Gliro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e robota modifo de: eu:Muxar gris |
e r2.7.1) (robota aldono de: wa:Sodoirmant ordinaire |
||
Linio 104: | Linio 104: | ||
[[tr:Bayağı yediuyur]] |
[[tr:Bayağı yediuyur]] |
||
[[uk:Вовчок сірий]] |
[[uk:Вовчок сірий]] |
||
[[wa:Sodoirmant ordinaire]] |
Kiel registrite je 18:56, 13 nov. 2011
Gliro | ||||
---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||
| ||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||
Gliro (Glis glis) estas la sola ronĝulo en la familio de la gliredoj (Gliridae), kiu apartenas al la genro Glis. Ĝi estas la plej granda eŭropa specio de ĉi tiu familio.
Priskribo
Gliro havas je supra flanko helgrizbrunetan, grizan aŭ brungrizan felon. Ĝia malsupra flanko kaj ĝiaj vangoj estas blankaj. La vosto portas longajn harojn, estas dikfela kaj atingas longecon ĝis 15 cm. La kuna longeco de la kapo kaj trunko atingas 13 ĝis 19 cm. Ĉirkaŭ la okuloj videblas malhela ringo.
Dum la pariĝa sezono, kiu okazas post la vekiĝo en printempo, ĝi faras flutantajn kaj kvikantajn sonojn. La inoj naskas post 4,5 semajnoj tri ĝis sep idojn, kelkfoje eĉ dufoje jare.
Manĝoj
Gliro manĝas arbajn semojn, ĉefe glanojn kaj fagonuksojn, fruktojn, nuksojn, arbajn ŝosojn, insektojn, birdidojn kaj ovojn.
Naturaj malamikoj
La naturaj malamikoj de la gliro estas arbomarteso (Martes martes) kaj arbara strigo (Strix aluco).
Vivejo
La gliro estas hejma de norda Hispanio, Greklando kaj Italio, tra mezeŭropo ĝis la Urala montaro kaj malgranda Azio. Ĝi tie vivas ĉefe en kverkaj kaj fagaj arbaroj, parkoj kaj fruktaj ĝardenoj. Ĝi moviĝas nur ĉirkaŭ 100 m ĉirkaŭ sia nesto, kiun ĝi konstruas en arbaj kaj subteraj kavoj. Dumtage ĝi dormas.
Ekde oktobro gliroj multope troviĝas en mem fositaj subteraj terkavoj, kie ili tradormas la vintron dum ĉirkaŭ sep monatoj. Kelkfoje ili eĉ dormas en domoj.
Fontoj
- Dipl.-Biol. Michael Schröpel, Dr. rer. nat. Norbert Neuschulz. (1989) BI-Lexikon Zootiere. Leipzig: VEB Bibliographisches Institut. ISBN 3-323-00280-6., paĝo 370 germane
- Gerhard Butzmann, Jonny Gottschalg, Günter Gurst, Anneliese Müller-Hegemann. (1988) Jugendlexikon Biologie, Jugendlexikon. Leipzig: VEB Bibliographisches Institut. ISBN 3-323-0043-9., paĝo 310 germane
- V. J. Staněk; H. W. Smolik (antaŭparolo), Julius Hauf (grafika aranĝo), Ferdinand kaj Charlotte Kirschner (germana traduko). (1976) Der große Bildatlas der Tiere. Prago: Artia., paĝoj 548-585 germane
- Prof. Dr. Rieschel, Dr. Hanke, Dr. Lotz, Dr. Merkel, Dr. Modes; Wilhelm Eigener (ilustraĵoj). Das Tierreich nach Brehm. Hamburg: Buch und Bild GmbH., paĝoj 634-635 germane