Guillermo Valencia: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
102RB (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
MystBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: fr:Guillermo Valencia
Linio 20: Linio 20:
[[en:Guillermo Valencia]]
[[en:Guillermo Valencia]]
[[es:Guillermo Valencia]]
[[es:Guillermo Valencia]]
[[fr:Guillermo Valencia]]

Kiel registrite je 22:48, 13 nov. 2011

Guillermo VALENCIA (29-a de oktobro 1873 en Popajano (Popayán), Kolombio8-a de julio 1943 en Popajano) estis kolombia poeto kaj politikisto.

Guillermo VALENCIA

Li studis en la Seminario de Popajano kaj estis legacia sekretario en Eŭropo (1889-1900), intendanto pri Publika Instruado, ministro pri Financoj kaj pri Milito, guberniestro, reprezentanto kaj senatano de la provinco Kaŭko, profesoro kaj rektoro (1928) de la Universitato de Kaŭko, du fojojn kandidato al la prezidenteco (1918) kaj 1930) kaj reprezentanto de sia lando al la Tutamerikaj Konferencoj de Rio-de-Ĵanejro, Santiago, Montevideo kaj Limo.

Malgraŭ lia intensa politika aktivado, lia famo kuŝas, antaŭ ĉio, en lia literatura laboro. Liaj poezioj valoris al li aperi en elstara loko inter la reprezentantoj de la modernismo kolombia. Kvankam en liaj verkoj aperas formoj uzataj de la dekadentismo, lia stilo povas kvalifikiĝi pli bone kiel parnasa, ĉar la verkisto, per sia akuta imagopovo, fantasia kreivo kaj plena regado de la lingvo, presentiĝas kiel bardo de la formo, sen ke tio implicu ke lia laboro estu manka de enhavo. Aliflanke, malgraŭ ke li lasis sin influi de la francaj simbolistoj, lia humanisma formiĝo kaj lia ŝato al la klasikuloj restigis lin savita de la fermeco kaj la mallumo de la koncepto kaj permesis al li sin defini kiel versfaranto inteligenta ,eĉ populara, ene de la plej pura literatura tradicio hispanlingva.

Li gajnis famon en la hispanamerika literatura mondo per siaj unuaj poeziaj kompiloj «seriozaj»: Poesías (Poezioj) (1898), Ritos (Ritoj) (1914) kaj Poemas (Poemoj) (1917). Inter liaj plej konataj verkoj povas citiĝi En el circo (En la cirko), Los camellos (La kameloj) kaj San Antonio y el centauro (Sankta Antonio kaj la centaŭro), potencaj verkoj, de la vira poezio, plena de plastikeco. Lia simbola poezio, heredita de lia latina spirito restas reflektata en Las cigüeñas blancas (La blankaj cikonioj) kaj lia socia penso en Anarkos. Li preparis ankaŭ bonegan tradukon de ĉinaj poemoj: Catay (1929). Lia plej populara verko estas, eble, la kadenca kaj eŭritma Canto a Popayán (Kanto al Popajano). Kiam mortis tiu notinda bardo, unu el la plej elstaraj de la kolombia Parnaso, lia lando konservis tritagan funebron kaj levis monumenton por eternigi lian memoron.

La poeto Guillermo Valencia estis patro (inter aliaj gefiloj) de Guillermo León Valencia Muñoz (1909-1971), kiu estis prezidento de Kolombio en la periodo 1962-1966.