Paŝo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KamikazeBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: sk:Chôdza
e r2.6.4) (robota aldono de: su:Leumpang
Linio 28: Linio 28:
[[simple:Walk]]
[[simple:Walk]]
[[sk:Chôdza]]
[[sk:Chôdza]]
[[su:Leumpang]]
[[sv:Gång]]
[[sv:Gång]]
[[te:నడవడం]]
[[te:నడవడం]]

Kiel registrite je 18:39, 28 okt. 2011

Animacio de irado

Irado estas speco de mekanika movo eluzanta subajn ekstremaĵojn, kiu estas propra al dupiedaj animaloj kiel estas ekzemple homo, ebliganta transporton el unu loko al loko alia. La irado konsistas el unuopaj paŝoj, kiam regule alternas unu kruro post la alia, per kio okazas la irado.

Por difino de la irado oni konsideras staton, kiam estas ĉiam almenaŭ unu kruro en kontakto kun la tero. Se en la kontakto kun tero estas ambaŭ kruroj, temas pri starado. Se la movo estas tiom rapida, ke ambaŭ kruroj estas en la aero, temas pri kuradosalto. Dum la irado la gravitcentro estas movebla kaj ĝi estas transprenata depende de la unuopaj paŝoj. Ĉe la homo la irado estas kunigita per tri artikoj - maleolo, genua artiko kaj koksa artiko. Por pli facila kaj pli komforta irado la homo estas ekipita helpe de ŝuoj.

Sporta irado

En la moderna kompreno la irado estas ankaŭ atletika sporta disciplino praktikata en la tuta mondo en formo de rapid-irado. Temas pri olimpika disciplino, en olimpikoj oni konkursas en la irado por 20 kilometroj (viroj kaj virinoj) kaj 50 km (nur la viroj).

Rapideco de la irado

Dum kuron oni povas fari nur mallongtempe, oni povas iri senpaŭze. Do dum la mezproksima rapideco de la irado estas 5km/horo, rapideco de la kuro povas esti eĉ 24,5 km/horo (vidu kenja kuristo Ngany en olimpiko en Sidnejo 2000, kiu distancon 1500 m pasis per kuro kontraŭ 3 minutoj kaj 32 sekundoj).