoj: 47° 38′ N 8° 47′ O / 47.633 °N, 8.783 °O / 47.633; 8.783 (mapo)
Areo 9,36 km²
Alteco 440 m super marnivelo
Poŝtkodo 8477
Komunumkodo 0036
Mapo de Oberstammheim
vdr

Pri la komunumo

Oberstammheim estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1069 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Oberstammheim situas je la piedo de la monto Stammerberg kaj formas kun la komunumoj Unterstammheim kaj Waltalingen la valon Stammertal.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Oberstammheim limas en nordo al Wagenhausen (TG), en sudoriento al Nussbaumen.

Trafiko

Oberstammheim situas for de la gravaj trafikvojoj, tamen ĝi estas bone atingebla per publika kaj privata trafiko. Tra la komunumo kondukas la poŝtaŭtobuslinio de Fraŭenfeld al Andelfingen, per kiu la komunumo estas ligita kun la Zurika Trafik-Unio kaj ankaŭ la aŭtoŝoseo A4 estas facile atingebla.

Historio

Unua dokumenta mencio de Stammhaim okazis en donacletero de la jaro 761, per kiu la Monaĥejo Sankt-Galo ricevas la posedaĵojn de Isanhard en Stammheim. Pri Oberstammheim mem la unua mencio datiĝas el la jaro 879, kiam la posta imperiestro Karolo la 3-a donacis el sia krona havaĵo ĉe Oberstammheim grandan bienon ankaŭ la la Monaĥejo Sankt-Galo. La sankt-gala abato sur tiu bieno konstruis preĝejeton por siaj kamparanoj. En la jaro 1464 Oberstammheim estis akirita de la urbo Zuriko.

Vidindaĵoj

  • Reformita kapelo de la Sankta Gallus kun mezepokaj freskoj
  • Gastejo Hirschen
  • Malnova kancilerio
  • Malnova vinpremilo kaj forĝejo
  • Historiaj faktrabdomoj en la malnova vilaĝokerno

Eksteraj Ligiloj

Bildoj