Ĉambro de lordoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota modifo de: it:Camera dei lord
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 77: Linio 77:
[[th:สภาขุนนาง]]
[[th:สภาขุนนาง]]
[[tr:Lordlar Kamarası]]
[[tr:Lordlar Kamarası]]
[[uk:Палата лордів Великої Британії]]
[[ur:دارالامرا]]
[[ur:دارالامرا]]
[[vi:Thượng Nghị viện Vương quốc Anh]]
[[vi:Thượng Nghị viện Vương quốc Anh]]

Kiel registrite je 04:15, 23 jan. 2012

La ĉambro de la Lordoj, Palaco de Westminster, frua 18-a jarcento.

La House of Lords (Ĉambro de lordoj), foje konata kiel Upper HouseUpper Chamber (Supera ĉambro), estas la dua ĉambro de la brita parlamento, la Parliament of the United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando de Britujo kaj Nordirlando).

Nuntempa konsisto

Nuntempe, la supera ĉambro konsistas el nomumitaj pajroj, episkopoj de la Eklezio de Anglio, kaj heredintaj nobeloj. El ĉirkaŭ 740 membroj, estas nur 26 episkopoj kaj 92 heredintuloj en la ĉambro.

Antaŭ 1999, ĉiuj nobeloj rajtas ĉeesti kaj voĉdoni pri leĝoj en la supera ĉambro. Ekde tiam, kiam leĝiĝis la House of Lords Act 1999 (Leĝo pri Ĉambro de lordoj), nur 92 nobeloj, elektitaj de iliaj egaluloj, rajtas daŭri tion. Oni proponadis forigi ĉi tiuj heredintuloj per sekvanta reformo.

La ceteraj membroj estas nomumitaj de la reĝo kiel pajroj por siaj vivtempoj. Enoficigante pajrojn, la reĝo estas instigita kaj konsilita de la ĉefministro.

Historio de la supera ĉambro

La angla parlamento originas de la Witan koncilioj de la 11-a jarcento, kiuj enhavis religiajn estrojn, potenculojn kaj reĝajn ministrojn. Saksaj reĝoj konsultis tiujn konciliojn. Ekde la 13-a jarcento, senditoj de grafujoj, urboj kaj municipoj ĉeestis la konsiliojn. Ekde la 14-a jarcento ekaperis du "ĉambroj" - unu enhavis senditojn kaj eknomiĝis la Commons (Komunumuloj); la alia enhavis religiajn estrojn (Lords spiritual, aŭ Lordoj spiritaj) kaj potenculojn (Lords temporal, aŭ Lordoj tempecaj), kaj eknomiĝis la Upper House (Supera ĉambro). La du ĉambroj unue amasiĝis en la halo Westminster en 1320.

Lordoj tempecaj estis preskaŭ tute viraj heredintuloj. Lordoj spiritaj konsistis el episkopoj, abatoj kaj prioroj. Post la monaĥeja subpremito de Henriko la 8-a (Anglio) en 1539, nur restis episkopoj. En 1642, dum la interna milito, episkopoj estis tute forigitaj, kaj la tuta ĉambro ĉesis ekzisti en 1649. Tamen, ĝi estis rekreita en 1660, kaj episkopoj revenis en 1661 per la Clergy Act 1661 (Leĝo pri klerikaro). Leĝoj komencis plu restrikti la kvanton da episkopoj en la ĉambro, ekde la Bishopric of Manchester Act 1847 (Leĝoj pri episkopeco de Manĉestro).

Per la Acts of Union (Leĝoj pri unuiĝo) de Skotlando en 1707 kaj Irlando en 1800, nobeloj de tiuj landoj rajtis elekti senditojn kiuj rajtos membri la superan ĉambron. Irlandaj nobeloj ne plu membris en la ĉambro post 1922, kiam Irlando plejparte gajnis ĝian memstariĝon.

Reformo

La povo de la supera ĉambro estis limitigita de la Parliament Acts 1911 kaj 1949 (Leĝoj pri parlamento) per kiuj la Lordoj ne plu rajtas malakcepti:

  • Financajn leĝproponojn kiuj estis akceptitaj de la Komunumuloj.
  • Aliajn leĝproponojn kiujn la Komunumuloj estis dufoje akceptintaj antaŭ almenaŭ dek du monatoj.

En 1958, la Life Peerages Act (Leĝo pri vivtempa pajreco) permisis kreadon de vivtempaj nobeloj, viroj kaj virinoj, kiuj rajtos sidi kaj voĉdoni en la supera ĉambro sed ne havos rajton heridigi siajn titolojn. Baronino Wootton estis la unua virina pajro. En 1963, la Peerages Act (Leĝo pri pajreco) permesis al virinaj nobeloj, kaj ĉiuj skotlandaj nobeloj, membri en la ĉambro. Ankaŭ tiu leĝo permesis al heredintaj nobeloj forigi ilian nobelecon: tion faris Tony Benn ĉar li volis kandidati por la Ĉambro de komunumuloj.

Juĝeca rolo

De 1399 ĝis 2009, la Ĉambro de lordoj ankaŭ havis juĝecan rolon en Britio.

Antaŭ 1399, aŭ la reĝo aŭ la tuta parlamento servis kiel fina apelacia juĝejo. Poste, la Lordoj sole tiel servis. Tiu rolo fariĝis regulita ekde 1876, per la Appellate Jurisdiction Act 1876 (Leĝo pri apelacia instanco). Per tiu leĝo estis nomumita Lords of Appeal in Ordinary, aŭ Law Lords (Lordoj de apelacio en ordinaro, aŭ Jurlordoj) - la unuaj nomumitaj membroj de la ĉambro. Tiuj lordoj estis spertintaj kaj respektindaj juĝoj. La juĝoj rajtis voĉdoni pri leĝoj, sed malofte faris tion. Ili laboris plentempe pri juĝaj aferoj.

En 2009, ĉiuj Jurlordoj estis forigita el la parlamento por establi novan Supreme Court (Supera juĝejo) aliloke.

Notoj

Vidu ankaŭ: