Dua koncilio de Niceo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ripchip Bot (diskuto | kontribuoj)
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 28: Linio 28:
[[he:ועידת ניקיאה השנייה]]
[[he:ועידת ניקיאה השנייה]]
[[hu:Második nikaiai zsinat]]
[[hu:Második nikaiai zsinat]]
[[hy:Նիկիայի Բ տիեզերական ժողով]]
[[it:Concilio di Nicea II]]
[[it:Concilio di Nicea II]]
[[ja:第2ニカイア公会議]]
[[ja:第2ニカイア公会議]]

Kiel registrite je 09:04, 15 feb. 2012

Dua koncilio de Niceo
Agia Sofia de Niceo, kie okazis la Koncilio

La Dua koncilio de Niceo estas la sepa ekumena koncilio de katolikoj, ortodoksuloj, prakatolikoj kaj diversaj okcidentaj eklezioj. Ĝi okazis en 787 en Niceo (loko de la Unua koncilio de Niceo en nuna Turkio). Ĝi restarigis la honoradon de ikonoj kiuj estis subpremitaj per imperia edikto ene de la Bizanca Imperio dum la regado de Leono la 3-a. Lia filo, Konstantino la 5-a okazigis sinodon por oficialigi la subpremadon.

La koncilio denove estis alvokita por kunveno en Niceo, ĉar Bizanco daŭre estis malfidita. La koncilio kunvenis la 24-an de septembro 787. Ĝi havis 350 membrojn: 308 episkopoj aŭ iliaj reprezentantoj subskribitaj. Tarasius prezidis, kaj sep sesioj estis aranĝitaj en Niceo.

Estis determinite ke "Ĉar la sankta kaj viviga kruco estas ĉie starigita kiel simbolo", tiel ankaŭ devus la bildoj de Jesuo Kristo, la Virgulino Maria, la sanktaj anĝeloj, same kiel la sanktuloj kaj aliaj piaj kaj sanktaj viroj ktp., kaj ekspoziciitaj sur la muroj de preĝejoj, en la hejmoj, kaj en ĉiuj evidentaj lokoj.

La papaj delegitoj esprimis sian aprobon de la restarigo de la admiro de ikonoj kaj la patriarko sendis plenan klarigon de la konferencaj artikoloj de la koncilio al Hadriano la 1-a, kiu havis ĝin tradukita.

Tiu konsilio estas famkonata en la Orienta Ortodoksa Eklezio kiel "La dimanĉo de la Triumfo de Ortodokseco" ĉiun jaron la unua dimanĉe post Pasko kaj denove la dimanĉon pli proksima al la 11-an de oktobro. La antaŭa festado festas la koncilion kiel la kulmino de la bataloj de la eklezio kontraŭ herezo, dum la lasta festas la koncilion mem.