Ĉapitro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.2) (robota aldono de: cs, es, id, io, nl, ru, sl, sv
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ar:باب كتاب
Linio 7: Linio 7:
[[Kategorio:Literaturo]]
[[Kategorio:Literaturo]]


[[ar:باب كتاب]]
[[cs:Kapitola]]
[[cs:Kapitola]]
[[en:Chapter (books)]]
[[en:Chapter (books)]]

Kiel registrite je 05:08, 5 jan. 2012

Ĉapitro estas ĉiu el la dividaĵoj de librodokumento, ordinare signita per aparta titolo aŭ per numero. Ĉapitroj de fremdlingva lernolibro estas nomataj lecionoj.

Precipe romanoj estas dividitaj je ĉapitroj, por ripozigi la leganton, ĉar nedividita longa libro estus laciga, tamen ankaŭ por ŝanĝi la temon de rakontado (ekz. priskribi, kion dume faras la aliaj figuroj de la romano). La ĉapitro kutime priskribas unu epizodon pli malpli fermitan kiel tutaĵon. Sed en la 19-a jarcento, kiam romanoj aperadis en ĵurnaloj kaj revuoj daŭrigote, evoluis kutimo ne fini la epizodon, sed rompi ĝin en plej streĉa momento kaj promesi al la legantoj, ke ili ekscios la finon, se ili aĉetos la sekvan numeron de la gazeto. Sed jam en la 18-a jarcento aplikis tiun metodon la plej granda ĉina aŭtoro Cao Xueqin en sia romano Ruĝdoma Sonĝo.

Metafore estas tiel nomataj ankaŭ periodoj: ĝi estas nova ĉapitro de lia vivo, jen vi vidas novan ĉapitron de ilia amo, komenciĝis nova ĉapitro en la historio de nia lingvo ktp.