Ambato (Ekvadoro): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: be:Горад Амбата
Linio 13: Linio 13:


[[ar:أمباتو]]
[[ar:أمباتو]]
[[be:Горад Амбата]]
[[bs:Ambato]]
[[bs:Ambato]]
[[ca:Ambato]]
[[ca:Ambato]]

Kiel registrite je 18:13, 20 jan. 2012

Panoramo de Ambato.

Ambato (plennome, San Juan de Ambato, t.e. Sankta Johano de Ambato) estas urbo situanta en la centra Anda valo de Ekvadoro. La urbo lokiĝas laŭborde de la rivero Ambato kaj piede de pluraj altaj montoj. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Tungurahua. La urbo situas je alto de 2 577 metroj super la marnivelo. La 354 095 loĝantoj (2007) faras ĝin la naŭa plej loĝata urbo en la lando. En la hispana oni nomas la ambatanojn Ambateños.

La urbo estas (tute aŭ parte) detruita de tertremoj plurfoje, plej laste la 5-an de aŭgusto, 1949, kiam la urbo kaj ĝia katedralo preskaŭ ebeniĝis. Dum la du sekvaj jaroj oni rekonstruis la urbon, kaj en junio, 1950, oni inaŭguris la Festivalon de Fruktoj kaj Floroj, nun festata en februaro, por honori la eltenipovon de la travivintaj ambatanoj. Tiu festivalo nun estas unu el la plej gravaj en Ekvadoro, kaj "Urbo de Fruktoj kaj Floroj" fariĝis reklama kromnomo de Ambato.

Alia kromnomo estas "Lulilo de la Tri Johanoj", ĉar ĝi estis la naskiĝurbo de tri konataj ekvadoranoj: Juan Montalvo (eseisto), Juan León Mera (verkinto de la nacia himno de Ekvadoro), kaj Juan Benigno Vela, grava aktivulo en la ekvadora movado por nacia sendependiĝo.

Ambato estas konata pro sia produktado de fruktoj, feloj, manĝaĵoj, kaj teksaĵoj. Ĝi estas grava transporta centro, precipe por vojaĝantoj laŭ la Tut-Amerika Ŝoseo.