Stano Marček: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ informkesto kun portreta bildo
Neniu resumo de redakto
Linio 37: Linio 37:
{{ĝermo-esperantisto}}
{{ĝermo-esperantisto}}


[[Kategorio:Slovakaj esperantistoj]]
{{vivtempo|1953||Marček, Stano}}
{{vivtempo|1953||Marček, Stano}}
[[Kategorio:Slovakaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Slovakaj ĵurnalistoj]]
[[Kategorio:TEĴA]]


{{Bibliotekoj|PeEnEo=18504|PND=140309152|VIAF=103839034|TSURL=N/A|WORLDCATID=viaf-DNB|140309152}}
{{Bibliotekoj|PeEnEo=18504|PND=140309152|VIAF=103839034|TSURL=N/A|WORLDCATID=viaf-DNB|140309152}}

Kiel registrite je 11:43, 9 mar. 2012

Stano Marček

Stano Marček en aprilo 2004
Persona informo
Naskonomo Stanislav Marček
Naskiĝo la 5-an de januaro 1953
en Martin
Lingvoj Esperantoslovaka
Nacieco slovaka
Ŝtataneco SlovakioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto • eldonisto • manaĝero • ĵurnalisto
Verkoj Esperanto per rekta metodo
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj vidu tekste
vdr

Stano MARČEK, oficiale Stanislav MARČEK (naskiĝis la 5-an de januaro 1953 en Slovakio) estas slovaka esperantisto. Li laboris kiel redaktoro de revuo Esperanto, la organo de UEA, kaj antaŭe estis redaktoro de la revuoj Esperantisto Slovaka, Esperantista Vegetarano kaj Heroldo de Esperanto kaj kunlaboris kun Monato. Jam antaŭe li verkis librojn (interalie proprajn kolektojn de krucvortenigmoj), nuntempe li ankaŭ mem eldonas ilin, interalie la lernolibron Esperanto per rekta metodo kiu aperis en multaj tradukoj. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj li laboris kiel manaĝero de sukcesa ĉeĥoslovaka muzika grupo Team' kiu kantis ankaŭ en esperanto. En sia junaĝo li aktivis en la slovakia esperanto-movado kaj gvidis kursojn de esperanto, nuntempe li ekde 2010 estas prezidanto de SKEF.

Stano Marček estas edziĝinta, patro de unu filino (naskiĝinta en 1980) kaj unu filo (naskiĝinta en 1983).

Verkoj

  • Esperanto per rekta metodo. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. Martin: La aŭtoro, 2006. 110p. 25cm. ISBN 8096958186. Komplete ilustrita 22-leciona kurso, tradukita al pli ol 25 lingvoj.
  • DVD Aŭdo-vida konversacia kurso de Esperanto por progresintoj. Ampleksa 8-leciona lernomaterialo kun koloraj bildoj, stereaj sonoj kaj printeblaj tekstlibretoj por la lernantoj. Stano Marček. Martin: La aŭtoro, 2006. Taŭga por per-komputila aŭ TV/DVD-aparata instruado kaj grandekrana projekciado. Taŭga distrilo por E-kluboj.
  • 107 krucenigmoj en Esperanto. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková kaj Stano Markovič. Martin: La aŭtoro, 2008. 88p. 27cm. ISBN 9788089312061. Diversgrandaj kruc(vort)enigmoj.
  • KD 107 krucenigmoj en Esperanto. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková kaj Stano Markovič. Martin: La aŭtoro, 2008. 88p. Diversgrandaj kruc(vort)enigmoj. Kompaktdisko kun printeblaj kaj projekcieblaj krucenigmoj en jpg- kaj pdf-formatoj. Kun permeso de la aŭtoro printi aŭ projekcii la krucenigmojn (por kursanoj aŭ klubanoj), resp. por represi ilin en Esperantaj gazetoj. La aŭtoro rezignis pri la aŭtoraj rajtoj.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-esperantisto