Reĝimo de Vichy: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: fy:Vichy-Frankryk
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota modifo de: bg:Режим на Виши
Linio 59: Linio 59:
[[ar:فرنسا الفيشية]]
[[ar:فرنسا الفيشية]]
[[arz:فرنسا فيشى]]
[[arz:فرنسا فيشى]]
[[bg:Режим Виши]]
[[bg:Режим на Виши]]
[[br:Renad Vichy]]
[[br:Renad Vichy]]
[[ca:Govern de Vichy]]
[[ca:Govern de Vichy]]

Kiel registrite je 17:48, 3 dec. 2011

Viŝia Francio
Plena origina nomo:
État français
 Tria franca respubliko 19401944 Dumtempa regado de Franca respubliko 

historia lando • reĝimomarioneta ŝtato
Geografio
Pozicio de Viŝia Francio en Eŭropo
Pozicio de Viŝia Francio en Eŭropo
Ĉefurbo:
Vichy, en ekzilo Sigmaringen
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
franca franko • Coins of Vichy France Franca franko
Maréchal, nous voilà!
Estiĝo:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Tria franca respubliko Tria franca respubliko
Postsekvaj ŝtatoj:
Dumtempa regado de Franca respubliko Dumtempa regado de Franca respubliko
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La reĝimo de Vichy (oficiale: État français), en Esperanto ankaŭ foje Viŝia Francio, estas la registaro de Francio post la milita malvenko de la ŝtato kontaŭ la atakinta Nazia Germanio kaj la sekva konstitucia ŝanĝo de la 17-a de julio 1940. La reĝimo de Vichy sekvis la Trian Respublikon de Francio kaj ekzistis ĝis la jaro 1944. Ĝi havis sian sidejon en la tradicia baneja urbeto Vichy (prononco Viŝi' ) en la franca regiono Aŭvernjo.

Formala suvereneco

Laŭ internacia juro la reĝimo de Vichy regis la tutan Francion kun la escepto de Alzaco kaj Loreno, kiuj estis historie je signifa parto germanlingvaj regionoj kaj dum la atako de Nazia Germanio estis okupitaj de la faŝisma armeo, kaj sekve integritaj en la Germanan Regnon. Krome eta regiono en la sudoriento de la ŝtato (kun la urboj Monako kaj Nico) estis okupita de faŝisma Italio, kvankam tiu okupo kun la registaro de nazia Germanio kaj la Francio de Vichy ne estis interkonsentita kaj de ili estis nur tolerita.

Faktaj cirkonstancoj

la nazie okupita zono de Francio (rozkolore) norde kaj la teritorio de la reĝimo de Vichy (helverde) sude

Fakte la regoteritorio de la registaro de Vichy nur ampleksis 60 procentojn de la teritorio de kontinenta Francio kaj la transmarajn teritoriojn. La resto de Francio estis administrata de nazie germania armeestro en Parizo, kaj la pleja nordo de la ŝtato (departementoj Nord kaj Pas-de-Calais) de germania armeestro en Bruselo. En la nazie okupita zono de Francio ĉiuj leĝoj de la reĝimo de Vichy nur ekvalidis, kiam la germana armeestro eksplicite jesis kaj subskribis ilin. Sed ankaŭ en la teritorio de la reĝimo de Vichy, la franca registaro fakte ne estis sendependa de la milite venkinta nazia Germanio: eblas nomi la Vichy-an reĝimon satelita ŝtato de Nazia Germanio.

Kiam la Aliancanoj kontraŭ nazia Germanio dum novembro 1942 ekokupis nordan Afrikon kaj la germana diktatoro Hitlero ekkalkulis per invado de lia "fortikaĵo Eŭropo" fare de la malamikoj, la faŝismaj armeoj de Germanio kaj Italio ankaŭ okupis la teritorion de la reĝimo de Vichy. Post la invado de la Aliancanoj en Normandio la nazioj enkarcerigis la anojn de la registaro de Vichy dum aŭgusto 1944 kaj transporis ilin al la urbo Sigmaringen en la (ankoraŭ) nazia Germanio.