Samseksemulino: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: fy:Lesbiënne
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: sk:Lesbička
Linio 70: Linio 70:
[[sh:Lezbejka]]
[[sh:Lezbejka]]
[[simple:Lesbian]]
[[simple:Lesbian]]
[[sk:Lesbička]]
[[sr:Лезбијка]]
[[sr:Лезбијка]]
[[ta:நங்கை]]
[[ta:நங்கை]]

Kiel registrite je 21:11, 19 dec. 2011

Romantika lesba paro

Samseksemulino, Lesbaninolesbo (vorto elvenanta el la nomo de la insulo Lesbo) estas virino samseksema, t.e. kiu preferas seksajn kaj romantikajn rilatojn nur kun aliaj virinoj.

Aliaj sinonimoj de lesbeco : "safismo", "sapfismo", "tribadismo" (arkaike).

Historio

La termino lesbanino referencas al la insulo Lesbos (nuntempe Mitileno) en Grekio kaj al la poetino Sapfo, pro ŝiaj pasiaj poemoj (dediĉitaj al ŝiaj amikinoj) kaj la vivo ĉirkaŭata de aliaj virinoj.

La finiĝo -ismo en lesbanismo implicis la ideon ke la komunuma organizo de la gesamseksemuloj tendencis al la promocio de iliaj kondutoj. Post kresko de la opinio en la socio ke samseksemo estas propravola, imponiĝis «samseksemo» super «samseksemismo».

Ekzistas biblia historio kiu temas pri familia amo, inter Ruth kaj Noemi. Sed ĝi ankaŭ povas konfuziĝi kun viva amdeklaro en pli splicita senco: "Sed Rut diris: Ne petegu min, ke mi vin forlasu, aŭ ke mi returnu min kaj ĉesu sekvi vin; ĉar kien vi iros, mi ankaŭ iros, kaj kie vi noktos, mi ankaŭ noktos; via popolo estos mia popolo, kaj via Dio estos mia Dio. Sur la loko, kie vi mortos, mi ankaŭ mortos, kaj tie oni min enterigos. La Eternulo faru al mi tion kaj pli, se io krom la morto disigos min de vi". Ruth 1:16-17

Rajtoj

La Eŭropa Unio, kiu havas 27 ŝtatojn membrojn, ne havas komunan politikon kiu povas damaĝi la rajtojn de la GLAT-a kolektivo, sed ĝi laboras por la ne-diskriminacio. GLAT estas akronimo uzata kiel ariga termino por: Gejoj, Lesbaninoj, Ambaŭseksemuloj kaj Transgenruloj. Ĝi estas konsiderata kiel termino malpli polemika ol la terminoj "kviro", aŭ "lesbgejo", kaj pli amplekse samseksemo aŭ simple gejo.

Kulturo

En la lito, de Henri de Toulouse-Lautrec, 1892.

La lesba kulturo tradicie kreskis ene de la virina tradicio, pli specife en la kulturo de la virinoj. Dum multaj jaroj, kaj dum epokoj pli malfacilaj ol la aktualaj, la kulturo de la virinoj disvolviĝis en diversaj kampoj, ĉi-maniere estis/as muzikistoj, poetinoj, verkistinoj, kaj artistoj i.a.

Ĉar la lesbaninoj estas konsiderataj kiel minoritata socia grupo, oni parolas ofte pri lesba subkulturo, kio ne signifas malsuperecon aŭ diskriminacion, sed io kio apartenas al la lesbaninoj, respekte de la majoritata aliseksema mondo.