Komenca kroniko: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Sergio (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo: thumb|right|250px|Paĝo el la ''Komenca kroniko'' ene de la «Radzivila Kroniko» La '''Komenca kroniko''' (ankaŭ konata kiel la '''Rako... |
RedBot (diskuto | kontribuoj) e r2.5.2) (robota aldono de: bg:Начална руска летопис |
||
Linio 46: | Linio 46: | ||
[[be:Аповесць мінулых часоў]] |
[[be:Аповесць мінулых часоў]] |
||
[[be-x-old:Аповесьць мінулых часоў]] |
[[be-x-old:Аповесьць мінулых часоў]] |
||
[[bg:Начална руска летопис]] |
|||
[[ca:Crònica de Nèstor]] |
[[ca:Crònica de Nèstor]] |
||
[[cs:Pověst dávných let]] |
[[cs:Pověst dávných let]] |
Kiel registrite je 12:16, 30 jan. 2012
La Komenca kroniko (ankaŭ konata kiel la Rakonto pri la pasintaj jaroj aŭ la Nestora Kroniko) estas la plej frua el la nun konataj malnovrusaj kronikoj, verkita komence de la 12-a jarcento en Kievo. Ĝia originalo ne konserviĝis, ni konas ĝin per postaj kompilaĵoj.
La enhavo
La Komenca kroniko entenas skizon de la biblia (ekde Adamo) kaj romia-bizancia historio kaj finiĝas per la eventoj de la 1117-a jaro. La datita periodo de la historio de la Kieva Regno komenciĝas per la jaro 852-a (komenco de la mema regado de la bizancia imperiestro Miĥaelo la 3a).
La titolo
La titolo Komenca kroniko (ruse Первоначальная летопись, angle Primary Chronicle) estas uzata de la historiistoj kiel priskriba nomo, ĉar ĝi temas pri la komenco de la Kieva Regno kaj ties reganta dinastitio (Rurikidoj).
Alia ofte uzata titolo Rakonto pri la pasintaj jaroj (slavone По́вѣсть временны́хъ лѣ́тъ) citas la unuan frazon el unu el la kompilaĵoj (la Sankt-Hipata kroniko):
|
La nomo Nestora Kroniko (ruse Несторова летопись) estas bazita sur letero de alia monaĥo de la supre indikita monaĥejo, kiu atribuas al sia kunfrato Nestoro verkadon de kroniko.
La valoro
La Komenca kroniko estas nia ĉefa fonto da informoj pri la frua historio de la Kieva regno kaj certagrade ankaŭ pri la najbaraj landoj. Ĝi ankaŭ estas valora verko de la malnovrusa literaturo.