ISO 15924: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: as:ISO 15924
MystBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 44: Linio 44:
[[Kategorio:Normoj de ISO|15924]]
[[Kategorio:Normoj de ISO|15924]]


[[as:আন্তৰ্জাতিক মান সংস্থা ১৫৯২৪]]
[[as:ISO 15924]]
[[bn:আইএসও ১৫৯২৪]]
[[bn:আইএসও ১৫৯২৪]]
[[cs:ISO 15924]]
[[cs:ISO 15924]]

Kiel registrite je 08:02, 25 feb. 2012

ISO 15924, Kodoj por reprezentado de nomoj de skriboj, difinas du arojn de kodoj por certaj skribsistemoj. Ĉiu skribo ricevas kaj unu kvarliteran kaj unu numeran kodon. La unua litero de la litera kodo estas majuskla, la ceteraj minusklaj.

Skribo estas difinita kiel "aro da grafikaj signoj uzataj por la skriba formo de unu aŭ pluraj lingvoj". Do skriboj (ankoraŭ) ne uzataj "por la skriba formo de unu aŭ pluraj lingvoj" estas eksplicite ekskludataj.

Se eble la kodoj deriviĝas de ISO 639-2 kiam la nomo de la skribo koincidas kun la nomo de lingvo ĝin uzanta (ekz. Gujarati: ISO 639-2 guj, ISO 15924 Gujr), preferante ISO 639-2/B anstataŭ la kutime preferata ISO 639-2/T.

ISO 15924 povas esti uzata, simile kiel ISO 3166, aldone al ISO 639, ekzemple en marklingvoj kiaj HTML kaj XML por helpi al kroziloj eltrovi tiparon. Tiel eblas ekzemple diferencigi inter serba skribita per cirila (srp-Cyrl) aŭ latina (srp-Latn) skribo, aŭ marki latinigon kiel tia.

Administrado

ISO asignis al la Unikodo-konsorcio la respondecon pri registrado por la normo. En 2004, tiu komisiis al Michael Everson la taskon de registristo.

Kodoj por skriboj

Numeraj intervaloj

000-099 hieroglifaj kaj kojnoformaj skriboj
100-199 alfabetaj skriboj maldekstren
200-299 alfabetaj skriboj dekstren
300-399 alfabet-silabaj skriboj
400-499 silabaj skriboj
500-599 ideogramaj skriboj
600-699 nemalĉifritaj skriboj
700-799 (ne asignitaj)
800-899 (ne asignitaj)
900-999 privata uzo, aliasoj, specialaj kodoj

Specialaj kodoj

Zxxx || 997 || Kodo por neskribataj lingvoj 
Zyyy || 998 || Kodo por skribo nedifinita 
Zzzz || 999 || Kodo por skribo sen kodo

Qaaa-Qabx estas 50 kodoj por privata uzo.

Eksteraj ligoj

greke ISO 15924 Registration Authority (Unikodo) greke Oficialaj listoj de kodoj laŭ ISO 15924