Oekingen: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3: Linio 3:
|blazono=[[Dosiero:Oekingen-blason.png|120px|center|<small>Blazono de Oekingen</small>]]
|blazono=[[Dosiero:Oekingen-blason.png|120px|center|<small>Blazono de Oekingen</small>]]
|priskribo de blazono=Blazono de Oekingen
|priskribo de blazono=Blazono de Oekingen
|bildo=[[Dosiero:2011-04-17-Oekingen (Foto Dietrich Michael Weidmann) 139.jpg|thumb|285px|center|<small> Oekingen </small>]]
|bildo=[[Dosiero:2011-04-17-Oekingen (Foto Dietrich Michael Weidmann) 139.jpg|285px|center|<small> Oekingen </small>]]
|kantono=Soloturno
|kantono=Soloturno
|distrikto=[[Wasseramt (distrikto)|Wasseramt]]
|distrikto=[[Wasseramt (distrikto)|Wasseramt]]

Kiel registrite je 21:51, 27 nov. 2011

Oekingen
Blazono de Oekingen
Blazono de Oekingen
Blazono de Oekingen
Oekingen
Oekingen
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Wasseramt
Koordinatoj  47° 10′ 50″ N 7° 36′ 15″ O / 47.18056 °N, 7.60417 °O / 47.18056; 7.60417 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 50″ N 7° 36′ 15″ O / 47.18056 °N, 7.60417 °O / 47.18056; 7.60417 (mapo)
Areo 2,45 km²
Alteco 450 m super marnivelo
Poŝtkodo 4566
Komunumkodo 2529
Mapo de Oekingen
vdr

Pri la komunumo

Oekingen estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 758 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Oekingen situas en la Svisa Mezlando sur la flotebenaĵo de la rivero Emme. Tra la komunumo fluas la rivereto Oesch. La setlejoj de Oekingen komplete kunkreskis kun la sudokcidenta najbarkomunumo Kriegstetten. La komunumo konsistas el la vilaĝo Oekingen kaj la setlejoj Brüggacher, Galgacher, Chöchfeldacher kaj Hauenfeld, kaj kelkaj izolitaj bienoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,45 km², de kiuj 24% estas kovritaj de arbaro, 64% servas por agrikulturo kaj 12% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Oekingen limas en nordo al Subingen, en oriento al Horriwil, en sudoriento al Hersiwil, en sudo al Halten, en okcidento al Kriegstetten, kaj en nordokcidento al Derendingen.

Trafiko

En nordo tra Oekingen pasas la kantona vojo de Kriegstetten al Subingen. Tra la vilaĝo mem kondukas konektaj vojoj de Kriegstetten al Horriwil kaj de Kriegstetten al Etziken. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 2 kilometrojn sudokcidente apud Kriegstetten. Sur la teritorio de la komunumo Oekingen ne troviĝas haltejo de publika trafikilo. Tamen la bushaltejoj en la najbara komunumo Kriegstetten atingeblas piede en malmultaj minutoj.

Historio

La unua dokumenta mencio de Oekingen datiĝas el la jaro 1263 kiel Otechingen. Dum mezepoko Oekingen apartenis al la Senorujoj Halten de la Grafoj de Kiburgo, kiu en la jaro 1466 estis vendita al la urbo Soloturno. La supera jurisdikcio ĝis 1665 apartenis al Berno kaj tiam transiris al Soloturno. Tiam Oekingen estis atribuita al la soloturna voktejo Kriegstetten. En 1886 de Josef Müller en Oekingen en la malnova paperfabriko ĉe la bordo de Oesch estis konstruita elektrejo kaj alttensia kondukilo al Soloturno, kiu estis la unua tiuspeca instalaĵo en Svislando. [2]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  2. Fonto: Stefan Frech: Oekingen en Historia Leksikono de Svislando (2010-09-14)

Eksteraj Ligiloj