Florida makisgarolo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ca:Garsa blava de bardissa de Florida
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: nl:Struikgaai
Linio 122: Linio 122:
[[ja:フロリダカケス]]
[[ja:フロリダカケス]]
[[lv:Floridas krūmu sīlis]]
[[lv:Floridas krūmu sīlis]]
[[nl:Struikgaai]]
[[pl:Modrowronka zaroślowa]]
[[pl:Modrowronka zaroślowa]]
[[ru:Голубая кустарниковая сойка]]
[[ru:Голубая кустарниковая сойка]]

Kiel registrite je 14:12, 28 dec. 2011

Ŝablono:Taksonomio korektita

La Florida makisgarolo (Aphelocoma coerulescens [1]) estas unu de la specioj de makisgaroloj indiĝena de Nordameriko. Ĝi estas la ununura specio de birdo endemisma de la usona ŝtato de Florido. Pro tio ĝi estas ege serĉata de birdumantoj kiuj veturas tra la kamparo por observi tiun unikan specion. Oni scias ke loĝis en Florido kiel rekonebla distinga specio ekde almenaŭ maoj (Emslie, 1996 [2] ); eble ĝi devenas al la prauloj de la Makisgarolo de Woodhouse, internaj formoj de Okcidenta makisgarolo (Rice et al. 2003 [3]).

Ĝi estas 28 cm longa kaj pezas 75-85 g. Ĝ havas fortan nigran bekon, bluajn kapon kaj nukon sen kresto, blankecajn frunton kaj superokulon, bluan nuancon en brusto, bluajn flugilojn, grizecajn subajn partojn, grizan dorson, longan bluan voston, nigrajn gambojn kaj piedojn.

Kial estas kontraŭleĝa manĝigi Floridajn makisgarolojn

Tiu specio estas scivolema kaj inteligenta kaj la plej rimarkinda atributo de la Florida makisgarolo estas ĝia rimarkinda malsovaĝeco. Floridaj makisgaroloj apenaŭ montras timon de homoj kaj eĉ prenas arakidojn el homaj manoj kaj lipoj, sed estas kontraŭleĝa manĝigi la Floridan makisgarolon[4]. Ĝi estas malprofita al ĝia sano kaj eĉ al la ĝenerala survivo de la specio: Floridaj makisgaroloj kiuj estas ofte manĝigataj de homoj reproduktiĝas pli frue en la jaro ol tiuj kiuj ne estas manĝigataj, draste malpliiganta la survivan indicon de la idaro.[5]. La idoj de makisgaroloj manĝas ĉefe raŭpojn kiuj estas en malfrua printempo kaj somero; sekve se la makisgarooloj reproduktiĝas tro frue en la jaro, la raŭpoj ne estas disponeblaj, kio kaŭzas misnutradon aŭ mortomalsategon de la idoj.

Alia eventuala danĝero manĝigi Floridajn makisgarolojn okazas kiam homoj manĝigas ilin ĉe ŝoseoj, ĉar unue el la ĉefaj kaŭzoj de morto en urbaj areoj estas surveturado[6].

Ekologio

La Florida makisgarolo troviĝas nur en la habitato de la Florida makiso, ekosistemo ekzistanta nur en centra Florido. Ĝi karakteras pro sia malriĉa grundo, eventualaj sekecoj kaj oftaj incendioj. Pro tia malfavora klimato ĝi loĝas ĉe malgranda vario de tre specifaj plantoj, inklude Sablopinoj, sablokverkoj, mirtokverko, kverko de Chapman, makiskverko kaj aliaj variaj fortaj plantoj kiel kaktoj.

Floridaj makisgaroloj estas ĉiomanĝantaj kaj manĝas ampleksan varion de glanoj, semoj, ternuksoj, insektoj, arboranoj, testudoj, serpentoj, lacertoj kaj etajn musojn. Foje eĉ oni observis la Floridan makisgarolon rabantajn aliajn birdojn el ties ovoj aŭ idoj, sed tio rare okazas[7]. Ili rutine kaŝas milojn de glanoj ĉiujare, enterigante ilin ĝuste sub la sabla surfaco. Ili estas kutime enterigitaj aŭtune kaj konsumitaj dumvintre kaj printempe. La netrovataj glanoj ĝermas kio igas la Floridan makisgarolon ĉefa disiganto de vario de kverkoj.

Floridaj makisgaroloj ankaŭ ŝtelas metalaĵojn kaj aliajn brilajn objektojn simile al la Larĝbeka korvo.

Alvoko de Florida makisgarolo el Laboratorio Cornell de Ornitologio] (formato RealMedia).

Reproduktado

Ankaŭ Floridaj makisgaroloj estas unu el la malmultaj birdospecioj kiuj ĝuas la sistemon de la kooperativa reproduktado en Nordameriko. Junuloj de Floridaj makisgaroloj restas en la habitato de siaj gepatroj dum kelkaj jaroj kaj helpas zorgi la idojn, defendas el predantoj kaj defendas la teritorion kontraŭ najbaraj familigrupoj de Florida makisgarolo. Tiuj familioj povas grandi je 2 al 8.

Junulo de Florida makisgarolo
Junulo de Florida makisgarolo disvolvigante koloron de plenkreskulo

Post ĉirkaŭ 2 al 3 jaroj, junuloj forlasas la grupon por formi paron per si mem. Pariĝanta sezono estas el marto al junio. Ovodemetado kutime estas de ĉirkaŭ 3 al 4 ovoj kiuj estas kovataj dum ĉirkaŭ 18 tagoj. Elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 16 al 19 tagoj. Junuloj distingiĝas el plenkreskuloj pro la koloro de plumoj en sia kapo, kiuj estas brunaj anstataŭ bluaj. La brunaj plumoj de la kapo de junulo estas malrapide anstataŭita de bluaj plumoj dum la birdo maturiĝas al plenkreskeco.

