Interkultura Centro Herzberg: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
→‎Eksteraj ligiloj: Unue la ligilo de la kultura centro
Linio 43: Linio 43:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.ic-herzberg.de Retpaĝo de la interkultura centro]
* [http://www.esperanto-urbo.de Multlingva paĝaro de la Esperanto-urbo]
* [http://www.esperanto-urbo.de Multlingva paĝaro de la Esperanto-urbo]
* [http://www.ic-herzberg.de Retpaĝo]
* [http://www.esperanto.de Germana Esperanto-Asocio]
* [http://www.esperanto.de Germana Esperanto-Asocio]
* [http://www.herzberg.de Retpaĝo de Herzberg am Harz]
* [http://www.herzberg.de Retpaĝo de Herzberg am Harz]

Kiel registrite je 12:55, 7 mar. 2012

Ŝildo ĉe la enirejo de la Centro
La domo en kiu la ICH troviĝas

Interkultura Centro Herzberg (ICH) estas la internacia uzata nomo de institucio konsistanta el tri asocioj: Germana Esperanto-Centro (filio de GEA por klerigado kaj kulturo), Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI) kaj Esperanto-Societo Sudharco (EGS). Ĝi estas (plu)kleriga centro kun biblioteko kaj arkivo kaj lokiĝas en Herzberg am Harz, en la germana federacia lando Malsupra Saksio.

Dank' al la kelkjardeka agado de lokaj esperantistoj, Joachim Gießner, Esperanto-Gesellschaft Südharz, la malfermo de ICH la 20-an de novembro 2004 kaj ĝia multflanka laboro sub gvido de Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, la urba konsilantaro unuanime decidis aldoni la kromnomon «die Esperanto-Stadt», t.e. «la Esperanto-urbo» al la urbonomo.

ICH mem kaj kiel oficiala partnero de Herzberg am Harz, en kunlaboro kun la urba administracio zorgas pri la konstruado de Esperanto-infrastrukturo, Esperanto-servoj en la urbo. La unuaj publike videblaj Esperanto-objektoj — sponsoritaj kaj pretigitaj de EGS, ICH kaj privatuloj — estis kelkaj dulingvaj ŝildoj kaj Esperanto-lingvaj vojmontriloj en la urbo. Tiujn sekvis serio de aliaj Esperanto-objektoj (ZEO-j), memorlokoj, tabuloj, menukartoj, Zamenhof-monumento, Esperanto-muzeo kaj ekspoziciejo, hejmpaĝoj, multlingva informado, turismaj broŝuroj, ktp. Por la konstruado de Esperanto-urbo Interkultura Centro Herzberg servas kiel metiejo por planado, tradukado, grafika laboro, produktado, projektoj.

Klerigado kaj pluklerigado

ICH kunlaboras kun diversaj asocioj kaj institucioj:

  • Kiel Germana Esperanto-Centro, ICH servas kiel klerigejo de Germana Esperanto-Asocio: ĝi trejnas Esperanto-instruistojn, kurs-gvidantojn.

Publika agado

ICH en la Esperanto-domo ĉiusemajne organizas kunsidojn de Esperanto-klubo, Esperanto-kursojn por komencantoj, daŭrigantoj kaj perfektiĝemuloj. La biblioteko estas vizitebla kaj por esperantistoj kaj por alilingva publiko, servas la lernejan Esperanto-instruadon kaj ofertas ankaŭ germanlingvajn prelegojn pri Esperanto kaj neesperantaj temoj.

ICH regule starigas Esperanto-informbudojn, tablojn dum urbaj festoj, eventoj, flegas la kontakton kun aliaj lokaj kluboj, asocioj, partoprenas en lokaj, landaj kaj internaciaj projektoj, organizas prelegojn, prelegvojaĝojn, reprezentas la urbon en internaciaj renkontiĝoj, konferencoj, kongresoj.

ICH ofertas siajn servojn, organizas eventojn dum la tuta jaro. Ĝi servas Esperanto-parolantajn vizitantojn, turistojn, rekomendas tranoktejojn, ekskursojn, urbogvidadon, zorgas pri staĝantoj, helpantoj.

ICH zorgas pri la informado pri Esperanto kaj Esperanto-eventoj por la regiona, landa kaj internacia gazetaro, publike prezentas novaĵojn en la urbocentra inform-vitrino kaj per afiŝoj.

Eldona agado

ICH eldonis, eldonas:

  • materialojn kun rilato al la (plu)kleriga laboro
  • la informgazeton Harca Esperanto-Kuriero
  • informcelajn faldfoliojn ekz. pri Esperanto
  • turismajn broŝurojn en Esperanto kaj en la germana
  • bildkartojn pri urbaj kaj Esperanto-rilataj vidindaĵoj
  • memormedalon en 2008 okaze de la 2a naskiĝtago de la Esperanto-urbo

Distingoj

En 2006 Interkultura Centro Herzberg estis honorigita per FAME-premio. En 2007 Interkultura Centro Herzberg ricevis diplomon de UEA por elstara agado.

Eksteraj ligiloj