Diemerswil: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 36: Linio 36:
==Historio==
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Diemerswil datiĝas el la jaro [[1257]] kiel ''Diemarswile''.
La unua dokumenta mencio de Diemerswil datiĝas el la jaro [[1257]] kiel ''Diemarswile''.
<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D297.php (2004-03-20)]</ref>
<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D297.php ''Anne-Marie Dubler'' (2004-03-20)]</ref>


== Notoj kaj referencoj ==
== Notoj kaj referencoj ==

Kiel registrite je 20:35, 16 feb. 2012

Diemerswil
Blazono de Diemerswil
Blazono de Diemerswil
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Koordinatoj  47° 1′ 10″ N 7° 25′ 41″ O / 47.01944 °N, 7.42806 °O / 47.01944; 7.42806 (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 10″ N 7° 25′ 41″ O / 47.01944 °N, 7.42806 °O / 47.01944; 7.42806 (mapo)
Areo 2,86 km²
Alteco 600 m super marnivelo
Poŝtkodo 3053
Komunumkodo 0536
Mapo de Diemerswil
Mapo de Diemerswil
Mapo de Diemerswil
vdr


Pri la komunumo

Diemerswil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 205 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Diemerswil situas en la Svisa Mezlando 8 kilometrojn norde de la federacia urbo Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Diemerswil kaj la setlejoj Cholhoz (en okcidento de la komunumo sur alteco de 649 m s.m.), Mettle (en nordo de la komunumo), Uf em Moos (sur alteco de 616 m s.m. en sudo de la komunumo), kaj la Neumatt, Widacher kaj Riedmatt, kiuj kunkreskis kun la ĉefa vilaĝo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,86 km², de kiuj 19,6% estas kovritaj de arbaro, 72,7% servas por agrikulturo kaj 5,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Diemerswil limas en nordo kaj oriento al Münchenbuchsee, en sudo al Kirchlindach, kaj en okcidento al Schüpfen.

Trafiko

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La vilaĝo plej facile atingeblas per vojo de Münchenbuchsee. Alia mallarĝa vojo kondukas okcidenten al Schüpfen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas 2 kilometrojn norde en Münchenbuchsee. La komunumo ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto. La stacidomo de Münchenbuchsee situas en distanco de 2 kilometroj de la vilaĝocentro.

Historio

La unua dokumenta mencio de Diemerswil datiĝas el la jaro 1257 kiel Diemarswile. [3]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Anne-Marie Dubler (2004-03-20)

Eksteraj Ligiloj


Ŝablono:Komunumoj de la administra distrikto Berno-Mezlando