Oensingen: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: nn:Oensingen
Linio 60: Linio 60:
[[lmo:Oensingen]]
[[lmo:Oensingen]]
[[nl:Oensingen]]
[[nl:Oensingen]]
[[nn:Oensingen]]
[[rm:Oensingen]]
[[rm:Oensingen]]
[[ru:Энзинген]]
[[ru:Энзинген]]

Kiel registrite je 11:53, 26 feb. 2012

Oensingen
Blazono de Oensingen
Oensingen
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Gäu
Koordinatoj  47° 17′ 20″ N 7° 42′ 50″ O / 47.28889 °N, 7.71389 °O / 47.28889; 7.71389 (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 20″ N 7° 42′ 50″ O / 47.28889 °N, 7.71389 °O / 47.28889; 7.71389 (mapo)
Areo 12,03 km²
Alteco 465 m super marnivelo
Poŝtkodo 4702
Komunumkodo 2407
Mapo de Oensingen
vdr

Pri la komunumo

Oensingen respektive Önsingen estas komunumo kaj ĉefloko de la distrikto Gäu en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 4976 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Oensingen situas ĉe la bordo de la rivero Dünnern sude de la ravino Balsthaler Klus, ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro en la Svisa Mezlando.

Najbaraj komunumumoj

La komunumo Oensingen limas en nordo al Balsthal, en nordoriento al Oberbuchsitten, en sudoriento al Kestenholz, kaj en sudo kaj okcidento al Niederbipp (BE).

Trafiko

Sude de Oensingen pasas la grava svisa aŭtovojo A1, kaj de Oensingen deflankiĝas de ĝi la kantona ĉefvojo n-ro 30 tra Balsthal al Moutier. La stacidomo de Oensingen estas regiona nodo inter la trajnlinio de Olten al Bielo kaj la linioj de Langenthal al Oensingen kaj de Balsthal al Oensingen.

Historio

La unua dokumenta mencio de Oensingen datiĝas el la jaro 968 kiel Oingesingin.

En la kavarno Rislisberghöhle estis trovitaj restaĵoj el la malfrua paleolitiko (14-a ĝis 12-a jarmilo a.K.). Diversaj izolitaj trovoj pruvas setladon en la nolitiko kaj la bronzepoko.

En Oberdorf kaj apud la preĝejo estits trovitaj restaĵoj de romia setlejo.

Ne estas konata, kiam estis konstruita la kastelo Neu-Bechburg, la rekonilo de Oensingen. En la jaro 1313 la Grafoj de Froburgo estis la senjoroj de Buchsgau, kies centro estis Oensingen. En la Jaro 1415 la urbo Berno aĉetis la kastelon Neu-Bechburg kun la vilaĝo Oensingen de la heredantoj de la Grafoj de Froburgo kaj koncedis al Soloturno la kunregadon en la Supra Distrikto de la Voktejo Bechburg. En la jaro 1463 la kastelo kiel vokta sidejo kaj la tuta voktejo fariĝis surbaze de kontrakto kun Berno komplete posedaĵo de Soloturno. [1] [2]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Erich Schenker: Oensingen - Komunumo en Historia Leksikono de Svislando (2009-02-08)
  2. Fonto: Pierre Harb: Oensingen - Pra- kaj fruhistorio en Historia Leksikono de Svislando (2009-02-08)

Eksteraj Ligiloj