Ital-turka milito: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ripchip Bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota modifo de: es:Guerra ítalo-turca
RedBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.2) (robota modifo de: ca:Guerra italo-turca (1911-1912)
Linio 51: Linio 51:
[[az:İtaliya-Türkiyə müharibəsi]]
[[az:İtaliya-Türkiyə müharibəsi]]
[[bg:Итало-турска война]]
[[bg:Итало-турска война]]
[[ca:Guerra Italo-Turca (1911-1912)]]
[[ca:Guerra italo-turca (1911-1912)]]
[[cs:Italsko-turecká válka]]
[[cs:Italsko-turecká válka]]
[[da:Den italiensk-tyrkiske krig]]
[[da:Den italiensk-tyrkiske krig]]

Kiel registrite je 19:59, 17 jan. 2012

{{{kunpuŝiĝo}}}
milito
Daŭro: 29-a de septembro 1911 - 18-a de oktobro 1912
Loko: Libio, Rodiso kaj Dodekanesoj
Rezulto: Itala venko
Flankoj
Itala reĝlando Otomana Imperio
Komandantoj
Viktoro Emanuelo la 3-a Mehmed V
Forto
100.000 soldatoj 28.000 soldatoj
Perdoj
3.380 mortintoj
4.220 vunditoj
14.000 mortintoj
5.370 vunditoj
vdr

La itala-turka milito estas nomo de la armea konflikto inter Italio kaj la Osmana imperio en jaroj 1911/1912. La milito komenciĝis per itala okupo de la osmana provinco Tripolis (hodiaŭa Libio) la 5-an de oktobro 1911. La 5-an de novembro 1911, Italio aneksis la okupitan provincon.

Milita komenco

Kaŭzo de la milito estis la onidira malbona traktado de italaj civitanoj en Tripolis. La 27-an de septembro 1911, Italio donis ultimaton al la osmana imperio. Ene de 48 horoj, la turkoj devis rezigni je Tripolis favore al Italio. La aliaj grandpotencoj kiel Francio kaj Grand-Britio apogis Italion, tiel Italio deklaris militon la 29-an de septembro 1911 kontraŭ Turkio.

Militaj eventoj

La itala floto sinkis en la Adriatiko serion de osmanaj militŝipoj kaj komencis ekpafi el la maro al Tripolis (30-a de septembro). La osmanaj fortoj estis malbone ekipitaj, havis 8.000 soldatojn kaj tiel ne povis repuŝi la atakon. La urbon okupis italaj taĉmentoj la 5-an de oktobro. La restintaj soldatoj retiriĝin en internon de la lando kaj ekis kontraŭofensivon inter la 23-a kaj 26-a de oktobro. Dum la unua atako estis sukcesa, la duan repuŝis la italoj.

La tramarŝo de turkaj fortoj tra Egiptio estis rifuzita fare de la nome al Turkio, fakte al Anglio apartenanta Egiptio. Pro tio alvenis nur eta kontingento en Tripolis. Tiel ankaŭ veturis la pli posta turka prezidento Mustafa Kemal kiel ĵurnalisto, sub la pseŭdonomo "Şerif Bey" [ŝerif bej], tra Egiptio. La pluaj komandantoj similmetode devis traveturi Egiption.

Komisio de la turkaj komandantoj estis reorganizi la osmanan imperion sub komandado de paŝao Enver kaj eki batalon kontraŭ la malamikoj.

Komence ne apogis la araba loĝantaro la turkojn, sed paŝao Enver kaj Mustafa Kemal sukcese mobilizis partojn de la araba loĝantaro kontraŭ la nekredaj invaziantoj. La italoj redutis sin apud la marbordo kaj la italaj trupoj ne povis penetri la laninternon.

En 1912 staris 100.000 italoj kontraŭ 25.000 osmanaj soldatoj. Italio, kiu ne kalkulis je tia akra kontraŭstaro, ŝanĝis la taktikon kaj per la forta floto okupis en 1912 insulojn de Dodekanoj. La osmanaj fortikaĵoj en Bejruto kaj en la Dardaneloj estis pafitaj.

Militfino kaj sekvoj

La pactraktadoj finiĝis la 18-an de oktobro 1912 en Lausanne kaj laŭ tio la Osmana Imperio devis rezigni pri provinco Tripolis al Italio. Kiel rekompenson, Italio devintus redoni la pli fure okupitajn Dodekanojn, sed Italio neglektis tion.

En la milito mortis 6.000 italaj kaj 14.000 osmanaj soldatoj. Okaze de la perdita milito, la Osmana Imperio plu malfortiĝis kaj tiel la Balkana ligo firmiĝis en la deziro, ke oni devas, povas forpeli la osmanojn el ties restintaj teritorioj en Eŭropo.

Unuafoje en historio de la militoj, oni uzis batalaviadilojn. La italaj aviadiloj atakis daŭre malamikajn poziciojn sur la grundo.