Papeeto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: mg:Papeete
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: bs:Papeete
Linio 44: Linio 44:
[[be-x-old:Папээтэ]]
[[be-x-old:Папээтэ]]
[[bg:Папеете]]
[[bg:Папеете]]
[[bs:Papeete]]
[[ca:Papeete]]
[[ca:Papeete]]
[[cs:Papeete]]
[[cs:Papeete]]

Kiel registrite je 11:12, 25 jan. 2012

situo de Papeete (ruĝe)
Aerfoto de Papeete

Papeete (17° 32′ S 149° 34′ U / 17.533 °S, 149.567 °U / -17.533; -149.567 (mapo)Koordinatoj: 17° 32′ S 149° 34′ U / 17.533 °S, 149.567 °U / -17.533; -149.567 (mapo)) estas la ĉefurbo kaj sola urbo de kaj Tahitio kaj Franca Polinezio. La havenurbeto Papeete kun 23 555 loĝantoj kaj 105 128 loĝantoj en la kunurbaĵo, situas je la nordokcidenta bordo de la franca insulo Tahitio. La urbo havas areo de 77,3 kvarataj kilometroj kaj popoldenson de 1360 loĝ./km2.

La haveno situas en aperturo en la rifo. Ne multe rememorigas pri la kolonia urbo; la ĉinaj lignaj domoj, la francaj vilaoj kaj aliaj koloniaj konstruaĵoj ofte estas anstataŭigitaj per betonaj apartementaroj. Ekde la 1960-aj jaroj precipe landinternen aperis novkonstruaĵoj. Oni parolas tahitie; ofte estas protestanta (54%) aŭ romkatolika (30%). Oni ankoraŭ pagas per la CFP-franko sed baldaŭ per la eŭro. La flughaveno Faaa situas kvin kilometrojn de Papeete. La nomo Papeete signifas Akvo el la korbo. La biero kiu estas farata en Papeete nomiĝas Hinano.

Historio

Antaŭ 1820 Papeete estis ne pli ol marĉo kun kelke da kabanoj de loĝantoj. Sed en 1820 Londonaj misiistoj (London Missionary Society) decidis ekloĝi tie. Reĝino Pomaré decidis de tempo al tempo ankaŭ loĝi tie. Ŝi faris ĉefurbon el ĝi kaj jam baldaŭ pli hompleniĝis en la havenurbo. En 1830 La haveno fariĝis dumvoja haltejo por balenĉasistoj, vaporŝipoj kaj kargoŝipoj. Kaj ankaŭ kompanioj establis sin ĉe la haveno.

En 1842 Tahitio fariĝis franca protektorato kaj du jarojn pliposte la duono de la urbo estis detruita de granda incendio. En 1904 parto de la urbo estis forviŝita pro ŝtormfluso. En 1914, la komenco de la Unua Mondmilito, Papeete estis bombardita de du germanaj krozoŝipoj. Ekonomia krizo furiozis ĝis en 1964 ĝi fariĝis mararmea kaj aerarmea bazo kaj oni establis centron por nuklea esplorado. La lastaj dekadoj Papeete havis rapidan kreskon de la popolo, interalie pro 35 000 novuloj el Francio.

Kvartaloj de Papeete

  • Manuhoe
  • Tipaerui
  • Vallée de la Mission
  • Vaininiore
  • Vallée Sainte-Amélie
  • Tarahoi
  • Mamao
  • Paofai
  • Puea
  • Taunoa
  • Patutoa
  • Orovini

Vidindaĵoj

  • Foiro de Pirae
  • Tombejo de Uranie
  • Paofai-templo
  • Muzeo de Nigra-Perlo
  • Bugenvilea-parko
  • Domo de reĝino Marau
  • Katedralo de Belvédere