Horzono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: sw:Kanda muda
AvicBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota modifo de: lmo:Füs urari
Linio 115: Linio 115:
[[lb:Zäitzon]]
[[lb:Zäitzon]]
[[li:Tiedzaone]]
[[li:Tiedzaone]]
[[lmo:Füüs urari]]
[[lmo:Füs urari]]
[[lo:ເຂດເວລາ]]
[[lo:ເຂດເວລາ]]
[[lt:Laiko juosta]]
[[lt:Laiko juosta]]

Kiel registrite je 04:34, 20 feb. 2012

La horzono estas segmento de tersurfaco, kie la sama hortempo validas. Tio lokiĝas en ideala kazo laŭlonge de la sama meridiano. Por tio validas la Grenviĉa Meza Tempo, GMT (el la angla Greenwich Mean Time)

Enkonduko

horzonoj dividantaj mapon

Origine ĉiu pli granda loko havis la propran hortempon, kiu estis sinkronigita certagrade al la suno. Se la suno staras sur la zenito, estas la 12-a horo tagmeze.

Se iu sekvas sur mondmapo perfingre la direkton al oriento, tiu antaŭpaŝas en la tempo (kaj kompreneble en la okcidenta direkto la tempo retroiras). Tiu tempovojaĝo do trafas limon, la tiel nomitan datlinion, kiun transirante orienten oni gajnas unu tagon (transirante okcidenten oni perdas tagon).

Post apero de trajnoj kaj la enkonduko de vojaĝplanoj, la malnova temposistemo montriĝis tro komplika, ĉar oni devis ĉiam atenti pri la tempoŝanĝoj en la horaroj. Tiel oni decidis enkonduki unuecan tempon por ĉiu lando. Rezulte de la internacia konferenco de 1884, oni disdividis la teron je 24 horzonoj, tiel ke la diferenco de du zonoj estis 60 minutoj aŭ unu horo. Pure matematike, ĉiu tempozono ampleksas strion de 15 longitudaj gradoj sur la tera surfaco.

Hodiaŭ

La horzonoj estas aranĝitaj laŭ la hortempo de Grenviĉo/Londono, kiu situas sur la 0-a longituda grado, ĝin oni nomas GMT, Grenviĉa Meza Tempo. De tie kalkuliĝas diferencoj al la aliaj tempozonoj.

Ĉiu ne tro granda lando estis aranĝita al unu tempozono. La grandaj landoj havas plurajn tempozonojn, ekzemple Rusio havas 9, Kanado kaj Usono 6, Brazilo 4, Aŭstralio 3 kaj Meksiko 2 tempozonojn. Ĉinio tamen havas nur unu, la Pekinan Tempon kiu kovras kvin horzonojn.

Ekzistas landoj kaj regionoj, kiuj havas specialajn tempozonojn. Irano havas ekz. 4,5 horojn, Barato 5,5 horojn, du regionoj de Aŭstralio 9,5 horojn antaŭ GMT. La kaŭzo de tiuj specialaj horzonoj estas ĉiam politika-historia.

Politiko kaj tempo

Ankaŭ hodiaŭ havas la horzono iun politikan guston kelkloke. En EU la plimulto de la landoj apartenas al la Centr-Eŭropa Tempo (CET), kiu estas unu horo antaŭ GMT. Portugalio, Britio, Irlando kaj Islando uzas la Okcident-Eŭropan tempon (WET). Finnlando kaj Greklando uzas la Orient‐Eŭropan tempon (EET) (+ 2 horoj al GMT), kvankam oni ĉiam strebis aligi tiujn landojn al CET. Tiu ŝato de la CET kondukas al tio, ke la suno atingas la zeniton sur la nord-okcidenta marbordo de Hispanio nur post la 13a horo kaj kontraŭ tio je la 11a horo en orienta Pollando.

En Ĉinio, kie la lando trapasas teorie 4 horzonoj, oni uzas nur unu – la Pekinan – por la tuta lando, kiu signifas +8 horoj al GMT.

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj

greke http://greenwichmeantime.com greke http://24timezones.com/map.htm greke http://www.timeanddate.com/worldclock greke http://www.worldtimeserver.co greke http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/reference_maps/pdf/time_zones.pdf

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda