Barilo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: su:Pager
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: be:Плот
Linio 30: Linio 30:
[[Kategorio:Agrikulturo]]
[[Kategorio:Agrikulturo]]


[[be:Плот]]
[[bg:Ограда]]
[[bg:Ограда]]
[[br:Peulgae]]
[[br:Peulgae]]

Kiel registrite je 17:34, 13 nov. 2011

barilo el lignaj latoj

Barilo estas

  1. aŭ vico da lignaj palisoj, fiksitaj en la grundo kaj transverse kunigitaj per drata reto aŭ per latoj,
  2. aŭ vico da palisoj distance starigitaj kaj ligitaj per horizontalaj bretoj respektive latoj, dratopikdrato,
  3. aŭ aranĝo de ŝtonoj, metitaj unuj super la aliaj, lasante liberajn interspacojn (alikaze temus pri muro aŭ mureto).

La funkcio de barilo estas malhelpi la movigon de homoj aŭ bestoj, kaj apartigi ekzemple korton aŭ ĝardenon.

En simbola senco, la vorto "barilo" ankaŭ uziĝas sinonime al ĉiaspeca obstaklo, malhelpilo.

agrikultura barilo Pensilvanio

Barilo kutimje konsistas el ligno, drato kaj/aŭ plasto. Foje ili estas kolore farbitaj aŭ lakitaj. La drato de barilo en multaj kazoj havas plastan kovron, por esti pli veterorezista. Lignospecoj ofte uzataj por bariloj estas stabilaj kiel kaŝtano, lariko, kverko, pino aŭ flekseblaj (kaj malmultekostaj) kiel piceo kaj saliko.

Kontraste al muro barilo estas principe transportebla kaj havas multajn truojn, kiuj ebligas trarigardon (kaj trapason ekzemple de etaj bestoj).


Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas proverbo pri barilo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
      Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila.  

Referencoj

  1. Lernu