Katedralo de Sankta Stefano (Vieno): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jirka23 (diskuto | kontribuoj)
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ca:Catedral de Sant Esteve de Viena
Linio 29: Linio 29:
[[be:Сабор Святога Стэфана]]
[[be:Сабор Святога Стэфана]]
[[bg:Свети Стефан (Виена)]]
[[bg:Свети Стефан (Виена)]]
[[ca:Catedral de Sant Esteve de Viena]]
[[cs:Katedrála svatého Štěpána (Vídeň)]]
[[cs:Katedrála svatého Štěpána (Vídeň)]]
[[da:Stephansdom]]
[[da:Stephansdom]]

Kiel registrite je 23:24, 18 dec. 2011

Stefana Katedralo (germane Stephansdom) estas la katedralo de Vieno.

Stefana Katedralo

La katedralo de sankta Stefano, situanta en la unua distrikto de Vieno, estas ekde 1469/1479 episkopa sidejo kaj ekde 1723 la ĉefpreĝejo de la arkiepiskopo de Vieno. Tiun ekkonilon de la urbo la loĝantoj nomas mallonge Steffl ([STEfl], Steĉjo).

La konstruaĵo estas 107 metrojn longa kaj 34 metrojn larĝa. Ĝi reprezentas unu el la plej grandaj gotikaj konstruaĵjoj en Aŭstrio. Partoj de la malfrua romanika epoko (1230/40-1263) konserviĝis. Ekzistas kvar turoj: La plej alta estas la sudturo kun 136,4 metroj; la nordturo neniam finkontruiĝis kaj altas nur je 68 metroj. Maldekstre kaj dekstre de la ĉefenirejo troviĝas la tielnomataj paganaj turoj kun proksimuma alteco de 65 metroj.

Dum la epoko de la Aŭstri-Hungara monarkio oni ne havis la permeson konstrui preĝejon pli alten ol la sudturon. Tiu turo estas arkitekta majstroverko de sia tempo kaj malgraŭ sia respektinda alteco havas apenaŭ 4 metrojn profundan fundamenton. Ĝi staras komplete libere, sen ligo al la ĉefparto de la preĝejo kaj entenas 18 sonorilojn, de kiuj 13 funkcias kiel la ĉefa sonorilaro de la katedralo. Pummerin ([PUmerin]), inter la aktivaj preĝejsonoriloj de Eŭropo la dua en grandeco, troviĝas en la nordturo en renesancepoka sonorilejo.

La gotika katedralo estis konstruata ekde la mezo de la 13a jarcento ĝis mezo de la 15a jarcento. Restaĵoj de la romatika preĝejo nur plu ekzistas en la okcidenta parto. La suda turo, majstroverko de gotika ŝtonarkitekturo, ekestis inter la jaroj 1359 ĝis 1433. La norda turo restis fragmento. Ekde la jaro 1479 Vieno (germane Wien) estas episkopa sidejo kaj ekde la jaro 1722 ĉef-episkopejo.

Vidindaĵoj. Altaro de Wiener Neustadt (Viner Neŭstadt) en la ĥorejo de la norda flankonavo de gotika aloaltaro, datita el la jaro 1447, el Neukloster (Novklostro) en Wiener Neustadt.

"Dentdolorojn sentanta Dio" - busto de Kristo sur la sudorienta muro de la katedralo.

Predika pupitro de Anton PILGRAM en la katedralo, proksime je la jaro 1500.

Orgena fundamento en la norda flankonavo kun busto de Anton Pilgram 1513.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda