Savagnier: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 34: Linio 34:
==Historio==
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Savagnier datiĝas el la jaro [[1143]] kiel ''Savaigner''.
La unua dokumenta mencio de Savagnier datiĝas el la jaro [[1143]] kiel ''Savaigner''.
<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D2869.php ''Maurice Evard'': ''Savagnier'' (2011-02-17)]</ref>
<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D2869.php ''Maurice Evard'': ''Savagnier'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2011-02-17)]</ref>


== Notoj kaj referencoj ==
== Notoj kaj referencoj ==

Kiel registrite je 22:12, 21 dec. 2011

Savagnier
Blazono de Savagnier
Blazono de Savagnier
Blazono de Savagnier
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Val-de-Ruz
Koordinatoj  47° 3′ 0″ N 6° 57′ 25″ O / 47.05000 °N, 6.95694 °O / 47.05000; 6.95694 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 0″ N 6° 57′ 25″ O / 47.05000 °N, 6.95694 °O / 47.05000; 6.95694 (mapo)
Areo 8,55 km²
Alteco 750 m super marnivelo
Poŝtkodo 2065
Komunumkodo 6484
Mapo de Savagnier
Mapo de Savagnier
Mapo de Savagnier
vdr

Pri la komunumo

Savagnier estas komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 1167 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Savagnier situas en la Neŭŝatela Ĵuraso ĉe la suda flanko de la Valdo de Ruz, proksimume 7 kilometrojn nordnordoriente de la centro de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo. En nordokcidento la komunuman limon formas la rivero Seyon, en nordoriento al komunumo etendiĝas ĝis sur la kresto de la montoĉeno Grand Chaumont, kie sur alteco de 1270 s.m. troviĝas la plej alta punkto de la komunumo. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Petit Savagnier kaj Grand Savagnier, la setlejoj La Rincieure en okcidento de la komunumo, Rosemont sur la kresto de Chaumont, kaj diversaj izolitaj bienoj kaj feridomoj. Ankaŭ parto de la setlejo Métairie d'Hautrive, kiu grandparte apartenas al Neŭŝatelo, situas sur la komunuma teritorio sur la kresto de Chaumont.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,55 km², de kiuj 42,7% estas kovritaj de arbaro, 49,5% servas por agrikulturo kaj 7,1% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Savagnier limas en nordo al Dombresson, en nordnordoriento al Villiers, en nordoriento al Enges, en sudoriento al Neŭŝatelo, en sudokcidento al Fenin-Vilars-Saules, en okcidento al Engollon, kaj en nordokcidento al Chézard-Saint-Martin.

Trafiko

Savagnier situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi estas ligita per konektaj vojoj kun Dombresson, kaj Fenin-Vilars-Saules kaj pasejvojo kondukas trans Chaumont al Neŭŝatelo. Per buslinio de Neŭŝatelo al Cernier la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Savagnier datiĝas el la jaro 1143 kiel Savaigner. [2]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  2. Fonto: Maurice Evard: Savagnier en Historia Leksikono de Svislando (2011-02-17)

Eksteraj Ligiloj