Raportistoj sen limoj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.7.2+) (robota modifo de: pl:Reporterzy bez Granic |
ZéroBot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.1) (robota aldono de: ro:Reporteri fără frontiere |
||
Linio 43: | Linio 43: | ||
[[pms:Reporters sans frontières]] |
[[pms:Reporters sans frontières]] |
||
[[pt:Repórteres sem Fronteiras]] |
[[pt:Repórteres sem Fronteiras]] |
||
[[ro:Reporteri fără frontiere]] |
|||
[[ru:Репортёры без границ]] |
[[ru:Репортёры без границ]] |
||
[[simple:Reporters Without Borders]] |
[[simple:Reporters Without Borders]] |
Kiel registrite je 12:07, 22 jan. 2012
Raportistoj sen landlimoj (france Reporters sans frontières; mallongigite: RSL aŭ RSF) estas internacie agadanta neregistara organizaĵo (NGO), kiu informas pri informolibero en la tuta mondo, batalas kontraŭ la cenzuro kaj kampanjas por liberigo de la arestitaj ĵurnalistoj. La organizaĵo estis fondita en 1985 en Montpellier, fare de Robert Ménard, kiu ekde tiam estas gvidanto de la organizaĵo. La nomo estis elektita-kreita je analago al Kuracistoj sen landlimoj.
Organizado kaj financado
RSL havas internacian sekretariejon en Parizo, naŭ eŭropajn landajn sekciojn kaj kvin landajn buroojn en Nord-Amerika kaj Azio. Krom tiuj, RSL havas 130 korespondantojn sur ĉiuj kontinentoj kaj 14 registar-sendependajn partnerajn organizaĵojn.
RSL havas jaran buĝeton de ĉ. 4 milionoj da USD. La enspezoj venis en 2006:
- 57 % el vendo en aŭkcioj, vendo de kalenderoj, tri filmoj.
- 24 % el fondaĵoj, institutoj, entreprenoj, medioj (sanofi-aventis, Benetton, CFAO, Grupo Zeta, Soros Fondation, Center for a Free Cuba, National Endowment for Democracy kaj Fondation de France).
- 9 % de la franca ŝtato
- 9 % el membrokotizoj kaj donacoj
Kritiko
Kritikistoj asertas, ke la kritikaj sciigoj de la organizaĵo koincidas kun neŝatataj ŝtatoj de US-State Department (Irano, Sirio, Nord-Koreio), sed mankas sciigoj el Usono-aliancaj, -amikaj landoj (Filipinoj, Saŭd-Arabio) aŭ Usono ne estas menciata.