Rüti ĉe Lyssach: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 21: Linio 21:


==Geografio==
==Geografio==
Rüti ĉe Lyssach situas en la [[Svisa Mezlando]], rekte okcidente de la urbo [[Burgdorf BE|Burdorf]], proksimume 3 kilometrojn okcidente de la rivero [[Emme]]. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 590 m [[s.m.]] sur la norda deklivo de la monto ''Schneiteberg''. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo [[Rüti]] la setlejo [[Binzberg]] (en nordo de la komunumo ĉe la vojo al Lyssach), [[Ramsi]] (sur alteco de 540 m [[s.m.]] en oriento de la komunumo) kaj kelkaj izolitaj bienoj.
Rüti ĉe Lyssach situas en la [[Svisa Mezlando]], rekte okcidente de la urbo [[Burgdorf BE|Burdorf]], proksimume 3 kilometrojn okcidente de la rivero [[Emme]]. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 590 m [[s.m.]] sur la norda deklivo de la monto ''Schneiteberg''. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo [[Rüti]] la setlejo [[Binzberg]] (en nordo de la komunumo ĉe la vojo al Lyssach), [[Ramsi]] (sur alteco de 540 m [[s.m.]] en oriento de la komunumo) kaj [[Rütihubel]] en tute en la oriento de la komunumo, kaj kelkaj izolitaj bienoj.


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,29 km², de kiuj 11,4% estas kovritaj de [[arbaro]], 82,6% servas por [[agrikulturo]] kaj 6,0% por [[setlado]].
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,29 km², de kiuj 11,4% estas kovritaj de [[arbaro]], 82,6% servas por [[agrikulturo]] kaj 6,0% por [[setlado]].

Kiel registrite je 22:22, 13 feb. 2012

Rüti ĉe Lyssach
Blazono de Rüti ĉe Lyssach
Blazono de Rüti ĉe Lyssach
Blazono de Rüti ĉe Lyssach
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Burgdorf
Koordinatoj  47° 3′ 24″ N 7° 34′ 37″ O / 47.05667 °N, 7.57694 °O / 47.05667; 7.57694 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 24″ N 7° 34′ 37″ O / 47.05667 °N, 7.57694 °O / 47.05667; 7.57694 (mapo)
Areo 1,29 km²
Alteco 523 m super marnivelo
Poŝtkodo 3421
Komunumkodo 0422
Mapo de Rüti ĉe Lyssach
Mapo de Rüti ĉe Lyssach
Mapo de Rüti ĉe Lyssach
vdr


Pri la komunumo

Rüti ĉe Lyssach (en la germana lingvo Rüti bei Lyssach) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 167 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Rüti ĉe Lyssach situas en la Svisa Mezlando, rekte okcidente de la urbo Burdorf, proksimume 3 kilometrojn okcidente de la rivero Emme. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 590 m s.m. sur la norda deklivo de la monto Schneiteberg. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Rüti la setlejo Binzberg (en nordo de la komunumo ĉe la vojo al Lyssach), Ramsi (sur alteco de 540 m s.m. en oriento de la komunumo) kaj Rütihubel en tute en la oriento de la komunumo, kaj kelkaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,29 km², de kiuj 11,4% estas kovritaj de arbaro, 82,6% servas por agrikulturo kaj 6,0% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Rüti ĉe Lyssach limas en nordo al Lyssach, en oriento al Burgdorf, en sudoriento al la eksklavo Rohrmoos de la komunumo Oberburg, en sudo denove en unu pinto al Burgdorf, kaj en okcidento al Mötschwil.

Trafiko

Rüti ĉe Lyssach situas flanke de la gravaj trafikvojoj ĉe konekta vojo inter Lyssach kaj Kreuzweg ĉe la kantona vojo n-ro 245. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 3 kilometrojn norde apud Kirchberg. Sur la teritorio de la komunumo ne troviĝas konekto al la publika transportreto. La stacidomo de Lyssach tamen troviĝas nur unu kilometron norde de la vilaĝo centro.

Historio

La unua dokumenta mencio de Rüti ĉe Lyssach datiĝas el la jaro 1341 kiel Ruiti.

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011

Eksteraj Ligiloj