Akvofonto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ripchip Bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ca:Font
RedBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.2) (robota modifo de: en:Spring (hydrology)
Linio 85: Linio 85:
[[de:Quelle]]
[[de:Quelle]]
[[el:Υδάτινη πηγή]]
[[el:Υδάτινη πηγή]]
[[en:Spring (hydrosphere)]]
[[en:Spring (hydrology)]]
[[es:Manantial]]
[[es:Manantial]]
[[et:Allikas]]
[[et:Allikas]]

Kiel registrite je 08:32, 23 feb. 2012

Akvofonto (aŭ mallonge Fonto) estas la loko, kie akvo nature eliĝas el tero.

Ofte estas la komenco de akvofluo, rojo, torento, rivero, sed akvofonto povas rekte flui al lago, marĉo, maro.

Formiĝo

Se la tavolo da terkrusto, en kiu akvo trairas, (tiel nomata grundakvejo) kontaktas la ternivelon, okaze de terkavo, talvego, pliiĝo de deklivo aŭ fosado, grundavo elfluas. Povas esti nur ŝvitiĝo, malsekejo, malgranda marĉo. Sed, se la grundakvejo estas tie limigita de netralasivaj tavoloj, povas esti lokalizata elfluo, aŭ eĉ ŝpruco.

La hidrogeologio povas klasi la akvofontojn en variaj tipoj.

  • Elverŝa fonto
  • Krasta fonto
  • Reelfluoejo, tie, kie akvovojo, kiu subteriĝis, reeliras al surfaco
  • Ŝpruca fonto, au Arteza Puto

Akvofonto povas esti daŭra (kontinua) aŭ nedaura (nekontinua). Nekontinuaj, ekzemple, estas la krastaj fontoj. Akvo cirkulas rapide en karsta grundakvejo, kaj fontoj povas esti abundaj kaj nedaŭraj.

Klasifiko

La akvofontoj estas ofte klasifigataj laŭ iliaj debito, la plej akvodonaj, tiuj, kiuj donas almenaŭ 2800 litrojn en sekundo (L/s), estas tiel dirataj "Unua grando"

grando debito (L/s)
1a grando 2800
2a grando 280 al 2 800
3a grando 28 al 280
4a grando 6,3 al 28
5a grando 0,63 al 6,3
6a grando 63 mL/s al 630 mL/s
7a grando 8 al 63 mL/s
8a grando malpli ol 8 mL/s
0 grando nenia fluo (estinta/historia fonto)

Ĥemia komponado

La akvo trairinte rokojn povas solvi mineralonj. Pro tio, akvo de fonto estas ofte vendata en botelo kun la (ofte trompa) nomo de mineralakvo.


Akvofonto kiel vivmedio

La vivmedio en fonto (tiel nomata Krenalo[1], el la greka κρήνη, = fonto), karakteriziĝas per :

  • malgranda vario de la akva temperaturo, kaj dumtage, kaj dumjare
  • malmulteco da sterkaj elementoj
  • ŝanĝa fluo sur malgranda distanco
  • malgranda kvanto da solvata oksigeno, la akvo venante de sub tero.

Pliofte tie krekas briofito (aŭ muskoj), ĉar vaskulaj plantoj ne povas instaliĝi pro la fluo kaj la ombro.

Oni tie ĝenerale ne trovas fiŝojn.


Notoj kaj referencoj

  1. vidu ankaŭ (germanlingve) de:Krenal