Villigen: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ChuispastonBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: als:Villigen
Dinamik-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota aldono de: sq:Villigen
Linio 60: Linio 60:
[[ru:Филлиген]]
[[ru:Филлиген]]
[[simple:Villigen]]
[[simple:Villigen]]
[[sq:Villigen]]
[[sv:Villigen]]
[[sv:Villigen]]
[[vo:Villigen]]
[[vo:Villigen]]

Kiel registrite je 15:50, 1 feb. 2012

Villigen
Blazono de Villigen
La kunfluejo de Aro kaj Reuss. La vilaĝoj Villigen kaj Stilli videblas en la centro de la vilaĝo
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 31′ 44″ N 8° 13′ 0″ O / 47.52889 °N, 8.21667 °O / 47.52889; 8.21667 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 44″ N 8° 13′ 0″ O / 47.52889 °N, 8.21667 °O / 47.52889; 8.21667 (mapo)
Areo 11,21 km²
Alteco 367 m super marnivelo
Poŝtkodo 5234 Villigen
5233 Stilli
Komunumkodo 4121
Mapo de Villigen
vdr

Pri la komunumo

Villigen estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1967 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

La komunumo Villigen situas inter la okcidenta bordo de la rivero Aro (rivero) kaj la orienta flanko de la monto Geissberg, kiu apartenas al la Tavola Ĵuraso. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Villigen mem ek de 2006 ankaŭ la iam aŭtonoma komunumo Stilli.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,21 km², de kiuj proksimume la duono, nome 5,50 km², estas kovritaj de arbaro kaj 1,51 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 700 m s.m. sur la monto Geissberg, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 325 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Aro.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Villigen limas en nordo al Mandach kaj Böttstein, en oriento al Würenlingen, en sudoriento al Untersiggenthal, en sudo al Brugg kaj Rüfenach, en sudokcidento al Remigen, kaj en nordokcidento al Mettauertal.

Trafiko

Villigen kaj Stilli situas ĉe la kantona ĉefvojo de Brugg laŭlonge de la okcidenta bordo de Aro al Leibstadt. En Villigen ekzistas ponto al Würenlingen.

Historio

La unua dokumenta mencio de Villigen datiĝas el la jaro 1247 kiel Viligen. La bieno Stilli menciiĝis por la unua fojo en la jaro 1269.

Dum mezepoko Villigen kaj Stilli estis partoj de la Bieno Rejno, kiu apartenis al la Monaĥejo Murbach en Alzaco. En la 13-a jarcento la bieno apartenis al la Habsburgoj, kiuj atribuis la vilaĝon Rüfenach al la tribunala distrikto Bözberg. En la jaro 1345 la reĝino Agnes de Hungario donacis la bienon al la Monaĥejo Wittichen en la valo de Kinzig en Nigra Arbaro. Inter la jaro 1348 kaj 1377 la posedantoj de la bieno plurfoje ŝanĝiĝis, ĝis fine la bieno estis integrita al la Senjorejo Schenkenberg.

Kiam en la jaro 1460 la urbo Berno konkeris la Senjorejon Schenkenberg, la privilegioj de la Monaĥejo Wittichen estis konservitaj. En la jaro 1525 Berno enkondukis la reformacion en la regiono, kion la monaĥinoj de Wittichen tamen ne volis akcepti kaj tial vendis en la jaro 1544 la Bienon Rejno al la Senjoroj de Hallwyl. En la jaro 1566 la bieno estis disigita de la tribunala distrikto Bözberg, kaj Stilli fariĝis propra tribunaldistrikto. En la jaroj 1588 respektive 1599 la urbo Brugg akiris du trionojn de la Bieno Rejno kaj Berno la restantan trionon. [1]

Okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis en marto kaj aprilo 1798 Argovion de la berna servuteco. La Bieno Rejno nun fariĝis parto de la nove fondita Kantono Argovio.

En la jaro 1803 okace de la mediacio Kantono Argovio dissolvis la Bienon Rejno kaj transformis la unuopajn vilaĝojn al apartaj politikaj komunumoj. Tiel estiĝis la komunumoj Villigen kaj Stilli. Kun efiko de la 1-a de januaro 2006 la ĝis tiam sendependa komunumo Stilli estis integrita al la teritorio de la komunumo Villigen.

Notoj kaj referencoj

  1. La historiaj informoj baziĝas sur libera traduko de la teksto pri Rüfenach en la germanlingva vikipedio

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto