Ŝmalco: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kuiristo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota modifo de: fr:Saindoux
Linio 15: Linio 15:
[[Kategorio:besta graso]]
[[Kategorio:besta graso]]
[[Kategorio:panŝmiraĵo]]
[[Kategorio:panŝmiraĵo]]



[[bg:Свинска мас]]
[[bg:Свинска мас]]
Linio 22: Linio 21:
[[de:Schmalz]]
[[de:Schmalz]]
[[en:Lard]]
[[en:Lard]]
[[es:Manteca de cerdo]]
[[es:Manteca de cerdo]]
[[fr:Saindoŭ]]
[[fr:Saindoux]]
[[gd:Blonag]]
[[gd:Blonag]]
[[hr:Svinjska mast]]
[[hr:Svinjska mast]]

Kiel registrite je 05:21, 15 dec. 2011

Porka ŝmalco
Porka ŝmalco kun grivoj
Pura ansera ŝmalco
Pura butera graso

Ŝmalco estas grasaĵo, fandita el porkaansera korpa graso. Same produktita grasaĵo de bovo, ŝafo kaj cervo havas pli altan fandopunkton kaj estas nomata sebo. La plej altkvalitan ŝmalcon oni produktas el nefumaĵita ventra graso. Pura ŝmalco estas utila por kuirado ĉar ĝi toleras pli altan temperaturon ol ekz-e butero. Oni povas uzi ĝin por kuirado, ĉar ĝi estas digestebla de la homa organismo pro la fandopunkto sub la korpa temperaturo. Ansera ŝmalco estas pli mola kaj pli facile fandebla ol porka kaj enhavas relative multajn nesaturitajn grasacidojn. Ŝmalco estas longe konservebla sen fridigo kaj pro tio ankaŭ estas uzata por konservi kuiritan viandon (ekzemple en rijeto).

Ŝmalco kun grivoj

Ŝmalco kun grivoj enhavas pecetojn de fritita viando, salo, spicojn kaj ofte ankaŭ pecojn de cepo kaj pomo, kiun oni ŝatas ŝmiri sur panon.

Lardograso

Lardograso estas farita el fumaĵita aŭ sale konservita lardo. Ĝi ankaŭ estas uzata varme kiel saŭco kun grivoj, ekz-e por fiŝaĵo.

Butera ŝmalco

Pura butera graso aŭ klarigita butero estas nomata butera ŝmalco, kiu per varmigo kaj filtrado estis senigita je akvo kaj proteinoj por ke ĝi toleru pli altan temperaturon sen bruliĝi.