Mano Solo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
HRoestBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota aldono de: pl:Mano solo
Linio 55: Linio 55:
[[nl:Mano Solo]]
[[nl:Mano Solo]]
[[no:Mano Solo]]
[[no:Mano Solo]]
[[pl:Mano solo]]
[[pt:Mano Solo]]
[[pt:Mano Solo]]

Kiel registrite je 16:55, 28 okt. 2011

Mano Solo

Mano Solo, nasknome Emmanuel Cabut (naskiĝis la 24-an de aprilo 1963 en Châlons-sur-Marne, mortis la 10-an de januaro 2010 en Parizo) estas franca kanzonisto. Lia patro estas la karikaturisto Cabu, lia patrino Isabelle Monin, kiu fondis "La Gueule ouverte" ("La malferma faŭko"), magazinon dediĉita al ekologio. Mano estas karesnomo por Emmanuel. Mano Solo verkas ne nur muzikon kaj kanzonojn sed ankaŭ poemojn kaj desegnojn.

Biografio

Ekde la aĝo de 17 jaroj, li ludas en punka muzikbando, la Chihuahuas, kiel gitaristo sed nur ekde la 1990-aj jaroj li alpaŝas malantaŭ la mikrofonon kaj kantas siajn proprajn tekstojn. La unua albumo, la Marmaille nue (la nuda Bubaro) naskiĝas en 1993 kaj vendiĝas 100000-ekzemplere la unuan jaron.

En 1995 aperis la dua albumo, Les Années sombres (la sombraj jaroj), kiu estas ja laŭ la titolo sombra albumo (ankaŭ ora disko ekde la unua monato).

Li denove kuniĝas la sekvantan jaron 1996 kun parto de la Chihuahuas por la albumo Frères misère (Mizerfratoj). Ritmoj kelkfoje sonoras kiel punkaj kaj la tekstoj temas pri pli soci-politikaj aferoj ol en la antaŭaj soloalbumoj. Malmulte konigita, tiu albumo ne trafas tujan sukceson.

Paralele al sia kanzonista kariero, Mano Solo disvolvas aliajn talentojn. Li desegnas kaj pentras, interalie la kovertojn de siaj albumoj. Li ankaŭ skribas kaj dank'al la lukro de la muziko, li fondas sian propran eldonejon (« La Marmaille nue ») kaj publikigas du verkojn: en 1995, la poemaron Je suis là (Mi estas tie), kaj en 1996, la romanon Joseph sous la pluie (Jozefo sub pluvo) (elĉerpita).

En 1997, li aperigas novan soloalbumon Je sais pas trop (Mi ne tro scias) (Ora disko) enkoncerte surbendigita kies melodioj kaj sonkoloroj denove estas originalaj.

Du jarojn poste, Mano Solo registras la duoblan albumon Internationale Shalala (Shalala Internacio) dum koncertoj en la Tourtour, malgranda teatro en Parizo, kie li regule spektaklas ekde siaj unuaj paŝoj. Li ludas gitaron sole kaj ankaŭ kun Jean-Louis Solans [Ĵan Lui Solans]. La pecoj devenas de pli fruaj albumoj, ekcepte de Shalala, himno al interna revolucio, kiun la artisto kantas kun sia publiko fine de ĉiuj koncertoj. Lia mesaĝo estas pozitiva kaj dinamika.

Lia dua albumo (publike registrita), titolita La Marche (La Marŝo), eldoniĝas en 2002, ĝi reverkas multajn pecojn el la albumo Dehors (Ekstere), intertempe aperigita (en Aŭgusto 2000). Kun la albumo estas lumdiskego (DVD), kie la artisto montras fotojn, fragmentojn de koncertoj kaj animaciojn el artefaritaj bildoj el sia propra imago. Ekde 2001, Mano Solo interesiĝas multe pri Interreto. Li kreas kaj disvolvas sian propran retejon laŭ siaj politikaj, sociaj kaj artaj interesoj, kuraĝigante siajn vizitantojn al kreiveco.

En 2004, aperas Les Animals[1]. Kiel ĉiuj el liaj albumoj, ĝi sonas nove kaj tekstoj eligas ĉiam la saman energion, bonservita de poeziplena lingvo. Kelkaj titoloj estas novaj registraĵoj de malnovaj kanzonoj. Ankaŭ ĉeestas la titolo Botzaris , registrita kun la Têtes Raides (franca punk-rok-realista muzikgrupo).

Li aperas dufoje en la albumo Dans le caillou (En la ŝtoneto) de Karpatt.

En 2006, li ne rekontraktas kun Warner, sia diskeldonejo. Li mem produktas sian novan albumon In the garden (En la ĝardeno) kiu aperas Marton 2007. Li proponas tiun diskon per antaŭvendo ekde la 18-a de septembro. Ĉiumonate, la antaŭaĉetanto povas elekti novaĵojn (kanzonoj aŭ filmoj) kaj, kiam aperas la albumo, li ricevas ĝin. La kolektita mono estos uzata por reklami la albumon. Per tiu agmaniero, la artisto deziras apartigi sin de la klasika diskindustrio kaj krome elmontri, ke arta produktado ankaŭ kostas.

Mano Solo estadas antaŭ ĉio aktivista artisto. Marte 2006, li okazigas koncerton en Bataclan ( Bataklan, fama pariza spektaklejo) por profiti al la asocio Fazasoma, kiu helpas la madagaskaran loĝantaron. Li ankaŭ prezentas kaj animas ekde januaro 2007, ĉiumonate je lasta sabato, radioelsendon sur Radio Aligre (93.1), de noktomezo ĝis kelkfoje aŭroro, paroligante la senparolulojn. Taŭgas ankoraŭ indiki liajn multnombrajn aperojn en manifestacioj celante disvolvi egalecon inter homoj.

Diskaro

  • La Marmaille nue (1993)
  • Les Années sombres (1995)
  • Frères misère (1996), kun la muzikgrupo 'Les Frères misère'
  • Je sais pas trop (1997)
  • Internationale Shalala (1999)
  • Dehors (2000)
  • La Marche (2002), publike surbendigita
  • Les Animals (2004)
  • In the garden (2007)

Eksteraj Ligiloj

Notoj

  1. Traduko de tiu titolo estas malfacila, ĉar en ĝi estas intenca ortografia eraro: unu animal estas france unu besto, pluraj animal estas france animaux ne animals. Sed laŭ Mano Solo: Oni tiom estas sociaj bestoj, sed tiom sola oni sentas sin , ke fakte oni estas 'animals', oni restas unuope, kvankam oni estas multnombra, grego de unuopaj bestoj.