Junano: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 8: Linio 8:


=== Vegetaloj ===
=== Vegetaloj ===
{{ĉefa|Flaŭro de Junano}}
Yunnan estas provinco kun plej multaj specoj da vegetaloj. Tie kreskas ne nur tropikaj kaj subtropikaj vegetaloj, sed ankaŭ vegetaloj de mezvarma kaj malvarma zonoj. Tie kreskas ankaŭ antikvaj, derivaj kaj originalaj vegetaloj kaj tiuj enkondukitaj de eksterlande. En Ĉinio kreskas entute 30 miloj da specoj da vegetaloj kaj 18 miloj da specoj troveblas en Yunnan.
Yunnan estas provinco kun plej multaj specoj da vegetaloj. Tie kreskas ne nur tropikaj kaj subtropikaj vegetaloj, sed ankaŭ vegetaloj de mezvarma kaj malvarma zonoj. Tie kreskas ankaŭ antikvaj, derivaj kaj originalaj vegetaloj kaj tiuj enkondukitaj de eksterlande. En Ĉinio kreskas entute 30 miloj da specoj da vegetaloj kaj 18 miloj da specoj troveblas en Yunnan.



Kiel registrite je 23:41, 12 nov. 2011

Junano (ĉine: 云南, Pinjine: Yúnnán) estas provinco, kiu situas ĉe la sudokcidenta landlimo de Ĉinio. La norda tropiko trapasas ĝian sudon. Kun totala areo de 394 mil kvadrataj kilometroj, ĝi konsistigas 4.1% de la areo de Ĉinio.

Geografio kaj natura stato

Naturaj riĉfontoj

Kun abundo da naturaj riĉfontoj, Yunnan estas rigardata kiel regno de vegetaloj, bestoj, neferaj metaloj kaj droĝerboj.

Vegetaloj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Flaŭro de Junano.

Yunnan estas provinco kun plej multaj specoj da vegetaloj. Tie kreskas ne nur tropikaj kaj subtropikaj vegetaloj, sed ankaŭ vegetaloj de mezvarma kaj malvarma zonoj. Tie kreskas ankaŭ antikvaj, derivaj kaj originalaj vegetaloj kaj tiuj enkondukitaj de eksterlande. En Ĉinio kreskas entute 30 miloj da specoj da vegetaloj kaj 18 miloj da specoj troveblas en Yunnan.

Biogeografie Junano troviĝas ĉefe en la Hindoĉina ekoprovinco de la Hindomalaja ekozono. Ĝi enhavas la ekoregionon: Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj.

Minaĵoj

En Yunnan oni trovis 150 specojn da minaĵoj, kiuj konsistigas 93% de tiuj de la tuta lando. Inter ili la rezervokvanto de zinko, plumbo, stano, kadmio, indio, talio kaj blua asbesto okupas la unuan lokon de la lando.

Akvo

Yunnan estas abunda je pluvo. Tie estas multaj riveroj kaj lagoj. Ĝia jara akva flukvanto estas 200 miliardoj da kubmetroj kaj la pokapa akvokvanto estas 4-obla, kiom tiu de la tutlanda popolo. La abundo da akvo donis al Yunnan riĉan hidroenergian povon.

Turismo

Yunnan havas multe da belaj turismaj lokoj. Tie la klimato estas agrabla, pejzaĝoj belaj, popolaj moroj allogaj.

Loĝantaro

  • Loĝantoj: 41.44 milionoj (fine de 1998)
  • Loĝantara kresko: 1.21% (en 1998)
  • Nacioj: En Yunnan vivas 25 nacioj, sed en la tuta Ĉinio nur 56. La nacimalplimultanoj konsistigas 38.07% de la loĝantoj de la provinco. La nombroj de jioj, bajoj, hanioj, ĝŭangoj, tajoj, mjaŭoj, lisuoj, hujoj, lahuoj, vaoj, naŝioj, jaŭoj, tibetanoj, ĝingpooj, blangoj, primioj, nuoj, aĉangoj, ĝinooj, mongoloj, derungoj, manĉuroj, sujoj kaj bujioj ĉiu superas 8 mil.

Ekonomio

  • Totala enlanda produktovaloro: 179.39 miliardoj da juanoj
  • Pokapa produktovaloro: 4355 juanoj (fine de 1998)
  • Financa enspezo: 16.823 miliardoj da juanoj (fine de 1998)

Ĉefaj industrioj estas la cigareda, flora kaj te-prilabora industrioj.

Ekstera komerco

Yunnan havas komercan rilaton kun 70 landoj kaj regionoj de Azio, Eŭropo, Ameriko kaj Oceanio. Ĝi eksportas ĉefe tabakon, maŝinojn kaj elektrajn instalaĵojn, kemiindustriajn, neferajn, agrikulturajn kaj flankokupajn produktaĵojn. En 1998 la totala importa kaj eksporta valoro estis 1.652 miliardoj da usonaj dolaroj.

Fremda investo

En 1998 fremdaj entreprenistoj investis en Yunnan sume 146 milionojn da usonaj dolaroj kaj tiam funkcias 1575 entreprenoj investitaj de alilandanoj.

Telekomuniko

  • Telefonio: 1.881 milionoj da telefon-abonantoj en la fino de 1998
  • Radio kaj Televizio: Tie funkcias la Yunnan-a Popola Radio-stacio kaj Yunnan-a TV-stacio.

Trafiko

Fervojoj

La Nanning-Kunming-a Fervojo, 886 km longa, ligas Yunnan kun Guanĝi kaj Guizhou, kaj kondukas al la maro. Sole en Yunnan ĝi longis 306 km. Ghi, elektrizita, estas unuaklasa trunka vojo de la lando. Tie funkcias ankaŭ la provincaj fervojoj: La Guangtong-Dali-a kaj Kunming-Yŭi-a Fervojoj.

Ŝoseoj

La duaklasaj kaj pli bonaj ŝoseoj longas entute 958 km kaj la triaklasaj 7571 km, la kvaraklasaj 52248 km.

Akvovojoj

En 1995 oni elspezis 171 milionojn da juanoj por navigacia konstruado ĉe riveroj de la tuta provinco kaj preparis 807 km da novaj navigvojoj por barĝoj, konstruis 2 dokojn por ankri ŝipojn kun jara en- kaj elŝipiga povo de 300 mil-400 mil tunoj kaj 4 dokojn kun tiu de 100 mil tunoj. Nun sur la akvovojoj oni povas transporti ĉiujare 2 milionojn da tunoj da varoj kaj 2 milionojn da homoj.

Aviado

Tie funkcias 19 enlandaj aerolinioj: de Kunming al Pekino, Ŝanhajo, Kantono kaj Hongkong. Krome interne de la provinco estas ankoraŭ 3 aerolinioj: t.e. de Kunming al Jinĝong, Mangŝi kaj Simao. Tie estas ankaŭ 3 internaciaj aerolinioj, t.e. de Kunming al Bankoko, Ranguno kaj Vjentiano.

La flughaveno Wujiaba en Kunming estas unuaklasa aerodromo kaj en Xiŝuangbanna, Mangshi kaj Simao estas duaklasa aerodromo.

rigardu ankaŭ