Interkultura Centro Herzberg: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 14: Linio 14:
* Kiel ''Germana Esperanto-Centro'', ICH servas kiel klerigejo de [[Germana Esperanto-Asocio]]: ĝi trejnas Esperanto-instruistojn, kurs-gvidantojn.
* Kiel ''Germana Esperanto-Centro'', ICH servas kiel klerigejo de [[Germana Esperanto-Asocio]]: ĝi trejnas Esperanto-instruistojn, kurs-gvidantojn.


* Oni aranĝas lingvajn ekzamenojn de/por [[Germana Esperanto-Instituto]], UEA/ILEI kaj UEA/ITK (KER-ekzamenoj).
* Oni aranĝas lingvajn ekzamenojn de/por [[Germana Esperanto-Instituto]], UEA/ILEI kaj UEA/ITK (KER-ekzamenoj). Kaj Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, ĉefkunlaborantoj de ICH estas rajtigitaj ekzamenantoj.


* Estiĝas kunlaboro kun [[Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj]].
* Ekzistas kunlaboro kun [[Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj]]. La Esperanto-Domo (ICH) estas la sidejo de AGEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj), landa sekcio de ILEI en Germanio. [[Zsófia Kóródy]] estas estrarano de ILEI de 2006.


== Publika agado ==
== Publika agado ==

Kiel registrite je 19:07, 2 dec. 2011

Ŝildo ĉe la enirejo de la Centro
La domo en kiu la ICH troviĝas

Interkultura Centro Herzberg, ICH, estas la internacia uzata nomo de institucio konsistanta el tri asocioj: Germana Esperanto-Centro (filio de GEA por klerigado kaj kulturo), Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI) kaj Esperanto-Gesellschaft Südharz (EGS). Ĝi estas (plu)kleriga centro kun biblioteko kaj arkivo kaj lokiĝas en Herzberg am Harz, en la germana federacia lando Malsupra Saksio.

Dank' al la kelkjardeka agado de lokaj esperantistoj, Joachim Gießner, Esperanto-Gesellschaft Südharz, la malfermo de ICH la 20an de novembro 2004 kaj ĝia multflanka laboro sub gvido de Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, la urba konsilantaro unuanime decidis aldoni la kromnomon "die Esperanto-Stadt, t.e. la Esperanto-urbo" al la urbonomo.

ICH mem kaj kiel oficiala partnero de Herzberg am Harz, en kunlaboro kun la urba administrado zorgas pri la konstruo de Esperanto-infrastrukturo, Esperanto-servoj en la urbo. La unuaj publike videblaj Esperanto-objektoj - sponsoritaj kaj pretigitaj de EGS, ICH kaj privatuloj - estis kelkaj dulingvaj ŝildoj kaj Esperanto-lingvaj vojmontriloj en la urbo. Tiujn sekvis serio de aliaj Esperanto-objektoj (ZEO-j), memorlokoj, tabuloj, menukartoj, Zamenhof-monumento, Esperanto-muzeo kaj ekspoziciejo, hejmpaĝoj, multlingva informado, turismaj broŝuroj, ktp. Por la elkonstruo de Esperanto-urbo Interkultura Centro Herzberg servas kiel metiejo por planado, tradukado, grafika laboro, produktado, projektoj.

Klerigado kaj pluklerigado

ICH kunlaboras kun diversaj asocioj kaj institucioj:

  • Kiel Germana Esperanto-Centro, ICH servas kiel klerigejo de Germana Esperanto-Asocio: ĝi trejnas Esperanto-instruistojn, kurs-gvidantojn.
  • Oni aranĝas lingvajn ekzamenojn de/por Germana Esperanto-Instituto, UEA/ILEI kaj UEA/ITK (KER-ekzamenoj). Kaj Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, ĉefkunlaborantoj de ICH estas rajtigitaj ekzamenantoj.

Publika agado

ICH en la Esperanto-domo ĉiusemajne organizas Esperanto-klubon, Esperanto-kursojn por komencantoj, daŭrigantoj kaj perfektiĝemuloj. La biblioteko estas vizitebla kaj por esperantistoj kaj por alilingva publiko, servas la lernejan Esperanto-instruadon kaj ofertas ankaŭ germanlingvajn prelegojn pri Esperanto kaj neesperantaj temoj.

ICH regule starigas Esperanto-informbudojn, tablojn dum urbaj festoj, eventoj, flegas la kontakton kun aliaj lokaj kluboj, asocioj, partoprenas en lokaj, landaj kaj internaciaj projektoj, organizas prelegojn, prelegvojaĝojn, reprezentas la urbon en internaciaj renkontiĝoj, konferencoj, kongresoj.

ICH ofertas siajn servojn, organizas eventojn dum la tuta jaro. Ĝi servas Esperanto-parolantajn vizitantojn, turistojn, rekomendas tranoktejojn, ekskursojn, urbogvidadon, zorgas pri staĝantoj, helpantoj.

ICH zorgas pri la informado pri Esperanto kaj Esperanto-eventoj por la regiona, landa kaj internacia gazetaro, publike prezentas novaĵojn en la urbocentra inform-vitrino kaj per afiŝoj.

Eldona agado

ICH eldonis, eldonas

  • materialojn kun rilato al la (plu)kleriga laboro
  • la informgazeton Harca Esperanto-Kuriero
  • informcelajn faldfoliojn ekz. pri Esperanto
  • turismajn broŝurojn en Esperanto kaj en la germana
  • bildkartojn pri urbaj kaj Esperanto-rilataj vidindaĵoj
  • memormedalon en 2008 okaze de la 2a naskiĝtago de la Esperanto-urbo

Distingoj

En 2006 Interkultura Centro Herzberg estis honorigita per FAME-premio. En 2007 Interkultura Centro Herzberg ricevis diplomon de UEA por elstara agado.

Eksteraj ligiloj