Duelo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:18, 1 feb. 2006

Duelo estas antaŭkonsentita batalo inter du personoj pro privata malpaco, laxu antaŭdifinitaj reguloj.

Caesar kaj Tacitus mencias, ke en la ĝermanaj triboj oni decidis pri dsiputoj en duelo. Tiu praktiko iĝis kutimo en la fru-mezepoka okcidenta Eŭropo. Oni akceptis la decidan duelon, ĉar oni ofte rompis la ĵuron.

Se iu akuzis iun antaŭ juĝisto pri pekfaro kaj la akuzato respondis ke la akuzanto mensogas, la juĝisto ordenis duelon kaj antaŭskribis samtempe ties kondiĉojn (loko, tempo, armilo) kaj petis garantiaĵon de ambaŭ pri la partorpeno. La eltiron simbolis grundoĵeto de ganto, la akcepton ties desurpreno fare de la kontraŭulo. Oni pensis, ke Dio defendas iun kiu pravas; la malvenkinto ixgis pekulo antaŭ la leĝoj.