Dua Viena Arbitracio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e r2.7.2) (robota modifo de: hu:Második bécsi döntés
Linio 19: Linio 19:
[[fr:Deuxième arbitrage de Vienne]]
[[fr:Deuxième arbitrage de Vienne]]
[[he:תכתיב וינה]]
[[he:תכתיב וינה]]
[[hu:Bécsi döntések#A második bécsi döntés]]
[[hu:Második bécsi döntés]]
[[it:Secondo arbitrato di Vienna]]
[[it:Secondo arbitrato di Vienna]]
[[nl:Tweede Scheidsrechterlijke Uitspraak van Wenen]]
[[nl:Tweede Scheidsrechterlijke Uitspraak van Wenen]]

Kiel registrite je 23:18, 11 dec. 2011

Rumanio en 1949, norda Transilvanio estas flava

La Dua Viena Arbitracio estis decido, per kiu Rumanio estis devigita cedi nordan parton de Transilvanio al Hungario.

La decido estis proklamita la 30-an de aŭgusto 1940 de la eksterlandaj ministroj germana, Joachim von Ribbentrop, kaj itala, Galeazzo Ciano, en Vieno. Pli frue okazis senperaj kaj senrezultaj pritraktadoj en Turnu Severin. Ambaŭ landoj akceptis la Arbitracion.

Hungario ricevis de Rumanio areon de 43.492 km². Rumanio ricevis garantion pri la limoj de cetera Transilvanio. Laŭ la rumana popolnombrado en 1930 en norda Transilvanio la rumanoj iom estis pli, laŭ la hungara popolnombrado en 1910 kaj en 1941 la hungaroj iom estis pli, dume ankaŭ germanoj vivis tie. Nepre menciindas, ke en 1920 kaj en 1941 grandaj migradoj okazis inter la 2 popoloj, kiuj solvis la diferencojn. En suda Transilvanio ĉirkaŭe 400 000 hungaroj restis.

Samtempe kun la Dua Viena Arbitracio Rumanio kaj Bulgario okazis pritraktadoj, kies rezulto estis, ke Bulgario rericevis 2 departementojn de Rumanio.