Fotio la 1-a (patriarko de Konstantinopolo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 24: Linio 24:
la antikva retoriko.
la antikva retoriko.


Teologie la plej grava verko de Fotio estas lia studaĵo pri aldonoj
Teologie la plej grava verko de Fotio estas lia studaĵo pri aldonoj faritaj de la Okcidenta Eklezio en la [[La Kredo Nicea|Nicean-Konstantinopolan Kredkonfeson]] (Περὶ τὴς τοῦ Ἁγίου Πνεύματος μυσταγωγίας).
faitaj de la Okcidenta Eklezio en la [[La Kredo
Nicea|Nicean-Konstantinopolan Kredkonfeson]] (Περὶ τὴς τοῦ Ἁγίου
Πνεύματος μυσταγωγίας).


[[Kategorio:Ortodoksismo]]
[[Kategorio:Ortodoksismo]]

Kiel registrite je 14:41, 5 dec. 2011

Dosiero:StPhotios.jpg
S-ta patriarko Fotio
Πατριάρχης Φώτιος

Patriarko Fotio (Φώτιος, ĉ. 820–896) estis bizancia teologo, patriarko de Konstantinopolo (en la jaroj 857—867 kaj 877—886), patro de la Orienta Eklezio.

Atakite de papo Nikolao la 1-a, Fotio unue levis la polemikon kontraŭ Romo je la nivelo dogma, indikante ke Filiokvo estas herezo (verdire, la Okcidenta Eklezio tiam ankoraŭ ne dogmigis Filiokvon). Anatemita de Nikolao la 1-a en la jaro 863-a, Fotio estas sanktulo kaj Eklezia patro en la Orienta Eklezio.

Fotio estis la plej brila reprezentanto de tiu parto de la bizancia intelektularo, kiu volis harmoniigi la rilatojn inter la profana scienco kaj teologio kaj deklaris ke la klasika heredaĵo (precipe la filologia) ebligas pli bone kompreni la superan saĝon.

Verkoj

El la verkoj de Fotio unu restas precipe valora fonto por la scienco. Posedanto de granda biblioteko, Fotio faris referaĵojn pri la legataj libroj — religiaj kaj profanaj, paganaj kaj kristanaj. Tiel lia «Libromiriado» (Μυριοβιβλίον; fakte temas pri 280 verkoj) konservis informojn pri tio, kion enhavis verkoj poste perditaj — kaj eĉ pri tio, kio mankis en verkoj konservitaj (sed estas enŝovita en la tekstojn kiuj nin atingis).

Oni atribuas al Fotio ankaŭ ampleksan «Leksikono»n (Λέξεων συναγωγή) kies celo estas faciligi legadon de antikvaj aŭtoroj kaj de la Sankta Skribo.

En sia korepondado (konserviĝis pli ol 260 leteroj), tre varia laŭ sia temaro, Fotio aperas kiel klerulo, sprita konversacianto kaj eminenta stilisto, plene posedanta la rimedojn de la antikva retoriko.

Teologie la plej grava verko de Fotio estas lia studaĵo pri aldonoj faritaj de la Okcidenta Eklezio en la Nicean-Konstantinopolan Kredkonfeson (Περὶ τὴς τοῦ Ἁγίου Πνεύματος μυσταγωγίας).