Komenca kroniko: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
e r2.7.1) (robota forigo de: cu:ПовЂсть временныхъ лЂтъ |
Sergio (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 16: | Linio 16: | ||
== La titolo == |
== La titolo == |
||
La titolo ''Komenca kroniko'' (ruse ''Первоначальная летопись'', angle |
La titolo ''Komenca kroniko'' (ruse ''Начальная летопись'' aŭ ''Первоначальная летопись'', angle |
||
''Primary Chronicle'') estas uzata de la historiistoj kiel priskriba |
''Primary Chronicle'') estas uzata de la historiistoj kiel priskriba |
||
nomo, ĉar ĝi temas pri la komenco de la Kieva Regno kaj ties reganta |
nomo, ĉar ĝi temas pri la komenco de la Kieva Regno kaj ties reganta |
||
Linio 27: | Linio 27: | ||
La nomo ''Nestora Kroniko'' (ruse ''Несторова летопись'') estas bazita |
La nomo ''Nestora Kroniko'' (ruse ''Несторова летопись'') estas bazita |
||
sur |
sur letera atesto de alia monaĥo de la supre indikita monaĥejo, kiu |
||
atribuas al sia kunfrato ''Nestoro'' verkadon de kroniko. |
atribuas al sia kunfrato ''Nestoro'' verkadon de kroniko. |
||
Kiel registrite je 01:32, 31 jan. 2012
La Komenca kroniko (ankaŭ konata kiel la Rakonto pri la pasintaj jaroj aŭ la Nestora Kroniko) estas la plej frua el la nun konataj malnovrusaj kronikoj, verkita komence de la 12-a jarcento en Kievo. Ĝia originalo ne konserviĝis, ni konas ĝin per postaj kompilaĵoj.
La enhavo
La Komenca kroniko entenas skizon de la biblia (ekde Adamo) kaj romia-bizancia historio kaj finiĝas per la eventoj de la 1117-a jaro. La datita periodo de la historio de la Kieva Regno komenciĝas per la jaro 852-a (komenco de la mema regado de la bizancia imperiestro Miĥaelo la 3a).
La titolo
La titolo Komenca kroniko (ruse Начальная летопись aŭ Первоначальная летопись, angle Primary Chronicle) estas uzata de la historiistoj kiel priskriba nomo, ĉar ĝi temas pri la komenco de la Kieva Regno kaj ties reganta dinastitio (Rurikidoj).
Alia ofte uzata titolo Rakonto pri la pasintaj jaroj (slavone По́вѣсть временны́хъ лѣ́тъ) citas la unuan frazon el unu el la kompilaĵoj (la Sankt-Hipata kroniko):
|
La nomo Nestora Kroniko (ruse Несторова летопись) estas bazita sur letera atesto de alia monaĥo de la supre indikita monaĥejo, kiu atribuas al sia kunfrato Nestoro verkadon de kroniko.
La valoro
La Komenca kroniko estas nia ĉefa fonto da informoj pri la frua historio de la Kieva regno kaj certagrade ankaŭ pri la najbaraj landoj. Ĝi ankaŭ estas valora verko de la malnovrusa literaturo.