Superkonduktiveco: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: kk:Асқын өткізгіштік
Ripchip Bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: war:Superconductividad
Linio 86: Linio 86:
[[vec:Supercondutività]]
[[vec:Supercondutività]]
[[vi:Siêu dẫn]]
[[vi:Siêu dẫn]]
[[war:Superconductividad]]
[[zh:超导现象]]
[[zh:超导现象]]

Kiel registrite je 03:42, 11 jan. 2012

Magneto fluganta super alta-temperatura superkonduktaĵo, malvarmigata pern likva azoto.
Elektraj kabloj por akceliloj je CERN: supre - nesuperkonduktantaj kabloj por LEP; malsupre - superkonduktantaj kabloj por la Granda Koliziigilo de Hadronoj (LHC).

Superkonduktiveco estas treege granda konduktiveco (tuta malapero de la elektra rezisteco) de certaj substancoj proksime de la nulpunkto de la absoluta temperaturskalo, sub iu difinita temperatura grado. Tiu grado plej ofte estas sub –253 °C (20 K). La superkonduktivecon forigas forta magneta kampo eĉ sub la limvaloro.

La superkonduktivecon (de hidrargo) malkovris la nederlanda fizikisto Heike Kamerlingh Onnes en 1911. Similajn proprecojn havas pluaj 25 kemiaj elementoj kaj miloj da kemiaj kombinaĵoj. Unu el ili estas YBaCuO. Aliaj materaloj havas - ĉe temperaturo tre proksima al la absoluta nulo - normalan konduktivecon.

La superkonduktivaj materialoj estas perfektaj diamagnetoj: ili povas malhelpi penetron de ekstera magneta kampo en internon de la materialo. La t.n. molaj superkonduktiloj tute, dum la t.n. malmolaj superkonduktiloj parte forbaras el si la eksteran magnetan kampon, kiu estas pli malforta ol la sojla limvaloro. La malmolaj superkonduktiloj ofte tenas la superkonduktivecon eĉ en forta magneta kampo.

En 1986–87 evidentiĝis, ke kelkaj malmolaj superkonduktiloj tenadas la superkonduktivecon eĉ ĉe temperaturo 98 K, oni malkovris superkonduktivajn kombinaĵojn ĉe 134 kaj 127 K. Ĉe tiu temperaturo la superkonduktilo entenas kuprajn kaj oksigenajn atomojn ordigitajn en ĉenoj aŭ ebenoj de la kristalkrado. Iliaj proprecoj estas anizotropaj, tio estas: ili dependas de la direkto de la kurento kaj la magneta kampo rilate la atomajn ebenojn kaj ĉenojn.

Tiuj alt-temperaturaj superkonduktiloj estas ceramikaĵoj, kies proprecojn influas la oksigen-enteno. Ĉar la ceramik-oksidoj estas teneblaj en superkonduktiva stato per pli malmultekoste produktebla likva nitrogeno, tial ili estas tre gravaj el ekonomia vidpunkto. Ilia malavantaĝo estas la rigideco, kelkfoje nestabileco, surfaca malpuriĝo.

Oni uzas superkonduktivajn materialojn en kuracistaj bildomontraj aparatoj, magnetaj energirezervejoj, generatoroj, transformatoroj ktp.


Eksteraj ligoj

  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube

Ŝablono:LigoElstara