Kogurjo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: ro:Goguryeo
Linio 73: Linio 73:
[[pl:Koguryŏ]]
[[pl:Koguryŏ]]
[[pt:Koguryo]]
[[pt:Koguryo]]
[[ro:Goguryeo]]
[[ru:Когурё]]
[[ru:Когурё]]
[[sco:Goguryeo]]
[[sco:Goguryeo]]

Kiel registrite je 22:24, 23 dec. 2011

Mapo de Kogurjo

GoguryeoKogurjŏ (고구려; 高句麗; pinyin: Gāogōulí) (1-a jarcento a.K.-668) estis regno en nunaj Manĉurio kaj norda Koreio.

Kogurjo estis la plej granda reĝlando el la tri reĝlandoj konssitantaj Koreion ĝis 668 p.K. Ĝi situis sur ĉ. La hodiaŭa teritorio de Norda Koreio.Laŭ la tradicio, ĝin fondis em 37 a.K. Ĉu Mong en la rivervalo de Tongge, sed oni supozas,k e ĝi jam ekzistis en la 2-a jarcento.

Dum la regado de la legenda reĝo Theĝo (1-2-a jc. p.K.) elformiĝis hereda reĝa sistemo en Kogurjo. La reĝo Sosurim (regis inter 371–384) centrigis la reĝan potencon per leĝoj kaj dekretoj. La teritorion de la reĝlando pligarndigis la konkeroj de reĝoj Kvanggetho (regis 391–412), poste Ĉangsz (regis 413–491). En la orepoko de la reĝlando, Kogurjo regis ne nur la norda parton de la Koreia duoninsulo, sed ankaŭ la Liaotung-duoninsulon kaj parton de Manĉurio.

Oni distingis en la centra adiminstra sistemo 12 rangojn, sure kies pinto staris la ĉefministro (te-dero) elektita je tri jaroj de la kunlaborantoj.

Oni enkondukis la budhismon post 372, je ĉina efiko kaj por ideologie apogi la centrigitan burokratismon (poste disvastiĝis ankaŭ la taoismo). Ekde tiam oni emfazis la instruadon en spirito de la Konfuceo. Multaj tombejaj pentraĵoj prezentas ĉiutagaĵojn de la popolo de Kogurjo.

Post kiam en Ĉinio enpotenciĝis la unuiĝinta Sui- (581–618), kaj T'ang-dinastio (618–907), la ĉinoj pli kaj pli ofte militiris en Kogurjon. La reĝlando estis fine konkerita (668) fare de la aliancaj armeoj de sud-korea Silla-reĝlando kaj T'ang-dinastio. La duoninsulo venis sub regadon de la unuiĝinta reĝlando Silla (668–935).

Listo de la reĝoj de Kogurjo

(244:Ĉinoj sturmas la Kogurja ĉefurbo)

(313 la okcidentaj Cin dinastio de Ĉinio estas forpelita el Koreio)

( en 346 li konkeras la nordan korean regnon de Pojo)

(612 : la ĉinaj Sui dinastio invadas, sed malvenkas)

(645 - 647 la ĉina T'ang dinastio invadas sed malvenkas. En 667 - 668 Ĉinoj kaj korea reĝlando Silla konkeras Kogurjon.


vidu ankaŭ: ĉefurboj kaj tomboj de la antikva regno Kogurjo