Dieter Rooke: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 10: Linio 10:
{{vivtempo|1948||Rooke, Dieter}}
{{vivtempo|1948||Rooke, Dieter}}
[[Kategorio:Svisaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Svisaj esperantistoj]]
[[Kategorio:TEĴA]]

Kiel registrite je 11:45, 9 mar. 2012

Dieter Rooke, dum Esperanto-literaturtago, la 13-an de oktobro 2007 en Berno

Dieter ROOKE (di:ter ro:ke laŭ prononco en la normgermana ) (naskiĝis en 1948) estas svisa esperantisto. Esperantistiĝis en 1982, en 1999 aliĝis al Internacia Komunista Esperantista Kolektivo (nuntempe estas ĝia sekretario) kaj al SAT, ĉar en ĝi ekzistas komunisma frakcio. Dumviva membro kaj de UEA, kaj de SES. Aktivas en la Esperanta Civito kiel senatano de la ruĝa frakcio. Kontribuas al la enhavo de Internaciisto per primarksisma kurso kaj per porokazaj raportoj pri politikaj eventoj. De 1993 ĝis 2002 Dieter Rooke estis estrarano de Esperanto-Societo Zuriko. Ekde 2002 kunredaktoro de Heroldo de Esperanto. Membro de LF-koop. Membro de MAS. Vicsekretario de KCE en la Chaux-de-Fonds. Estrarano de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio kiel sola amatoro. Kasisto de ATEO. Membro de tutsvisa ĥoro, estrata de E. Mestral.

Partoprenis multajn UK-ojn, la lastan en Havano (Kubo), kaj aliajn E-aranĝojn. Korespondas kun radiostacioj de Havano, Pekino, kaj Varsovio. Aktivas interrete - kontribuas al Vikipedio. Partoprenas Pasportan Servon kaj regule gastigas samideanojn.

Patro de denaskulo, Ciril Läng.

Dieter Rooke vivas en kooperativo Oensingen, Svislando.