Konservado

La makisa habitato draste malpliiĝis dum la pasintaj jardekoj dum Florido pludisvolviĝis. Forigo pro incendioj kaŭzas la naturan ŝanĝon de grandaj kverkoj kaj arboj kio ŝanĝas ankaŭ la habitaton. En ĵusaj jaroj konservistaj grupoj de la ŝtato baraktis por konservi la restan makison de Florido pere de kontrolitaj incendioj kaj eĉ klarigado de areoj de grandaj arboj por pligrandigi la amplekson de la makisa habitato.

La Florida makisgarolo estis oficiale listita kiel minacata ŝtata specio de la Florida Natura Komitato en 1975 kaj estis listita kiel minacata federa specio de la Usona Natura Servo en 1987.

En 1993 oni ĉirkaŭkalkulis 4,000 reproduktantajn parojn en naturo. Spite la protekto la Florida makisgarolo estas ankoraŭ malpliiĝanta. Studoj de Kantono Brevard kiu iam estis la florida kantono kie loĝis la plej multnombraj Floridaj makisgaroloj notis malpliiĝon de ĉirkaŭ 33 % ekde la censo de 1993.

Alia klopodo por konservi tiun birdon estas kampanjo por elekti la Floridan makisgarolon kiel la nova ŝtata birdo de Florido. Alia kialo por ŝanĝi la ŝtatan birdon estas ke la nuna birdo (la Norda mimedo) estas la ŝtata birdo de kelkaj aliaj usonaj ŝtatoj dum nur la Florida makisgarolo estas ekskluziva de Florido.

Oni ĵus debatas pri la konveno ke la Florida makisgarolo estu oficiale listita kiel Endanĝerita Specio pro perdo de habitato. Tamen konservistoj esperas ke nunaj konservaj klopodoj helpu la stabilon de la specia populacio.

Aliflanke la IUCN klasigas tiun specion kiel vundebla al formorto VU B1ab(i,ii,iii,iv,v); C1+2a(i) (BirdLife International 2004). Tio signifas ke en 2004 la populacio estis malpliiĝanta kaj oni konis ne pli da 10 subpopulacioj. Kaj la nombro de plenkreskuloj kaj la kvanto kaj kvalito de habitato estis malpliiĝantaj kaj lokaj subpopulacioj estis en danĝero de malapero kune. Oni supozas, ke ekzistas ĉirkaŭ 8000 plenkreskuloj – kun ne pli da 1000 en ĉiu ajn subpopulacio -, kaj la nombroj de populacioj falis je ĉirkaŭ 10 % rilate la lasta jardeko.

Bildaro

Referencoj

  1. Etimologio: Aphelocoma, el latinigita greka aphelo-, "milda" (greka: apalos, απαλός) + Latina coma "hararo", pro la milda plumaro de la birdoj de tiu genro kompare al aliaj korvedoj. coerulescens, latina por "ĉieleca", tio estas blua kiel la ĉielo.
  2. Emslie, Steven D. (1996): A fossil Scrub-Jay supports a recent systematic decision. The Condor 98(4): 675-680. PDF plena teksto
  3. Rice, Nathan H.; Martínez-Meyer, Enrique & Peterson, A. Townsend (2003): Ecological niche differentiation in the Aphelocoma jays: a phylogenetic perspective. Biological Journal of the Linnean Society 80(3): 369–383. COI:10.1046/j.1095-8312.2003.00242.x PDF plena teksto
  4. NATURE'S SECRETS: Elusive, colorful scrub jays are remnants of the real Florida. HeraldTribune (2006-06-04). Alirita 2009-02-20. “People should never feed scrub jays. It is detrimental to their health, and it is also illegal!”.
  5. (2005) “Shall We Feed Suburban Florida Scrub-Jays Aphelocoma coerulescens?” (PDF). Alirita 2009-02-20.. “Access to human provided foods causes a mismatch between brood demand and resources available for broods”. 
  6. Audubon WatchList - Florida makisgarolo
  7. Taksonomio, Specioj garoloj, Makis-, Florido

Bibliografio

  • Alsop, Fred (2002): Smithsonian Handbooks: Birds of Florida. DK Pub., New York. ISBN 0-7894-8387-4
  • Florida Natural Areas Inventory (2001): Florida Scrub-jay. In: Field Guide to the Rare Plants and Animals of Florida. PDF plena teksto
  • Goodwin, Derek & Gillmor, Robert (1986): Crows of the World (2nd ed). British Museum of Natural History. ISBN 0-565-00979-6
  • Steve Madge & Burn, Hilary (1994): Crows and jays: a guide to the crows, jays and magpies of the world. A&C Black, London. ISBN 0-7136-3999-7
  • Morse, R. (2000): Richard Archbold and the Archbold Biological Station. University Press of Florida: Gainesville. ISBN 0-8130-1761-0
  • Woolfenden, Glen E. & Fitzpatrick, John W. (1996): Florida Scrub Jay (Aphelocoma coerulescens). In: Poole, A. & Gill, F. (eds.): The Birds of North America 228. The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA & The American Ornithologists' Union, Washington, D.C. Reta versio, elŝutita la 2006-OCT-11.

Eksteraj ligoj