Akvarium: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: uk:Акваріум (гурт)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota modifo de: uk:Аквариум (гурт)
Linio 39: Linio 39:
[[simple:Aquarium (group)]]
[[simple:Aquarium (group)]]
[[sv:Aquarium (musikgrupp)]]
[[sv:Aquarium (musikgrupp)]]
[[uk:Акваріум (гурт)]]
[[uk:Аквариум (гурт)]]

Kiel registrite je 08:51, 25 dec. 2011

Noto: Ne konfuzu la grupon kun akvario.


Akvarium (ruse: Аквариум) estas rusa rok-grupo. Ĝin fondis en 1972 en Leningrado Boris Grebenŝĉikov, studanto pri matematiko ĉe Leningrada Ŝtata Universitato, kaj Anatolij GUNICKIJ, dram-verkisto kaj poeto.

Akvarium live (2004)

En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, rok-muziko estis malpermesita en Sovetunio. Esceptoj estis nur kelkaj bandoj aprobitaj de la registaro. Tial Akvarium koncertis "subgrunde" en privataj loĝejoj. Oni rezignis pri amplifiloj, ĉar najbaroj povus pro bruo voki la policon. Tial estis tre intima etoso, simile al barda koncerto. Muzike influis la bandon interalie The Beatles, Bob Dylan kaj David Bowie, krome progresiva roko kaj regeo. La tekstoj havis plej diversajn temojn.

Antaŭ 1987 la grupo registris siajn diskojn en memfarita subgrunda studio; la diskon Radio Africa en 1983 oni faris en movebla registara studio, post subaĉeto de teknikisto. Malgraŭ la malfacilaj ĉirkonstancoj, la registraĵoj estis altkvalitaj. Laŭ la opinioj de multaj muzikŝatantoj la diskoj de 1980 ĝis 1987 estis la plej bonaj.

Ekde 1985 pro politikaj ŝanĝoj (Glasnost) eblis publike labori. Akvarium sukcese koncertis en grandegaj koncertejoj, aperis en ŝtata televido kaj registris muzikon por kinofilmoj. En 1987 ŝtata diskokompanio Melodija oficiale registris diskon Ravnodenstvie kaj disvendis pli ol milionon da ekzempleroj - grandega sukceso. Tamen la grupo poste disiĝis.

Boris Grebenŝĉikov faris du anglalingvajn diskojn kaj turneis kun diversaj muzikistoj. Ekde 1991 li denove produktis ruslingvajn diskojn. La bando unue nomiĝis BG-bando; poste ĝi alprenis la nomon Akvarium. La membraro de la grupo plurfoje ŝanĝiĝis, nur Grebenŝĉikov ĉiam restis. Ĝi daŭre publikigas diskojn kaj koncertas ĉefe en eksa Sovetunio kaj orienta Eŭropo, sed ankaŭ inter rusaj elmigrintoj en Germanio, Israelo kaj Usono.

Malgraŭ stilaj kaj muzikistaj ŝanĝiĝoj la bando daŭre estas tre sukcesa. Ĝi multe turneas; malnovaj kaj novaj kantoj estas ofte luditaj en la radio; oni vendas multajn diskojn.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara