Armand Jean du Plessis de Richelieu: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
BodhisattvaBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.4.3) (robota modifo de: kk:Ришелье
JackieBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota modifo de: fi:Armand de Richelieu
Linio 44: Linio 44:
[[eu:Richelieu kardinala]]
[[eu:Richelieu kardinala]]
[[fa:کاردینال ریشلیو]]
[[fa:کاردینال ریشلیو]]
[[fi:Kardinaali Richelieu]]
[[fi:Armand de Richelieu]]
[[fr:Armand Jean du Plessis de Richelieu]]
[[fr:Armand Jean du Plessis de Richelieu]]
[[ga:Cairdinéal de Richelieu]]
[[ga:Cairdinéal de Richelieu]]

Kiel registrite je 04:07, 27 feb. 2012

Kardinalo RICHELIEU estis la franca ĉefministro ekde 1624 ĝis sia morto.

Armand Jean du Plessis de Richelieu, aŭ Kardinalo Richelieu, (naskiĝis la 9-an de septembro 1585 - mortis la 4-an de decembro 1642) estis grava franca kleriko, nobelo kaj ŝtatestro.

Konsekrita kiel episkopo en 1607, Richelieu poste dediĉis sin al politiko kaj fariĝis ministro en 1616. Li rapide pligrandigis sian influon ambaŭ en la Eklezio kaj en la ŝtato : Richelieu estis nomumita kiel kardinalo en 1622, kaj li fariĝis la ĉefministro de la franca reĝo Ludoviko la 13-a en 1624. La ĉiopova kardinalo konservis sian potencon ĝis sia morto en 1642, kaj li estis eĉ anstataŭigita de nova kardinalo, Jules Mazarin.

La kardinalo Richelieu estis ofte kromnomita « Ĉefa Ministro » : li estas do kelkfoje rigardita kiel la unua efektiva ĉefministro en la mondo. Richelieu provis plifortigi la reĝan potencon per la submetiĝo de la plej tumultemaj sinjoroj. La malgrandigo de la sendependeco de la franca nobelaro kaŭzis samtempe fortan centralizon de Francio. Lia ĉefa diplomata celo estis la malfortigo de la Habsburgoj : kvankam Richelieu estis fervora Katoliko, li ne hezitis trakti aliancojn kun protestantaj estroj por la sukceso de tiu entrepreno. Lia epoko estis krome markita de la Tridekjara milito, kiu koncernis la tutan Eŭropon.

Richelieu estas ankaŭ fama pro sia subteno pri arto, precipe kun la fondo de la Franca Akademio, kiu devas trakti aferojn rilate al la franca lingvo. La kardinalo estis kelkfoje kromnomita « la ruĝa Eminenco » (l'Éminence rouge), pro la ruĝa koloro de la kardinala vesto.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.newadvent.org/cathen/13047a.htm greke http://visualiseur.bnf.fr/Visualiseur?Destination=Gallica&O=NUMM-100602 greke http://www.museenkoeln.de/ausstellungen/wrm_0302_richelieu/default.asp greke http://bautz.de/bbkl/r/richelieu_a_j.shtml

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda