San Antonio (Teksaso): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota modifo de: tr:San Antonio
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: be:Горад Сан-Антоніа
Linio 105: Linio 105:
[[ar:سان أنطونيو، تكساس]]
[[ar:سان أنطونيو، تكساس]]
[[ast:San Antonio (Texas)]]
[[ast:San Antonio (Texas)]]
[[be:Горад Сан-Антоніа]]
[[be-x-old:Сан-Антоніё]]
[[be-x-old:Сан-Антоніё]]
[[bg:Сан Антонио]]
[[bg:Сан Антонио]]

Kiel registrite je 07:41, 17 feb. 2012

San Antonio estas la ĉefurbo de Konteo Bexar, Teksaso, Usono. Originale fondita de Kanariaj Insulanoj en 1731, San-Antonio estis unu el fruaj hispanaj setlejoj en la Amerikoj. La Batalo de la Alamo okazis apude dum 1836 kaj la urbeto fine kreskis ĝis ĝi entenis la misiejon. Hodiaŭ, la Alamo estas en la koro de centra San-Antonio.

Fama pro gia Rivermarŝejo (angle: Riverwalk, hispane: Paseo del Rio) kaj la Alamo, estante hejmo de Sea World, Six Flags, Casa Navarro, El Merkado, la Tower of the Americas, aliaj misiejoj, muzeoj, kaj la Institute of Texas Cultures(Instituto de Teksasaj Kulturoj), San-Antonio estas vizitita de dudek milionoj da turistoj jare. La urbo estas ankaŭ la hejmo de Fuorto Sam Houston, Aerarmea Bazo Lackland, Aerarmea Bazo Randolph, kaj Urba Bazo Brooks. La estrejoj de SBC Communications kaj Clear Channel Communications estas en San-Antonio.

San-Antonio estas servata de la San Antonio International Airport.

Geografio

Loko de San Antonio, Teksaso
Loko de San Antonio, Teksaso

San-Antonio lokiĝas en sud-centra Teksaso sur la Rivero San-Antonio. Laŭ la Usona Censo, la urbo havas areon de 1 067,3 km2, el kiu 1 055,6 estas tera kaj 11,7 km2 estas akva.

Turismo

San-Antonio estas populara turisma celo. La juvelo de la urbo estas la Rivermarŝejo (angle: Riverwalk, hispane: Paseo del Rio)kiu meandras tra la urbocentra areo. Borderita kun multaj vendejoj, drinkejoj, kaj restaŭrantoj kaj krome kun la Arneson River Theater (Arneson-a Rivera Teatro), tiu ĉi altirejo transformiĝas en imponan festivalon de lumoj dum la Kristnaska kaj Novjara feria periodo.

La urbocentra areo ankaŭ elmontras HemisFair-a Parko(hejmo de la Tower of the Americas (Turo de la Amerikoj) kaj la Institute of Texas Cultures (Instituto de Teksasaj Kulturoj), La Villita, El Mercado, kaj la plej larĝe rekonita gvidosigno, la Alamo.

Aliaj lokoj de intereso inkludas Brackenridge Park (hejmo de la San Antonio Zoo (Zoologia Ĝardeno de San-Antonio)), la misiejoj de la San Antonio Missions National Historical Park (la Nacia Historia Parko de la Misiejoj de San-Antonio), Sea World de Teksaso, kaj la Six Flags Fiesta Texas tema parko.

Ĉiun aprilon, San-Antonio gastigas la Fiesta San Antonio, 10-taga festivalo pri la diversaj kulturoj de la urbo kaj honore al la herooj de la Batalo de la Alamo kaj la Batalo de San Jacinto.

Preter sentado de la vidaĵoj kaj la sonoj de San-Antonio, turistoj povas provi iom da ĝia mondfama Tex-Mex kuirarto ĉe multaj fajnaj restaŭracioj dise en la urbo. San-Antonio ankaŭ ne mankas manĝejoj kiuj ofertas la Teksas-stilan barbecue (fajrrostaĵon), kaj por la vere kuraĝa adepto, taga ekskurso al la pli bone sciataj fajrrostejoj kaj fumaĵejoj estas kaj necesa kaj facile farebla.

Edukado

San-Antonio gastigas kelkajn kolegiojn kaj universitatojn kiuj ofertas bakalaŭrojn kaj pli altajn diplomojn:

Demografio

Laŭ la 2000 censo, San-Antonio estas la 9-a plej granda urbo en Usono kaj la tria plej granda en Teksaso. Kelkaj faktoj pri San-Antonio estas:

  • Logantaro: 1 144 646
  • Domanaroj: 405 474
  • Familioj: 280 993
  • Homa denseco: 1 084 homoj/km2.
  • Loĝejoj: 433 122
  • Loĝeja denseco: 410,3/km2.
  • Rasa konsisto:
    • Blanka: 67,68%
    • Afrik-usona: 6,82%
    • Indiana: 0,84%
    • Azia: 1,57%
    • Pacifik-insulanoj: 0,09%
    • Aliaj: 19,34%
    • Du aŭ pli rasoj: 3,66%
    • Hispanlatin-usonanoj (de iu ajn raso): 58,66%
  • Domanara distribuo
    • Tuta nombro: 405 474
    • Kun infanoj sub 18 jara: 35,9%
    • Kun geedzaj duopoj: 48,1%
    • Kun domestino sen ĉeesta edzo: 16,4%
    • Nefamilia: 30,7%
    • Unuopula: 25,1%
    • Unuopula super 65 jara: 7,6%
    • Averaĝa grandeco: 2,77
    • Averaĝa familia grandeco: 3,36
  • Aĝa distribuo
    • <18 jara: 28,5%
    • 18-24 jara: 10,8%
    • 25-44 jara: 30,8%
    • 45-64 jara: 19,4%
    • >64 jara: 10,4%
    • Mediana aĝo: 32 jaroj.
  • Seksa distribuo:
    • Ĉiuj aĝoj: 100 virinoj/93,5 viroj
    • >17 jara: 100 virinoj/ 89,7 viroj
  • Enspeza distribuo
    • Mediana domanara enspezo: $36 214
    • Mediana familia enspezo: $41 331
    • Mediana vira enspezo: $30 061
    • Mediana virina enspezo: $24 444
    • Pohoma averaĝa enspezo: $17 487
    • Pobraj loĝantoj: 17,3%
    • Pobraj familioj: 14,0%
    • Frakcio de pobruloj < 18 jara: 24,3%
    • Frakcio de pobruloj > 64 jara: 13,5%


Eksteraj ligiloj

greke http://www.sanantonio.gov greke http://www.ci.sat.tx.us greke http://www.sanantoniocvb.com greke http://www.mysanantonio.com greke http://vladimir-okc.narod.ru/UU-html/truuu42.htm Unuetaĝa Usono ĉ. 42 "La Novjaro en San-Antonio"