Bäriswil BE: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 34: | Linio 34: | ||
==Historio== |
==Historio== |
||
La unua dokumenta mencio de Bäriswil datiĝas el la jaro [[861]] kiel ''Perolteswilare''. |
|||
==Vidu ankaŭ== |
==Vidu ankaŭ== |
Kiel registrite je 22:32, 5 dec. 2011
Bäriswil | |
---|---|
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee | |
Svisa Mezlando, fotita el balono la 16-an de aprilo 2011, Bärsiwil videblas supre en la centro de la bildo | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berno-Mezlando |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Burgdorf |
Koordinatoj | 47° 1′ 8″ N 7° 31′ 39″ O / 47.01889 °N, 7.52750 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 8″ N 7° 31′ 39″ O / 47.01889 °N, 7.52750 °O (mapo) |
Areo | 2,73 km² |
Alteco | 546 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3323 |
Komunumkodo | 0403 |
Mapo de Bäriswil | |
Pri la komunumo
Bäriswil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 995 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Bäriswil situas en la Svisa Mezlando, proksimume 10 kilometrojn nordoriente de la federacia urbo Berno. La centran parton de la komunuma teritorio formas iam marĉa kaldrono. De la antaŭa marĉo postrestis la marĉo Bergmoos kun lageto. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bäriswil kaj la setlejoj Husmatt, Rüti, Guggeli kaj Feld.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,73km², de kiuj 42,1% estas kovritaj de arbaro, 46,5% servas por agrikulturo kaj 12,1% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Bäriswil limas en okcidento kaj nordo al Mattstetten, en nordoriento al Hindelbank, en oriento al Krauchthal, en sudo al Bolligen.
Trafiko
Tra la komunumo pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Berno. Kvin kilometrojn okcidente ĉe la vojnodo Schönbühl situas la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 kaj la svisa aŭtovojo A6. Per buslinio al Schönbühl la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Bäriswil datiĝas el la jaro 861 kiel Perolteswilare.
Vidu ankaŭ
- Aliaj signifoj de Bäriswil
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
Eksteraj Ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Bäriswil
- Bäriswil BE en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bäriswil BE – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Ŝablono:Komunumoj de la administra distrikto Berno-Mezlando
|