Hindua kalendaro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: ne:हिन्दू पञ्चाङ्ग; cosmetic changes
Vagobot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: diq:Teqwimê Hindi
Linio 87: Linio 87:
[[ca:Calendari hindú]]
[[ca:Calendari hindú]]
[[cs:Hinduistický kalendář]]
[[cs:Hinduistický kalendář]]
[[diq:Teqwimê Hindi]]
[[en:Hindu calendar]]
[[en:Hindu calendar]]
[[es:Calendario hindú]]
[[es:Calendario hindú]]

Kiel registrite je 06:03, 13 jan. 2012

Hinda kalendaro estas ege komplika afero. laŭdire uzatas 33 malsamaj hindaj kalendaroj. Kaj ili povas esti laŭ pluraj manieroj:

  • ili povas esti "kalkulataj" (kiel la Gregoria kalendaro ekzemple), t.e. ke la nombroj de monatoj, tagoj en monato ktp estas ĉiam samaj, determinitaj per reguloj, pri kiuj oni provis, ke ili donu rezulton konforman al la realmovo de la sezonoj, suno kaj astroj.
  • ili povas esti "astronomiaj", t.e. ke la efektiva observado de la astronomiaj eventoj determinas la komencojn de jaroj kaj monatoj, do la nombroj de la tagoj en monato kaj jaroj povas varii, ne estas antaŭfiksita kalendara plano: la ĉielo, la astronomiaj observoj estras la kalendaron; sed tiel ĝi estas ĉiam ĝusta!
  • Ili povas esti sunaj, fundamentitaj sur la movo de Suno;
  • Ili povas esti lunaj, fundamentitaj sur la movo de la luno; sed ĉar tio kondukas al nekongrueco kun la suna movo (tiel, kiel oni spertas en la luna araba kalendaro), la hindaj kalendaroj estas pli ekzakte lune-sunaj, ĉar oni ankaŭ konsideras la sunan movon kaj provas sekvi ĝin ĝuste.

Ankaŭ pluraj eraoj ekzistas.

Tial la barata registaro enkondukis en jaro 1957 la Indian National Calender, la barata nacia kalendaro, kiu estas en tipo kalkulata kaj suna, kaj kies erao estas Saka.


Sezonoj kaj monatoj en la Hindaj kalendaroj
korespondas en la okcidenta kalendaro nomoj de la monatoj (en la hinda lingvo) proksimuma prononco Sezonoj
marto-aprilo चैतर ĉejtr वसंत (vasant, = “printempo”)
aprilo-majo वेशाख veŝaĥ
majo-junio जयैषठ aŭ जेठ ĝjeŝth aŭ ĝeth गरीषम (grîŝm = “la varmoj”)
junio-julio आशाढ़ aŭ असाढ़ âŝâŗh ("r" prononcata kun lango en sama pozicio kiel por "d" + spiro)
julio-aŭgusto सावन ŝrâvan aŭ sâvan वरषा (varşxâ = “la pluvoj”)
aŭgusto-septembro भादरपद aŭ भादों bhadõ
septembro-oktobro आशिवन aŭ कवार âŝvin aŭ kvâr शरद (ŝarad = “aŭtuno”)
oktobro-novembro कािरतक kârtik
novembro-decembro अगहन aghan हेमंत (hemant = “vintro”)
decembro-januaro पौष aŭ पूस pûs aŭ paŭŝ
januaro-februaro माघ mâgh िशिशर (ŝiŝir = “la rosoj”)
februaro-marto फगुन aŭ फलगुन fagun aŭ falgun

tie monatoj estas prezentitaj en la ordo de la "Barata Nacia Kalendaro", la monatoj ekas inter la 20-a kaj la 23-a de la unue citita okcidenta monato, ili daŭras 30 aŭ 31 tagojn, en aliaj kalendaroj la daŭroj povas esti pli variaj (inter 29 kaj 32)


Eraoj

La 21-an de marto 2000 (gregoria kalendaro) ekis

  • la jaro 1922 de la erao Saka
  • la jaro 2057 de la erao Vikram

La erao Kali (la "kalijuga" aŭ la fera erao) ekis la 18an de februaro 3102 a.K. gregoriakalendare.
Vidu ankaŭ en la artikolo Astrologio la hindajn nomojn de la zodiakaj konstelacioj.

Tagoj de la semajno en la hinda kalendaro (laŭ la hindiaj) nomoj:

  • Dimanĉo: रविवार aŭ इतवार
  • Lundo: सोमवार
  • Mardo: मंगलवार
  • Merkredo: बुधवार
  • Jaŭdo: गुरुवार aŭ बृहसपितवार
  • Vendredo: शुक्रवार
  • Sabato: शनिवार

Eksteraj ligiloj